Samstag, 27. Dezember 2025

Ĉu komputilo, ĉu komputero?

La Sherlock-Holmes-a mistero pri malaperinta vorto

Kiu atente legas miajn artikolojn, tiu konstatas, ke mi uzas la vorton "komputero" por tiuj aparatoj, kiujn oni uzas por la elektronikj storado kaj prilaboro de datumoj. Mi uzas "komputeron" jam tre longe - ankaŭ la aparatojn. La nocio troviĝas en PIV 1977:


Sed en la reta “PIV 2020” ĝi ne plu ekzistas. Nu jes, la vortaro nomiĝas “PIV 2020” sed ne plu PLENA (ilustrita?) vortaro.

Nun la afero estiĝas enigma, stranga kaj mistera. Ni rigardu la vortaron de 1977. Ĝi difinas la radikon “komputi” kaj priskribas la derivaĵon “komputilo”:


Atentu la signifon de “komputi”. Ĝi priskribas la taskon de aparato, kiu nomiĝas en germana lingvo “Zähler” en tre distinga maniero: Wasserzähler, Gaszähler, (Wechsel-)Stromzähler, Geigerzähler. En Esperanto tio estas komputiloj de akvo, gaso, elektro, radioaktiva radiado. Ili kalkulas el la enfluaĵo (Geiger-komputilo) aŭ trafluaĵo (la aliaj aparatoj) sumon kaj vidigas ĝin. Kutime ili ŝanĝas la kontinuan fluadon de akvo, gaso ktp. en rotacion, nombras rivoluojn per nombrilo kaj vidigas la sumon per vidigilo. (Modernaj diĝitaj komputiloj estas pli komplikaj, ĉar ili enhavas malgrandan komputeron kaj telekomunikilon.) Do klarigado: La germanlingva “Zähler” (komputilo) enhavas “Zählwerk” (nombrilon) kun "Anzeige", kiu nombras kaj vidigas la sumon de trafluaĵo.

La vidigilon de la nombrilo oni povas nomi “gaŭĝo”, kvankam la signifo de “gaŭĝo” ne estas klare difinita ("Pegel, Anzeige, Messgerät" kaj aliaj signifoj. PIV2020: Nomo de diversaj gradigitaj instrumentoj por mezuri la enhavon de ujo).

Mi prenas bildvortaron kaj Duden Bildwörterbuch kaj trovas:

  • Gaszähler, Gasuhr = gasnombrilo
  • Wechselstromzähler = alternkurenta nombrilo
  • Wasserzähler, Wasseruhr = akvokomputilo, nombrilo
    • Zählwerk = nombrilo
    • Zählwerk = montriloj de mezurilo, de akvokomputilo
    • Zifferblatt = ciferplato de akvomezurilo

La nocioj "Wasseruhr" kaj "Gasuhr" devenas de la simileco de analoga akvo- aŭ gaskomputilo al horloĝo (germane "Uhr"), kiu vidigas la valoron per montriloj. 


Kion faras PIV 2020? La originan, PIV1977-an difinon ĝi forstrekas kaj asertas, ke tiu estas arkaismo kaj egala al "nombri" aŭ "mezuri".





Mi esperas, ke mi sufiĉe bone kaj kompreneble priskribis la funkciojn de komputilo kaj nombrilo kontraŭe al komputero. 

Fine mi trarigardis la vikipediojn de diversaj lingvoj, kiel tiuj nomas "komputeron": компьютер (ruse, "kompjuter"), computadora (hispane), computador (portugale), komputer (pole, kurde), computer (itale), kompjuter (Malte), komputero (Ido). Evidente la radiko "komputer" estas internacia kaj internacie komprenebla. Tamen ĝi ne estas valida, oficiala vorto en la Lingvo Internacia kreita de Zamenhof.


  1. Desmet, Petro; Horvath, Jozefo: Bildvortaro en Esperanto. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012. 800 pĝ.
  2. Diversaj aŭtoroj: Plena Ilustrita Vortaro De Esperanto. Paris: Sennacieca Ascocio 1977. 1303 pĝ. pĝ. 538.
  3. Dudenredaktion: Duden Bildwörterbuch. Deutsch als Fremdsprache. Mannheim: Bibliographisches Institut GmbH 2011. 989 pĝ.

 

Keine Kommentare: