En Germanio junuloj kutime ne serĉas laborlokon post vizitado de lernejo, sed antaŭe lernas metian (manlaboran) aŭ industrian profesion. Precipe la industria porprofesia klerigado estas tre specifa por germanlingvaj landoj, tial mi volas skribi pri ĝi.
En germana lingvo ekzistas la nocioj »Berufsausbildung, Lehre, Berufliche Grundbildung« (porprofesia klerigado) kaj »Lehrling, Berufsschüler« (profesi-lernanto, novgermane »Auszubildender«). En mia lerneja tempo instruistoj kaj lernantoj havis malfacilaĵojn en traduko de tiuj vortoj en aliajn lingvojn, ĉar ĉi tiuj formoj de edukado kaj klerigado simple ne ekzistas en plejmulto da landoj.
La (manlaboraj) metiistoj konas similan klerigadon jam ek de mezaĝo. Gepatroj pagis al metiaj majstroj, kiuj instruis al iliaj infanoj la sciojn kaj konojn de siaj metifakoj (meti·fako = Gewerk – mia provo de traduko). La majstroj trejnis la junulojn. Eĉ ekzistas germana proverbo: “Lass dir das Lehrgeld zurückzahlen.” (Ricevu repagon de viaj lernadokostoj.). Tio indikis, ke junulo ricevis netaŭgan, nesufiĉan klerigadon de sia majstro.
Post la fino de klerigado kaj sukcesa trapasado de ekzameno, kiu pruvis la praktikajn lertojn kaj konojn, la junuloj, kiuj nun estis trejnitoj (eble la plej bona traduko por la germana “Geselle”), vojaĝis tra la landoj (de Eŭropo) kaj fake plispertiĝis dum pluraj jaroj. Tiaj “vojaĝantaj meti-trejnitoj” (fahrende Gesellen, journeymen) estis “auf der Walz” (preskaŭ netradukebla: je plispertiga migrado, vojo, vojaĝo). Post la migrado ili povis plenumi plian praktikan ekzamenon por akiri majstran rangon.
La industria porprofesia klerigado – laŭ mia scio – estiĝis dum la 1920aj jaroj en la germana aviadila industrio kaj poste disvastiĝis tra ĉiuj industriaj fakoj en Germanio, Aŭstrio kaj germanlingva Svisio. La kreskanta industrio bezonis multajn laboristojn kun specialaj scioj, kiuj povis labori en diversaj sekcioj de fabrikoj kaj anstataŭigi unun per alia. Tiaj laboristoj ne ekzistis – aŭ nur malmultnombre. Tial la fabrikoj devis mem klerigi la bezonatajn fakulojn. La profesi-lernantoj ricevis salajron (Lehrlingsentgeld) kiel stimulilon por la trejnado.
Tiu sistemo de porprofesia klerigado hodiaŭ estas sufiĉe komplika, tial mi skribos ĉefe pri mia klerigado en Germana Demokratia Respubliko, la nuna orienta Germanio, ĉar ĝi havis simplan strukturon kaj estas facile komprenebla. La bazaj principoj validas ankoraŭ hodiaŭ.
Fininte devigan dekjaran vizitadon de lernejo, la plimulto el la lernantoj lernakiris profesion dum dujara lernotempo. Por iuj profesioj la lernotempo estis pli longa ĝis maksimume tri jaroj. Tiu de mia profesio de ilfaristo (tiutempa nomo: faklaboristo pri (fabrik-)iloj) estis du jaroj kaj ses monatoj.
La plejmulto de junuloj instruiĝis en entreprenaj porprofesiaj lernejoj (Betriebsschulen). Krom tiuj ekzistis reto de komunumaj profesiaj lernejoj, en kiuj la metilernantoj, lernantoj el privataj entreprenoj, el la privata komerco kaj lernantoj de malgrandaj popolpropraj fabrikoj kaj metiaj kooperativoj edukiĝis, kiuj ne posedis proprajn entreprenajn lernejojn.
La lernantoj ricevis praktikan edukadon kaj teoriajn lecionojn.
En la unua lernojaro la trejnatoj akiris la bazajn kapablojn de la profesio en metia sekcio de la lernejo, ekzemple fajlado, borado, tornado, frezado. Mi tre ŝatis la bedaŭrinde nur unusemajnan kurson pri forĝado. Dum longaj jaroj mi konservis memforĝitan ĉizilon.
Post tiu baza praktika edukado la profesi-lernantoj eniris la realan fabrikan mondon kaj la profesian specialiĝon en la dua lernojaro. Ĝi kapabligis la estontan faklaboriston plenumi la multflankajn postulojn de profesia faro konforme al la labordivida produktado laŭ branĉoj kaj fabrikoj.
Mia trejnanto (Ausbilder, Lehrfacharbeiter) estis mezaĝa, tre sperta ilfaristo, kiu riparis kaj prizorgis ĵigojn (vidu malsupre) en sekcio de kamion-produktado. Tie mi aplikis miajn konojn kaj lernis novajn, sed same grava estis la konatiĝo kun la mondo de laboristoj, kiu estis sufiĉe nova por mi. Kiam oni venas al la laborloko, kiam estas paŭzotempoj, ĉu kaj kie oni povas aĉeti kafon kaj bulkon kun kolbaso, kiujn vestaĵojn oni devas surmeti (oni povis ekkoni laŭ kiteloj profesi-lernantojn, faklaboristojn kaj inĝenierojn), kiuj kaj kiaj estas la kolegoj, kiu hierarkio ekzistas, kiujn specialajn ilojn oni havas kaj kiel oni uzas tiujn, de kie oni prunte ricevas pliajn ilojn, kiu disdonas labortaskojn, kie kaj kiel oni registras kaj kalkulas plenumitajn labortaskojn, kion oni faras, se oni vundis sin, kiam kaj kie oni purigas kaj duŝas sin post laboro? Tiuj estis la “molaj” spertoj trans la teknikaj. La mondo de laboristoj.
La teoriaj lecionoj ĝenerale estis daŭrigo al la supera lernejo kun fokuso al profesi-specifaj fakoj.
Ilfaristo havis la jenajn lecionarojn en 1975:
- fabrika ekonomio (Betriebsökonomie)
- bazoj de elektroniko, fabrika kibernetiko, informatiko (Grundlagen der Elektronik, der BMSR-Technik, der Datenverarbeitung) (tri lecionaroj)
- produktiloj (Fertigungsmittel)
- ilmaŝinoj (Werkzeugmaschinen)
- materialoj (Werkstoffkunde)
- teknika desegnado (Technisches Zeichnen)
- fabrikada teknologio (Fertigungstechnik)
- Sano kaj sekureco ĉe la laborejo (Gesundheits- und Arbeitsschutz)
- Bazaj profesiaj kapabloj (Berufliche Grundfertigkeiten)
- Varmotraktado kaj formŝanĝado de ŝtalo (Wärmebehandeln und Umformen von Stahl)
- Laboro per il-maŝinoj (Arbeit an Werkzeugmaschinen)
- Farado de simplaj produktiloj (Fabrikado de simpla produktada ekipaĵo - Herstellen von einfachen Fertigungsmitteln)
- Riparado, bontenado kaj prizorgado de produktiloj (Instandhaltung, Wartung und Pflege von Fertigungsmitteln)
- profesi-faka specialigo (Berufliche Spezialisierung)
(Alternativa traduko de “Fertigungsmittel” estas produktada ekipaĵo. – Laŭ Google Translator.)
Aliaj profesioj kompreneble postulis aliajn sciojn. Vendisto kun specialigo pri viando kaj kolbasaĵoj havis la jenajn lecionarojn en 1976:
- fabrika ekonomio (Betriebsökonomie)
- bazoj de elektroniko, fabrika kibernetiko, informatiko (Grundlagen der Elektronik, der BMSR-Technik, der Datenverarbeitung) (tri lecionaroj)
- civitanaj scioj (Staatsbürgerkunde)
- sporto (Sport)
- Teknologio (Technologie)
- Reklamado (Werbung)
- Ekonomia matematiko (Wirtschaftsmathematik)
- Lingva komunikado (Sprachkommunikation)
- Vendado de varoj (Grundlagen und Pflichtkomplex Warenverkauf)
- Komerca tekniko (Handelstechnik)
- Enkasigado kaj finkalkulado / fakturado (Kassierung und Abrechnung)
- Aĉetado kaj stokado (Bestandshaltung)
- Vendado de varoj (Warenverkauf)
- Viando kaj viandaĵoj (Fleisch und Fleischwaren)
- kalkulado de efikeco de kostocentroj (Kostenstellenleistungsrechnung)
Fine de profesi-lernado mi trapasis teorian kaj praktikan ekzamenojn kaj ricevis diplomon de faklaboristo.
Faklaboristoj havas tre ampleksan scion, kiu kapabligas ilin labori en diversaj fabrikoj kaj sekcioj sen longa trejnado. Ili konas fabrikajn procezojn. Ĝis hodiaŭ mi scias, kio estas MnCrV4 (speco de ŝtalo), kion faras ĵigejo (ĝi preparas kaj direktas la muntadon de novaj ĵigoj - Vorrichterei), kial oni uzas diversajn fridigajn emulsiojn (Kühlmittel) por tornado, frezado kaj borado, kaj kio estas “honen” - por tiu speco de prilaborado de metaloj eĉ ne ekzistas vorto en Esperanto, kvankam ĉiu eksplodmotoro (ne, la motoro ne eksplodas. Estas bruladmotoro.) en aŭto trapasas tiun prilaboradon.
Notoj:
Difino de ĵigo = “Vorrichtung”: En maŝin- kaj veturilfabrikado oni uzas ĵigojn por poziciigi laborpecojn, teni ilin en loko, fiksi ilin sekure kaj foje direkti ilojn. La unuopaj partoj tenataj en ĵigo estas prilaborataj: borado de truoj, kunigo de ladaj partoj per veldado, muntado, ktp. Ia parenco estas videbla al la angla lingvo: jig = Vorrichtung, jigsaw = Puzzle (puzlo, eksmodiĝinta vorto estas "ĵigo (!) por aranĝbildo). Ambaŭ terminoj ampleksas unuopajn sed kune apartenantajn partojn, kiuj estas kunmetitaj por formi tutaĵon.
En la vortaro de Krause, E.-D.: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007 oni trovas la vorton "lernoknabo" por la germanaj nocioj "Stift, Lehrling".
