Montag, 31. Dezember 2012

La jaro 2012 finiĝas

Per pluvo, hajlo(!) kaj malagrablaj ventoj adiaŭiĝas la jaro 2012. Niaj bravaj loĝantoj de la insulo Amrum nun estas lacaj kaj facile agaceblaj. Iel la jaro estis eksterordinara. Du aferoj elstaras. La unua estas la bedaŭrinda morto de la malgranda Sebastian, kiu sufokiĝis en memfosita kavaĵo sur la strando. Alia notindaĵo estis vico da brulatencoj, pro kiuj suferis pluraj negocistoj. Pro tiuj gravaj okazintaĵoj preskaŭ nebuliĝas malgrandaj ŝip-akcidentoj kiel la alpuŝiĝo de person-ŝipo al la havena muro kaj la brulo de motoro de fiŝkapta ŝipo. Meze de Novembro preskaŭ je la sama tago okazis du akcidentoj de aŭtomobiloj. 

Pli ĝojiga estis la vizito la grandega krozoŝipo »MS Columbus«. Per malgrandaj ŝipoj oni alveturigis personojn, kiuj volis suriri la krozoŝipon por plezura rigardado.

Amuzajn komentojn elvokas la instalaĵo por deflanka enirejo al la pramo. Por forveturi per pramo, la homoj kutime suriras la ŝipon laŭ la sama vojo kiel la aŭtomobiloj. La ŝipantaŭo malfermiĝas kiel buŝo, kaj sub la »maksilo« personoj kaj veturiloj sur- kaj foriras.
(Fotita de en la restoracieto de Dagebüll) 

Sur modernaj pramoj la vojoj de personoj kaj veturiloj estas apartigitaj. Por personoj ekzistas propra koridoro flanke de la ŝipo. Pro la tajdoj la koridoro devas leviĝi kaj malleviĝi.
Ĝi kondukas de la kajo rekte en la salonon. Inter la ĉeftero kaj la insuloj Föhr kaj Amrum nun trafikadas tiaj nov-konstruitaj pramoj. En ĉiu haveno oni ŝanĝis unu albordiĝilon, almetante koridoron por personoj. La finkonstruado kelkfoje malfruiĝis kaj post la ekuzo ofte difektiĝis. Post eĉ ne unu jaro oni tute ĉesigis la uzon de la deflanka enirejo, ĉar dum vintro iu vojmezura instalaĵo ne plu funkciis.

Kunmetaĵoj:
agac·ebl·a | adiaŭ·iĝ·i | al·bord·iĝ·il·o | al·met·ant·e | al·puŝ·iĝ·o | al·vetur·ig·i | apart·ig·it·a | bedaŭr·ind·a | brul·atenc·o | ĉef·ter·o | ĉes·ig·i | de·flank·a | difekt·iĝ·i | ekster·ordinar·a | ek·uz·o | el·star·i | el·vok·i | en·ir·ej·o | fin·konstru·ad·o | fiŝ·kapt·a (Fischerei-) | for·vetur·i | grand·eg·a | ĝoj·ig·a | instal·aĵ·o | kav·aĵ·o | kelk·foj·e | kroz·o·ŝip·o | lev·iĝ·i | loĝ·ant·o | mal·agrabl·a | mal·ferm·iĝ·i | mal·fru·iĝ·i | mal·grand·a | mal·lev·iĝ·i | mem·fos·it·a | nebul·iĝ·i | negoc·ist·o | not·ind·aĵ·o | konstru·it·a | okaz·int·aĵ·o | rigard·ad·o | sufok·iĝ·i | sur·ir·i | ŝip·antaŭ·o | trafik·ad·i | voj·mezur·a

Sonntag, 9. Dezember 2012

Legi per pletkomputilo


Ĉiumatene mi suĉas miajn unuajn informojn pri la mondo el la pletkomptila aplikaĵeto de la novaĵa televidsendilo n-tv. Hodiaŭ (dimanĉo, 2012-12-09) ĝi raportas pri la aŭtoro Ralph Findeisen, kiu legis el sia aktuala romano en la librovendejo de Carsten Wist en Potsdam. 

Kia surprizo! Findeisen ne prenas libron el sia aktujo, sed kindlon (kindlo - Kindle - estas la lego-komputileto de Amazon)! La reston de la artikolo la skribinto plenigas per rezonado pri elektronikaj libroj, legiloj, Amazon kaj sinsurmerkatigado de aŭtoroj. Tiel la n-tv-artikolo atestas pri la nekapablo de germanaj ĵurnalistoj, redaktistoj kaj publikigistoj kompreni simplan fenomenon kiel elektronikan publikigadon. Jen la verkinto de la artikolo citas Findeisen-on: »Paperaj libroj restos.« Konsolo por tiuj, kiuj ĉiam vivas en la pasinteco.

Mi legas elektronikajn librojn ekde pli ol dek jaroj. Mi ne scias, kial homoj, kies profesio estas verkoj kaj verkado, ankoraŭ montras surprizon, kiam aŭtoro eltekigas pletkomputilon.

Paperaj kaj elektronikaj libroj pace kunvivas ĉe mi. Paperaj libroj estas tuŝeblaj, havas surfacon, odoron. Mi povas meti tri fingrojn inter la paĝojn kiel legosignon. Elektronikaj romanoj vivas centope en mia pletkomputilo. Kiam mi startigas legoprogramon, tiam ĝi malfermas la libron ĝuste je la sama loko, kie mi ĉesis la legadon.

Nun mi venas al la esenca, jam delonge planita parto de mia afiŝo.
Sur mia pletkomputilo troviĝas pluraj legoprogramoj: la kindlo-programo de Amazon, por epub-libroj Aldiko, Moon+, Cool Reader kaj iReader, por PDF la aplikaĵetoj ezPDF kaj RepliGo. Ne, mi ne havas la mil okulojn de Mr. Tot. Ĉiu el la programoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Kaj, same grava: Kiam mi volas legi plurajn librojn (ekzemple romanon kaj faklibron), tiam mi malfermas ĉiun librojn per alia aplikaĵeto. Do la koncerna aplikaĵeto ĉiam malfermas la deziratan libron, kie mi volas plulegi aŭ serĉi informon.

Antaŭ nelonge mi skribis longan tekston. Kutime post la verkado venas la tempo de korektado kaj modifado. Por tiu celo pletkomputilo estas tre helpa. La originan tekston mi presas kiel PDF-dosieron kaj malfermas ĝin sur mia pletkomputilo. Tiel mi havas superrigardon pri la teksto, povas facile foliumi antaŭen kaj malantaŭen. Per la komputilo mi serĉas erarojn kaj faras modifojn - kaj povas kontroli per la PDF-dosiero, ĉu la ideo, kiun mi ĵus kaptis, eble jam estas en la libro. Samtempe du aŭ tri paperaj libroj kuŝas apud mi: vortaroj, lernolibroj, gramatikoj. Tio estas unu el miaj vojoj, kiel mi ŝparas paperon kaj plifaciligas mian laboron. 

Kunmetaĵoj:
akt·uj·o | aplik·aĵ·et·o | cent·op·e | ĉiu·maten·e | ek·de | el·tek·ig·i | foli·um·i | ĵurnal·ist·o | komput·il·et·o | korekt·ad·o | kun·viv·i | leg·il·o | leg·o·program·o | leg·o·sign·o | lern·o·libr·o | libr·o·vend·ej·o | mal·antaŭ | mal·avantaĝ·o | mal·ferm·i | modif·ad·o | ne·kapabl·o | ne·long·e | nov·aĵ·o | pas·int·ec·o | plen·ig·i | plet·komput·il·o | pli·facil·ig·i | plu·leg·i | publik·ig·ad·o | publik·ig·ist·o | redakt·ist·o | rezon·ad·o | sam·temp·e | sin·sur·merkat·ig·ad·o | skrib·int·o | start·ig·i | super·rigard·o | tele·vid·send·il·o | tuŝ·ebl·a | verk·ad·o | verk·int·o | vort·ar·o

Samstag, 24. November 2012

J. K. Rowling: Incidenta neokupitaĵo


Sendube, mi skribos pri la nova romano de la verkistino pri Harry Potter (»Haraldo Potisto«), kiu estas surmerkatigita kaj per sekretemo kaj per varbemo.

La postaj linioj ne estas recenzo. Anticipe: Forgesu la ekscitegan sloganon, per kiu estas varbata por la libro. La morto de iu Barry Fairbrother estas tute malgrava kaj nura fono, ekigilo kaj »ruĝa fadeno« kondukanta tra la rakonto. Same la urbeto Pagford ne estas la temo, prefere ni pensu pri la urba estraro. Kaj temas pri kelkaj gejunuloj en la urbo. Tio rekondukas nin al J. K. Rowling: Ankaŭ ĉi tiu romano raportas pri geadoleskantoj kaj ilia loko en la socio.

Kelkaj loĝantoj en la urbeto havas la deziron seniĝi je la neamata kvartalo Fields kaj la kliniko por drogmaniuloj. La alia historio estas tiu de kelkaj gefiloj de la urbestraranoj kaj de la filino de drogmaniulino. Tio estas la ciklo, en kiu la aŭtorino sternas la okazaĵojn.

JKR pruvas, ke ŝi estas elstara verkistino. Ŝiaj kapabloj vidiĝas pli bone ĉi tie ol en la grandega verko pri la sorĉolernanto. Ŝi povas evolui kaj prezenti situaciojn ne nur tiel, ke ili bildiĝas en la kapo, eĉ pli, la bildoj vere kunfandiĝas al filmo, kiun mi ne povas forigi el la kapo (kiu legis la libron: Temas ekzemple pri la sceno kun Robbie kaj la kartonaj skatoloj). Aldone ŝi planas diversajn ago-fadenojn longtempe, ilin proksimigas, disigas kaj interkrucas (jen: la serĉado pri Robbie aranĝita kiel ekscita finsceno de spektaklo). Iam kaj tiam ŝi devigas la leganton, ke li ridetu (la priskribo de la ventro de Howard Mollison).

Du malfortaĵojn mi trovis. La unua, kaj ankaŭ tiel la »Incidenta okupitaĵo« similas al »Harry Potter«, estas la manko de pozitiva, progresema rolanto aŭ iom forta karaktero. Ĉiuj rolantoj iel fiaskas. La dua malfortaĵo de la romano estas la koncentrado je la urbestraro kaj la gejunuloj. La aliaj loĝantoj de la loko estas nuraj akcesoraj figuroj, kiuj oni okaze apudmetas. Mi konsentas, ke tiurilate la laŭta varba anoncado pri la romano elvokas malĝustajn anticipojn.

Kvankam mi ridetis ie kaj tie dum la legado, mi sentis la mankon de humuro, la laŭta ekridigo pro malserioza vortumo aŭ situacio.

La priskribitaj socialaj problemoj (misuzo de drogoj, fiĉikanado, fitraktado de infanoj, seksperforto kaj aliaj) estas ekzakte skalitaj, nek supraĵe nek troige montritaj. Senekscite JKR skribas pri aferoj, kiujn ŝi konas aŭ konus el sia sociala ĉirkaŭaĵo. Mi ne povas ne mencii germanajn aŭtorojn de libroj kaj televidaj epizodoj, kiuj ĉiam vidigas, ke ili neniam eliras el sia antaŭurbo kun verdaj razenoj kaj dolĉaj ĝarden-figuretoj. Min impresas, ke ŝi, malgraŭ bone sentebla simpatio por la gejunuloj, neniam asignas kulpon aŭ juĝas iun pozitive aŭ negative. Neniu estas bona aŭ malbona, ĉar ĉiuj ĉiam transiras la iujn limojn. JKR evitas morale taksi siajn gerolantojn. Imitinda verkado.

Cetere la romano aperas sen nenature ŝajnigitaj kaj troigitaj riproĉoj pri rasismo, ne ekzistas la kutimaj germanaj ingrediencoj kiel ĉikanado de samseksamantoj, martele altrudita politika korekteco, enfosita venena rubaĵo kaj similaĵoj, kiuj are apartenas al germanaj verkoj.

Se mi estus ankoraŭ sur la vojo al la (orient-)germana abituro, mi enordigus la libron en la keston de burĝa realismo (la burĝa realismo estas diferenca al la socialisma realismo pro la manko de pozitiva perspektivo ĉe la unua. En la burĝa realismo la heroo devas fine fiaski.) Estus bonega temo por abiturienta ekzameno, kaj tio eble estas la pleja laŭdo, kiun libro pri tiu temo povas ricevi.

Kunmetaĵoj:
al·don·e | al·trud·it·a | anonc·ad·o | antaŭ·urb·o | apud·met·i | bild·iĝ·i | bon·eg·a | ĉikan·ad·o | ĉirkaŭ·aĵ·o | dev·ig·i | dis·ig·i | drog·mani·ul·o | drog·mani·ul·in·o | ek·ig·il·o | ek·rid·ig·o | ekscit·eg·a | el·ir·i | el·star·a | el·vok·i | en·fos·it·a | en·ord·ig·i | estr·ar·o | fi·ĉikan·ad·o | figur·et·o | fil·in·o | fin·scen·o | fi·trakt·ad·o | for·ig·i | ge·adolesk·ant·o·j | ge·fil·o·j | ge·jun·ul·o·j | ge·rol·ant·o·j | grand·eg·a | imit·ind·a | inter·kruc·i | koncentr·ad·o | konduk·ant·a | korekt·ec·o | kun·fand·iĝ·i | leg·ad·o | long·temp·e | loĝ·ant·o | mal·fort·aĵ·o | mal·grav·a | mal·ĝust·a | mal·serioz·a | mis·uz·o | montr·it·a | ne·am·at·a | ne·natur·e | ne·okup·it·aĵ·o | okaz·aĵ·o | pri·skrib·o | pri·skrib·it·a | progres·em·a | proksim·ig·i | ras·ism·o | real·ism·o | re·konduk·i | rid·et·i | rol·ant·o | rub·aĵ·o | sam·seks·am·ant·o | sekret·em·o | seks·per·fort·o | sen·dub·e | sen·ekscit·e | sen·iĝ·i | sent·ebl·a | serĉ·ad·o | simil·aĵ·o | skal·it·a | social·ism·a | sorĉ·o·lern·ant·o | supr·aĵ·e | sur·merkat·ig·it·a | ŝajn·ig·it·a | tiu·rilat·e | trans·ir·i | tro·ig·e | tro·ig·it·a | urb·estr·ar·o | urb·estr·ar·an·o | urb·et·o | varb·at·a | varb·em·o | verk·ad·o | verk·ist·in·o | vid·ig·i | vid·iĝ·i | vort·um·o

Samstag, 29. September 2012

Insulvojaĝo al Föhr

Nia amiko Rainer Haupt el Hamburg verkis por mia blogo:

Ĉi-jare kaptis min denove la nordfrisaj insuloj, kaj mi pasigas tagon per aŭtobuso sur Föhr, Amrum, Hallig Hooge kaj Sylt. Ĉiufoje, kiam mi vizitas iun ajn insulon unuafoje, tiam okazis pluvo, kaj per alterno de la tajdo posttagmeze la suno brilis. Ŝajnas al mi, ke estis insulbapto aranĝita de Dio mem, kaj mi neniam bezonos bapton de iu ajn homo.
Alveno al la insulo Föhr


Nun mi vizitis la insulon Föhr denove. Turistoj alvenas al pramhaveno Dagebüll per trajno aŭ aŭtomobilo kaj atendas pramon al Föhr kune kun aliaj grupetoj da homoj, piedirantoj kun riĉenhavaj pakaĵoj kaj ŝarĝaŭtomobiloj el la regiono. La pramo al haveno Wyk bezonas kvindek minutojn, kaj esttas sufiĉe da tempo por matenmanĝo en la ŝiprestoracio. Ĝuante bongustan fromaĝobulkon kun taso da kafo, dum la tuta pramveturado mi rigardas la vidindajn siluetojn de solecaj insuloj je la maldekstra flanko de la ŝipo. Ĉiuj insuletoj (en la germana lingvo oni nomas ilin »Halligen«) konsistas el homfarite konstruita teraltaĵo, nomita »Warft«, kaj enhavas kelkajn domojn kaj arbojn. Ili aspektas kiel vico de perloj sur ĉeno, entute estas dek ok insuletoj. Tiun pitoreskan longan, mallarĝan silueton formas du grandaj insuloj, nomitaj »Hallig Oland« kaj »Hallig Langeness«. Tio estas fenomeno unika en la mondo.
Kio okazas aliflanke, do je la dekstra flanko de la ŝipo? Depende de la marnivelo de tempo al tempo estas videblaj sablaĵoj, kaj kun bonŝanco oni povas ekvidi sur ili ripozantajn fokojn.
Ja oni spertas spireton de karibiko per ĉirkaŭrigardo de sur la ferdeko. La horizonto, la vadomaro, la insularo kaj krome la milda klimato vere kreas belegan someran impreson por ĉerpi novajn fortojn. Mi restis tutan semajnon.

Kunmetaĵoj:
ali·flank·e | al·ven·i | aranĝ·it·a | bel·eg·a | bon·gust·a | bon·ŝanc·o | ĉirkaŭ·rigard·o | ĉiu·foj·e | de·nov·e | de·pend·e | ek·vid·i | en·hav·i | en·tut·e | fromaĝ·o·bulk·o | grup·et·o | ĝu·ant·e | hom·far·it·e | insul·ar·o | insul·bapt·o | insul·et·o | konstru·it·a | kvin·dek | mal·dekstr·a | mal·larĝ·a | mar·nivel·o | maten·manĝ·o | nom·it·a | nord·fris·a | pak·aĵ·o | pas·ig·i | pied·ir·ant·o | post·tag·mez·e | pram·haven·o | pram·vetur·ad·o | riĉ·en·hav·a | ripoz·ant·a | sabl·aĵ·o | sol·ec·a | spir·et·o | ŝarĝ·aŭtomobil·o | ŝip·restoraci·o | ter·alt·aĵ·o | unu·a·foj·e | vad·o·mar·o | vid·ebl·a | vid·ind·a

Samstag, 8. September 2012

Urĝa medicina helpo

Antaŭ nelonge en la haveno de Wittdün sur Amrum malgranda privata ekskursoŝipo iomete tro forte albordiĝis kaj puŝiĝis al palisego. Kaŭzo estis difekto de la maldekstra motoro de la ŝipo. Iuj el la pasaĝeroj, estis junulara grupo kun instruistoj, suferis pro skrapvundoj kaj kontuzaĵoj. En radiofonio oni aŭdis la demandon: Kiel rapide alvenas medicina aŭ krizkaza helpo sur tiu malgranda insulo?


Mi povis mem observi tion, kiam en nia ĉefstrato malgranda aŭto surveturis alian aŭton, kiu parkumis ĉe la stratrando. Preteriranto telefone vokis la krizkazan oficon, kaj post mallonga tempo alvenis la fajrobrigado, la krizkaza kuracisto, la veturilo de la urĝa medicina helpo kaj, kompreneble, la polico.
 La fajrobrigado forigas la restojn de la akcidento.
Post esplorado de la maljuna veturiganto de la koliziinta aŭto fare de la krizkaza kuracisto oni metis la maljunulon, kiu evidente ne estis tute konscia, en la urĝ-medicinan aŭton kaj transportis lin al haveno. Post kelkaj minutoj tie alvenis helikoptero de la fluganta sav-servo (DRF), kiu akceptis la maljunulon kaj forflugis al la ĉeftero, kie oni prizorgis lin en malsanulejo.
La helikoptero forflugas al la ĉeftero.
La brulaĵojn elfluantajn el la akcidentintaj aŭtoj forigis la volontulaj fajrobrigadanoj.

Laŭ mia sperto la krizkaza kaj medicina helpo okazas pli rapide ol en grandaj urboj. Mallongaj vojoj de la helpantoj al la akcidentejoj, maldensa trafiko kaj - ekzemple - la manko de trafikaj semaforoj ebligas tre rapidan helpon. La helikoptero de la fluganta sav-servo preskaŭ ĉiusemajne flugas al Amrum por transporti malsanulojn. Ĉiu partoprenantaj partoj de la krizkaza sistemo tre bone kunlaboras kaj interagadas.

Kunmetaĵoj:
akcident·ej·o | akcident·int·e | al·bord·iĝ·i | al·ven·i | brul·aĵ·o | ĉef·strat·o | ĉef·ter·o | ĉiu·semajn·e | ebl·ig·i | ekskurs·o·ŝip·o | el·flu·ant·e | esplor·ad·o | fajr·o·brigad·o | fajr·o·brigad·an·o | flug·ant·e | for·flug·i | for·ig·i | help·ant·o | instru·ist·o | inter·ag·ad·i | iom·et·e | jun·ul·ar·o | kolizi·int·e | kompren·ebl·e | kontuz·aĵ·o | kriz·kaz·o | kun·labor·i | kurac·ist·o | mal·dekstr·a | mal·dens·a | mal·grand·a | mal·jun·a | mal·long·a | mal·san·ul·o | mal·san·ul·ej·o | ne·long·e | palis·eg·o | park·um·i | part·o·pren·ant·e | preter·ir·ant·o | pri·zorg·i | puŝ·iĝ·i | skrap·vund·o | strat·rand·o | sur·vetur·i | trans·port·i | vetur·ig·ant·o | vetur·il·o | volont·ul·a

Sonntag, 19. August 2012

Vizito al Berlin

En Germanio oni diras, ke, vojaĝinte, iu povas rakonti interesaĵojn. Komence de Aŭgusto 2012 mi vojaĝis, kaj jes, mi kredas, ke mi povas rakonti interesaĵojn.


Ĉiun duan aŭ trian jaron mi devas veturi al Berlin por medicina kontrolo de mia sanstato. Tiel ankaŭ ĉi-jare. Unuafoje mi decidis veturi per trajno anstataŭ per aŭtomobilo. Kutime mi uzas trajnon nur por la dudek-minuta veturo inter Dagebüll kaj Niebüll. Mia lastfoja longa pertrajna veturado okazis en Danlando de Århus al Flensburg, tiu estis agrabla.
Stacidomo Dagebüll

Nun mi devis veturi de la pramhaveno Dagebüll tra Hamburg al Berlin. La komenco de la vojaĝo ne estis komforta. La seĝoj en la vagono estis tro mallarĝaj kaj staris mallongdistance unu de la alia.


Trans la irejo de la vagono sidis du avinoj kun siaj eble dekjaraj nepoj. Vole nevole mi devis aŭskulti iliajn interparolojn. Ilia veturado daŭros longe - ankoraŭ naŭ horojn ĝis la sudo de Germanio. Ho ve, jam post tridek minutoj la knaboj tre enuis kaj senĉese babilaĉis kaj grumbladis. Iu avino malpakis manĝaĵon kaj proponis tranĉaĵojn de kapsiko.

»Mi ne volas«, diris unu el la knaboj. Tiam: »Mi estas alergia je tio.« Fine: »Mi gustumas ĝin.« 


Tiel mi lernis, ke jam dekjaraj knaboj scias: Asertante, ke li estas alergia je iu manĝaĵo, li povas eviti manĝi ĝin.


Aliaj pasaĝeroj estis geedzoj kun du infanoj.


Venis la konduktoro. Li longe trafoliumis la biletojn de la geedzoj kaj konstatis: »Viaj biletoj validas ne por hodiaŭ, sed por morgaŭ!«


La edzino obĵetis: »Tio ne povas esti. Mi pasigis du horojn en la vojaĝocentro, aĉetante la biletojn. Vidu, la lokbiletoj kaj la biletoj por la bicikloj havas daton de hodiaŭ.«


Vere nur la biletoj por la veturado, sed ne tiuj por la bicikloj kaj por la sidlokoj surhavis malĝustan daton. La familio devis krompagi, ĉar kompreneble estis ilia tasko kontroli la biletojn.


La trajno malrapidiĝis kaj haltis. Voĉo informis la pasaĝerojn, ke »pro trafikaj kaŭzoj« la trajno malfruos. Nu jes, certe ne pro Dia volo. Mi ektimis: La dudekminuta malfruo signifis, ke mi maltrafos la konektan trajnon al Berlin. Mi havis bonŝancon. La voĉo diris, ke la pasaĝeroj al Berlino eliru jam en Hamburg-Dammtal kaj tie atendu la trajnon al Berlin.


Mi daŭrigis mian vojaĝon per ICE-trajno al Berlin. Komence mi ne trovis mian vagonon kaj demandis la konduktoron. »Via vagono troviĝas kvar vagonojn malantaŭen, sed ne sidiĝu tie. La klimataŭtomato ne funkcias. Ankaŭ la trajna restoracio estas difekta. Prefere sidiĝu en la tuj apuda vagono, en ĝi estas liberaj sidlokoj.«


Mi trovis komfortan seĝon kun tableto kaj malpakis mian pletkomputilon. Ĝis Berlin mi spektis filmon, dum kontraŭ mi sidis juna virino, kiu unue telefonis kaj poste mallaŭte plorante aŭskultis muzikon per sia MP3-ludilo. Amsufero.


Atinginte nian ĉefurbon Berlin, mi elvagoniĝis en la ĉefstacidomo. Verdire ĝi ne estas stacidomo, sed supervendejo kun trakoj. Mi ege malŝatas ĝin. Kutime alveno kaj forveturo de trajnoj okazas en la malsupra (kela) etaĝo. Tio estas betona grizaĵo sen ia arkitektura valoro. Per rulŝtuparoj oni veturas supren tra du etaĝoj da vendejoj. En la kvara etaĝo ekveturas la urbotrajnoj.


Mi estas nekapabla orientiĝi. Horloĝoj ie ekzistas, sed sin kaŝas malantaŭ anonctabuloj kaj grizaj, dikaj, betonaj kolonoj. Horaroj kun tempoj de alveno kaj forveturo ie ekzistas, sed neniam rekte antaŭ mi. Benkoj por mallonga ripozado ekzistas, sed tro malmultaj por la ĉefa stacidomo de la ĉefurbo de Germanio. Mi havis tekon kaj kofron kun mi, ĉie mi tiris kaj portis la pakaĵon.


Mi serĉis necesejon. Do mi iris tra la tuta stacidomo, veturis supren kaj malsupren (tirante kofron, portante tekon) kaj trovis planon de la stacidomo, sur kiu estis markita tiu instalaĵo. Kredeble la plano estis tiu de alia stacidomo, ĉar mi ne trovis vojon laŭ la plano al la serĉata loko. 

Super la irejoj estis tabuletoj, kiuj indikis la vojon al iuj celoj. Atentu: Sago ĉielen ne signifas, ke vi veturu supren, sed ke vi iru rekten. Iuj tabuletoj montris la vojon al la necesejo. Fine mi trovis ĝin! Tio ne estis unuopa necesejo, sed neceseja centro (unusola por la stacidomo), kie vi devas pagi por eniri ĝin. Kion fari je la kofroj? Ne gravas, vi ne plu bezonas necesejon.


Elĉerpite mi atingis la urbeton apud Berlin, kie mi tranoktis ĉe amikoj.


La penoj rekomenciĝis je la sekva mateno. Ĉi-foje mi prenis nur kofron kun mi. Tiri ĝin al stacidomo. Atendi la trajnon, kiu nomiĝas »RE« (regiona ekspreso), sed estas same malrapida kaj malfrua kiel ĉiu ordinara trajno.

Enirante la trajnon, mi denove subaŭskultis interparolon (Kiu plu parolos pri sekureco en interreto? Atentu, pri kio vi parolas en trajnoj! Mi staras apud vi.) Juna instruisto rakontis, ke li faris rolludadon kun siaj gelernantoj pri laborkondiĉoj kaj strikoj en kapitalismo (certe li nenion scias pri tiuj aferoj, tiu juna instruisteto). Li admonis la gelernantojn, ke, se ili ne ŝatas partopreni la rolludadon, li punos ilin. Ili devos legi libron. Diable, kial instruisto uzas legadon kiel punon???


La postaj tagoj pasis sen gravaj epizodoj. Dum la reveturo mi decidis, ke la sekva vizito al Berlin okazos per aŭtomobilo.

Montag, 16. Juli 2012

Nordfrisaj insuloj

Mian hodiaŭan blogeron verkis samideano Rainer Haupt el Hamburg.

Vere vidindaj estas la insuloj en la nordo de Frislando: Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj la insuletoj: Hooge, Gröde kaj Langeness.

(Foto: Michael Lennartz)
La tajdoj ludas gravan rolon por la vadomaro, la nordfrisaj insuloj kaj la ŝipveturado. Nur digoj ŝirmas la insulojn kontraŭ altmaro. Landpartoj ekster la digoj subakviĝas dum alta tajdo. La insulo Pellworm troviĝas sub la marnivelo, do la lando estas nur endigita grundo. Pumpiloj estas necesaj por elĉerpi akvon.

La insuletoj Hooge, Gröde kaj Langeness estas alia insul-tipo, kiu ne posedas digojn. La tuta lando subakviĝas plurfoje en jaro, tiam nur la domoj videble elstaras el la maro. Ili estas konstruitaj sur homfaritaj teraltaĵoj, kiujn oni nomas »Warft«. La subakviĝo okazas, kiam ŝtormo kaj alta tajdo venas samtempe. Tiam la loĝantoj estas pli proksimaj al naturfiksita vivo kaj sentas la versojn skribitajn en la Sankta Biblio, psalmo 43:4 -

… pli ol la bruo de multego da akvo,
ol la potencaj ondoj de la maro,
potenca estas la Eternulo en la alto.

Post la alta tajdo la marnivelo malaltiĝas kaj sekvas malalta tajdo en la vadomaro. Nun estas videblaj sablaĵoj, kaj oni povas observi ripozantajn fokojn. Ankaŭ eblas perpieda marŝo tra la vadomaro de Amrum al Föhr.
La vadomaro estas vigla vivejo por diversaj birdoj, marloĝantoj kiel diversaj kankroj kaj konkoj, marsteloj, kraboj kaj tiel plu.
La pramveturado tra la vadomaro dependas de la tajdo, ĉar la pramoj devas uzi mallarĝajn pasejojn.

Ĉiu insulo havas propran vizaĝon. Sur ĉiuj okazas agrokulturo, ĉar la herboj de la herbejoj tie tre bone taŭgas por nutri bestojn somere, ĉefe bovinojn kaj ŝafojn. Ŝafoj estas utilaj bestoj, ĉar per iliaj piedetoj ili fortikigas la digojn.
La vivo de la frisaj kamparanoj estas komparebla al la vivo de la paŝtejaj kamparanoj en la Alpoj, ĉar la insula herbejoj kvalite similas al la montaraj paŝtejoj.

Ne nur la insuloj taŭgas por agrokulturo, sed ankaŭ la vadomaro mem. Fiŝkaptado kaj krabokaptado donas riĉan rikolton al la fiŝkaptistoj por vendado. La rikoltoj de ostroj en la vadomaro ĉe la insulo Sylt estas vendataj en la tuta mondo. 
(Foto: Michael Lennartz)
La insuloj estas ideala loko por homoj de la ĉeftero pro la agrabla klimato por ripozi, saniĝi kaj ĉerpi freŝan forton, do ili estas tre amindaj.

Kunmetaĵoj:
agr·o·kultur·o | alt·mar·o | am·ind·a | bov·in·o | ĉef·ter·o | de·pend·i | el·ĉerp·i | el·star·i | en·dig·it·a | etern·ul·o | fiŝ·kapt·ad·o | fiŝ·kapt·ist·o | fortik·ig·i | herb·ej·o | hom·far·it·a | insul·et·o | kamp·ar·an·o | kompar·ebl·a | konstru·it·e | krab·o·kapt·ad·o | land·part·o | loĝ·ant·o | mal·alt·a | mal·alt·iĝ·i | mal·larĝ·a | mont·ar·o | mar·loĝ·ant·o | mar·nivel·o | mar·stel·o | mult·eg·o | natur·fiks·it·a | nord·fris·a | nord·mar·o (Norda Maro) | pas·ej·o | paŝt·ej·o | per·pied·a | pied·et·o | plur·foj·e | pram·vetur·ad·o | pump·il·o | ripoz·ant·e | sabl·aĵ·o | sam·temp·e | san·iĝ·i | skrib·it·e | sub·akv·iĝ·i | ŝip·vetur·ad·o | ter·alt·aĵ·o | trov·iĝ·i | vad·o·mar·o | vend·ad·o | vend·at·e | vid·ebl·e | vid·ind·a | viv·ej·o

Montag, 9. Juli 2012

Nova elektronika (kaj utila) ludilo


Je kristnasko 2011 mi havigis al mi novan poŝtelefonon kun la mastruma sistemo Androido. Tio estis mia unua paŝo en la mondon de la gugla mastruma sistemo. Post mallonga tempo mi organizis grandan parton de mia ĉiutaga vivo per la smartfono. 

Pasis nur kvin monatoj, kaj mi opiniis, ke iom pli granda aparato estus same utila por mi. Tial mi aĉetis pletkomputilon. Mia Odys Xpress (odis ikspres) estas malmultekosta produkto, sed ĝi tute plenumas miajn dezirojn. Ĝi estas »aŭdvida« pletkomputilo, mankas ĉiuj instalaĵoj por telefonado kaj por la tuttera pozicitrova sistemo (GPS). Oni povas konekti kapaŭskultilon, sed ne mikrofonon.

Mi tre konscie aĉetis ok-colan pletaĵon. La aparato laboras sufiĉe rapide, la tuŝekrano reagas tuj. Sidante sur sofo, mi povas retumi aŭ montri al familianoj retpaĝon aŭ bildon.

Kutime mi uzas la ciferecan »Multiling«-klavaron. Por la granda ekrano ĝi pli taŭga ol MessagEase (kiun mi uzas je smartfono), kaj mi povas facile apliki diversajn lingvo-aranĝojn. La ekrano kun distingivo de 800x600 sufiĉas por legi librojn. Eĉ PDF-dosieroj estas facile legeblaj, kaj mi opinias, ke por tiu aplikado la distingivo ne estu pli malgranda. Mi jam spektis la unuajn filmojn per ĝi. Kiu volas ĉefe spekti filmojn, tiu prefere aĉetu plet-komputilon kun ekrano en la proporcio 16:9 anstataŭ 4:3. Mi havas la eblecon konekti la komputilon al alt-distingiva televidilo. 

Fine mi estas tiel kontenta, ke ankaŭ mia filino ricevos pletkomputilon - la novan Odys Next (odis nekst). Ĝi havas sep-colan ekranon same kun 800x600 bildpunktoj laŭ proporcio de 4:3. Sur la bildo vi vidas, ke ĝi estas vere pli malgranda kaj pli malpeza.



Kunmetaĵoj:

aŭd·vid·a | bild·punkt·o | cifer·ec·a | ĉiu·tag·a | disting·iv·a | ebl·ec·o | famili·an·o | fil·in·o | hav·ig·i | instal·aĵ·o | kap·aŭskult·il·o | klav·ar·o | krist·nask·o | leg·ebl·a | lud·il·o | mal·grand·a | mal·long·a | mal·mult·e·kost·a | mal·pez·a | mastr·um·a | plen·um·i | plet·aĵ·o = plet·komput·il·o | poŝ·telefon·o | pozici·trov·a | re·ag·i | ret·paĝ·o | ret·um·i | sid·ant·e | telefon·ad·o | televid·il·o | tuŝ·ekran·o | tut·ter·a | unu·a

Samstag, 9. Juni 2012

Trinkaĵoj en Frislando


Mia hodiaŭa gastaŭtoro estas Rainer Haupt el Hamburg.

Ne nur en Japanio okazas te-ceremonio, sed ankaŭ en Frislando. Frislando, la marborda lando de la Norda Maro, kaj antaŭ ĝi la frislandaj insuloj konsistas el tri partoj, du germanaj, kiuj nomiĝas »Nordfrislando« kaj »Orientfrislando«, kaj la nederlanda nomiĝas »Okcidenta Frislando«. Konataj urboj estas en la nordo Husum, en la oriento Aurich kaj en la okcidento Leeuwarden kaj Groningen.

Tre konataj frislandaj insuloj en la nordo estas Sylt, Föhr, Pellworm, Hooge, Langeness. En la oriento estas Borkum, Norderney, Juist, Baltum, Langeoog, Spiekeroog kaj Wangerooge, kaj en la nederlanda okcidenta Frislando Ameland kaj Terschelling.

Krome estas aliaj insuloj, Neuwerk kaj Helgoland, pli norde la danaj insuloj Fanø apud la urbo Esbjerg, Mandø apud la urbo Ribe kaj Rømø apud la urboj Tondern kaj Løgumkloster. Nederlandaj insuloj pli sude estas Texel kaj Vlieland.

Frislandanoj posedas propran lingvon, la frisan, kaj ili salutas unu la alian per la vorto »moin« je ĉiu tempo de la tago ĝis la nokto, tio estas moro en la tuta regiono. Kaj posttagmeze estas tempo por te-ceremonio per nigra forta teo. Ili elektas specialan miksaĵon el Ĉinio kaj Hindio kaj preferas trinki dolĉan teon. Do ili enmetas kelkajn pecojn da kando en la tason, aldonas teon kaj poste iomete da fluida kremo, ĝis formiĝas nubetoj de kremo sur la tesupraĵo. Ĝuante la teon, ili ankaŭ ĉiam ĝuas pecon da kuko, do ja estas frislanda posttagmeza te-ceremonio!

Nederlandanoj ankaŭ estas tetrinkemuloj, sed danoj ŝatas kafon. Ili estas kaftrinkemuloj.

Kvankam kafo estas konata trinkaĵo ankaŭ en Frislando, tamen frislandanoj elpensis specialan trinkaĵon, kiu nomiĝas »Fariseo«. Laŭ la historio »fariseo« estas granda glaso da kafo kune kun glaseto da rumo. Frislandanoj ofte estis eksaj maristoj kaj ŝatis rumon. Bedaŭrinde pastoroj malpermesis trinki alkoholaĵon. Do, por kaŝi la odoron de la rumo, ili surmetis dolĉan batitan kremon sur la supraĵon de la trinkaĵo. Hazarde iu pastoro trinkis ĝin kaj diris: »Ho, vi fariseoj!«

Kunmetaĵoj:
alkohol·aĵ·o | bat·it·e | el·pens·i | en·met·i | form·iĝ·i | Fris·land·o | fris·land·an·o (=friso) | gast·aŭtor·o | glas·et·o | hodiaŭ·a | ĝu·ant·e | Japan·i·o | kaf·trink·em·ul·o | kon·at·e | krom·e | kun·e | mal·permes·i | mar·bord·a | mar·ist·o | miks·aĵ·o | nederland·an·o | nom·iĝ·i | nub·et·o | post·tag·mez·e | supr·aĵ·o | sur·met·i | te·supr·aĵ·o | te·trink·em·ul·o | trink·aĵ·o

Montag, 27. Februar 2012

Kuko kun ŝtrejzeloj

Mia patrino bakis kukojn je ĉiu semajnfino. Tiam, en la 1950aj kaj 1960aj jaroj, membakita kuko estis malmultekosta bongustaĵo por familio, kiu konsistis el gepatroj kaj ses gefiloj. Ĝi ankaŭ estis komfortaĵo - estante malsata, oni simple iris en la kuirejon kaj detranĉis pecon da kuko. Dum multaj jaroj la semajnfina kuko estis daŭra parto de mia vivo. Iam mi edziĝis. Modernaj geedzoj ne havas tempon nek emon por baki kukon, kaj la tradicia membakita kuko malaperis el mia vivo.

Intertempe mi mem bakas kukon. Malofte, ne tro bone, malmultspece. Volonte. Mi preferas kukon kun ŝtrejzeloj. Ŝtrejzeloj estas similaj al grajnoj el butero, faruno kaj sukero. Atentu, ke kukoj konsistas el pura energio (karbonhidratoj el faruno kaj sukero, grasoj el butero).

La ingrediencoj por la pasto:

  • 500 gramoj da faruno
  • 1/4 litro da lakto
  • 60 gramoj da sukero
  • 1 ovo
  • 50 gramoj da butero
  • 1 peco da feĉo (en Germanio oni vendas ilin po 40-42 gramoj.)
  • iom da salo
  • Laŭplaĉe aldonu vanilan sukeron.

La ingrediencoj por la ŝtrejzeloj:

  • 400 gramoj da faruno
  • 250 gramoj da butero
  • 200 gramoj da sukero
  • iom da salo
  • Laŭplaĉe aldonu vanilan sukeron.

Preparado de la pasto:

Ĉiuj ingrediencoj havu temperaturon de la ĉambro, ili ne ĵus venu el la malvarmujo. La butero por la pasto kaj por la ŝtrejzeloj estu preskaŭ siropeca. Estu atenta pri puraj manoj, lavu ilin iam kaj tiam.

Grava paŝo je la komenco: Mi kribras la farunon. Tiel aero miksiĝas inter la faruno, el kiu la feĉo-fungoj prenas la oksigenon por produkti gason kaj ŝveligi la paston. Poste mi deprenas du kulerojn da faruno kaj metas ilin kune kun la lakto kaj la erigita feĉo en ujon. Mi forte turnomovas la miksaĵon, ĝis la faruno kaj la feĉo tute solviĝis en la lakto.

La restan farunon kaj la aliajn ingrediencojn (buteron, sukeron, ovon, salon) mi miksas en pelvo kaj verŝas la feĉo-lakton sur tion. Nun mi knedas la tuton. Ĝi ŝanĝiĝas al pasto. Komence ĝi estas iom tro malseka, tial mi aldonas kelkfoje iometon da faruno. Faruno taŭgas ankaŭ por forigi de la manoj la restaĵojn de malseka pasto: Mi prenas farunon kaj movas la manojn, kvazaŭ mi lavus ilin sub akvo. La pasto estas bona, kiam ĝi ne plu algluiĝas al la fingroj, nek deiĝas vezikecaj pastofolioj. Mi kovras la pelvon per tuko. Kutime oni legas, ke oni metu la pelvon en iun varman lokon. Mi uzas artifikon: Mallonge (tri, eble kvin minutojn) mi hejtas la kuirfornon per temperaturo de 50 gradoj (vere »per«, ne »ĝis«). La interno de la forno tiam estas iom pli varma ol homa mano. En la bakujon mi metas la kovritan pelvon por 30 ĝis 60 minutoj. Dum tiu tempo la pasto ŝvelas ĝis la duoblo aŭ eĉ kvaroblo de la origina spaco.

Preparado de streŭseloj:

Mi miksas kaj knedas la substancojn. Post kelkaj minutoj estiĝas dikaj grajnoj. Tiuj estas niaj ŝtrejzeloj. Ili jam estas bongustaj kaj povas atendi ĝis la …

Bakado de la kuko:

Malplenigu la tablon, forprenu ĉiujn tasojn, telerojn, cigaredojn kaj ĉefe la cindrujon. Purigu ĝin. La tablon, ne la cindrujon.

Mi disŝutas iom da faruno sur la tablo. Post kiam ŝvelis la pasto, mi prenas ĝin el la bakujo kaj metas ĝin sur la farun-kovritan parton de la tablo. Mi movas pastorulon sur la pasto tien kaj reen kaj tiel formas tavolon. Tiun mi metas de la tablo, metas ĝin sur la bakpleton kaj per la pastorulo sternas ĝin, ĝis ĝi tute kovras la pleton. Nun venas la kruela parto de la raporto, mi petas, ke infanoj ne plu legu. Vere kruela momento …


Mi prenas manĝoforkon kaj kelkfoje pikas ĝin en la pasto-tavolon. Tra tiuj etaj truoj dum la posta paŝo eliĝas troa gaso, alikaze ĝi formus vezikojn, kaj mi havus ne platan kukon, sed bakitan montetaron.

Denove la pasto moviĝas en la bakujon por iomete ripozi kaj dormi. Post dudek minutoj - aŭ simila daŭro - la pasto ŝvelas ĝis duobla dikeco. Mi prenas la pleton el la bakujo kaj per peniko surŝmiras iom la lakto sur la tuta areo de la pasto. La lakto efikas kiel gluo: Mi sterne disĵetas la ŝtrejzelojn sur la pasto, ili devas tute kovri ĝin, kaj la lakto fiksas ilin.

Je la lasta paŝo la kuko revenas en la bakujon, kie ĝi finpretiĝas per 15-minuta bakado je 175 gradoj. Post tiu kvaronhoro malŝaltu la fornon, sed ne malfermu la klapon de la bakujo! Post kelkaj minutoj mi liberigas la pleton el la bakujo. Mmh, bongusta!

Vi povas preni duonon de la indikitaj amasoj por la ŝtrejzeloj kaj glazuri la kukon per polvosukero. Por fari glazuron, prenu 250 gramojn da polvosukero, aldonu iomete (!) da citronsuko kaj iom da akvo (eble kuleron post kulero). Kirlu ĝin, ĝis vi ricevas blankan, pastecan amason. Verŝu ĝin post la bakado sur la ŝtrejzelojn. Tio estas eĉ pli da sukero …
(Tio estas modifita teksto. En la originala blogero mi uzis la vorton "streŭseloj", kiun mi ŝanĝis al ŝtrejzeloj.)


Kunmetaĵoj:

al·don·i | al·glu·iĝ·i | ali·kaz·e | bak·ad·o | bak·uj·o | bon·gust·a | bon·gust·aĵ·o | cindr·uj·o | de·iĝ·i | de·nov·e | de·pren·i | de·tranĉ·i | dis·ĵet·i | dis·ŝut·i | du·obl·a | edz·iĝ·i | el·iĝ·i | er·ig·it·a | est·iĝ·i | farun-kovr·it·a | fin·pret·iĝ·i | for·ig·i | for·pren·i | ge·edz·oj | ge·patr·oj | ge·fil·oj | inter·temp·e | iom·et·e | karbon·hidrat·o | kelk·foj·e | komfort·aĵ·o | kovr·it·a | kuir·forn·o | kuir·ej·o | kvar·obl·a | kvar·on·hor·o | laŭ·plaĉ·e | liber·ig·i | mal·aper·i | mal·ferm·i | mal·long·a | mal·mult·e·kost·a | mal·oft·e | mal·mult·spec·e | mal·plen·ig·i | mal·sat·a | mal·sek·a | mal·ŝalt·i | mal·varm·uj·o | manĝ·o·fork·o | mem·bak·it·a | miks·aĵ·o | miks·iĝ·i | mont·et·ar·o | mov·iĝ·i | past·o·foli·o | past·o·rul·o | patr·in·o | pli·a | prepar·ad·o | pur·ig·i | rest·aĵ·o | re·ven·i | semajn·fin·o | sirop·ec·a | solv·iĝ·i | sur·ŝmir·i | ŝanĝ·iĝ·i | ŝvel·ig·i | tro·a | turn·o·mov·i | vezik·ec·a   

Montag, 20. Februar 2012

Kutimaj kaj ordinaraj manĝoj


Mi naskiĝis en Lutherstadt (»Luther-urbo«-) Wittenberg, kiu tiam kaj nun apartenas al la lando Saksio-Anhalto, kaj loĝis tie en la kvartalo Lerchenberg-Siedlung ĉe la norda rando de la urbo. Nian panon ni aĉetis ĉe bakisto, kies nomon mi ne scias, en iom pli suda kvartalo Friedrichstadt. Ĝi ne estis tro malproksime, eble en distanco de unu kilometro. Havante aĝon de ĉirkaŭ kvin jaroj, mia patrino ofte sendis min aĉeti panon. Tiu pano estis bongusta, ĝi odoris apetitige, kaj la krusto de la pano … nu, vi eble scias, ke la gusto de pano devenas de la krusto. Kiam mi venis hejmen, unu ekstremo de la pano ne plu havis kruston.


Poste ni transloĝiĝis al urbeto ĉe Berlin. Miaj gefratoj estis plenkreskintaj, »ekster la hejmo«, kiel oni nomis tion. Mi estis la postrestinta filo. Miaj gepatroj havas grandan ĝardenon ĉirkaŭ dometo, kaj mia patrino rikoltis terpomojn, salaton, tomatojn. Pomoj kaj ĉerizoj kreskis sur niaj arboj. Grosojn, fragojn, ruĝajn kaj nigrajn ribojn ni plukis per la mano kaj tuj metis en la buŝon. Karotojn kaj rafanetojn ni tiris el la tero, iomete lavis kaj manĝis ilin. Kokoj donis ovojn.


Kiam mi nuntempe iras en la vendejon, mi ne komprenas, kiom kostas kilogramo da ĉerizoj. En mia junaĝo mi ricevis ilin senpage el nia ĝardeno. Legomoj kaj fruktoj kreskas ĉie en nia lando.


Mi ne scias, ĉu hodiaŭ en Eŭropo vivas junaj homoj, kiuj opinias simplan panan kruston aparta bongustaĵo. Same mi ne scias, ĉu ekzistas pano, kiu ankoraŭ estas tiel bongusta.


De tempo al tempo mi interparolas kun samaĝanoj pri tiuj forgesitaj manĝaĵoj. Ekzistas multaj tiaj. Ĉu vi jam manĝis salitan buterpanon kaj simplan pomon? Aŭ panon kun butero kaj mustardo? Kiam vi lastfoje manĝis je tagmezo terpomojn kun butero kaj Leberwurst-kolbaso? 



Ankaŭ en Norda Frislando tradiciaj manĝaĵoj estas ŝatataj. Tipa vintra plado estas verda krispa brasiko (Grünkohl) kun rostitaj terpomoj, porkkapa viando (Schweinebacke), kolbaso (Rauchenden/Mettwürste) kaj rostita, peklita porkaĵo (Kassler).



Montag, 13. Februar 2012

La muelilo de Amrum

Sur »mia« insulo Amrum en la Norda Maro vi trovas du ventmuelilojn, el kiuj unu estas sufiĉe fama vidindaĵo. Ĝi estis konstruata en 1771. Laŭ onidiroj la ŝipveturigisto Knudten alportis la dispecigitian muelilon de Amsterdam kaj rekonstruigis ĝin proksime de sia domo en la loko Nebel. En 1963 la lasta muelisto devis nuligi la metion, ĉar ĝi ne plu estis profitodona.

Insulanoj kaj amikoj de la muelilo fondis »Societon por la Konservado de la Ventmuelilo de Amrum« kaj ŝanĝis la konstruaĵon al muzeo. La muelila korpaĵo restis neŝanĝita, tial oni hodiaŭ povas rigardi teknikan instalaĵon de la 18a jarcento.

La muelilo trovis novan destinon, ĝi nun estas ne nur muzeo, sed ankaŭ ekspoziciejo kaj loko de geedziĝoj.

Estas daŭra neceso de mono, ĉar la »dento de la tempo« ronĝis la muelilon, ventegoj (precipe la aŭtunaj ventegoj de 2011) kaj veteraĉoj damaĝis ĝin. Libervolaj financaj donacoj kaj senpagaj laboroj de metiistoj helpas plenumi nur la bazajn riparojn. Ĝis nun ne estas eble komplete renovigi ekzemple ambaŭ muelilajn alojn, la kapon, la fragmitaĵon kaj la poplolignan surmetaĵon de la bremso.


Ligilo: www.amrumer-windmuehle.com


Kunmetaĵoj:
al·port·i; dis·pec·ig·it·a; fragmit·aĵ·o; ge·edz·iĝ·o; instal·aĵ·o; insul·an·o; jar·cent·o; konserv·ad·o; konstru·aĵ·o; korp·aĵ·o; meti·ist·o; muel·il·o; muel·ist·o; ne·ŝanĝ·it·a; nul·ig·i; oni·dir·o; poplo·lign·a; profit·o·don·a; re·konstru·ig·i; re·nov·ig·i; sen·pag·a; sur·met·aĵ·o; ŝip·vetur·ig·ist·o; vent·eg·o; vent·muel·il·o; veter·aĉ·o; vid·ind·aĵ·o;

Samstag, 11. Februar 2012

Vintra aparteco


Hodiaŭ matene mi promenis laŭ la bordo ĉe la suda pinto (»Südspitze«) de Wittdün. La temperaturo estis eble ĉe minus tri gradoj, la akvo estis glaciiĝinta, la suno afable brilis el preskaŭ sennuba ĉielo. Mi pasis la pramhavenon kaj ekvidis la glaci-turetojn. Tio estas rava motivo por mia blogo, mi pensis. Bedaŭrinde mi ne havis mian fotilon kun mi. Do mi reiris, prenis la fotilon kaj novajn pilojn kaj denove iris al »Suda pinto«. 
Tiuj turetoj estiĝas el la ludo inter glaciiĝo kaj tajdo. Ili kreskas de tago al tago kaj atingas altecon de pli ol duona metro.
Mi daŭrigas mian vojon. Trunketa moleo kun rompiĝintaj glaci-platoj:
Mi adiaŭas per rigardo al la Norda Maro kovrita de glacio. 
Kunmetaĵoj:

alt·ec·o; bedaŭr·ind·e; daŭr·ig·i; de·nov·e;  du·on·a; ek·vid·i; est·iĝ·i; fot·il·o; glaci·iĝ·i; pram·haven·o; re·ir·i; romp·iĝ·i; sen·nub·a; trunk·et·o; tur·et·o; 



Montag, 6. Februar 2012

Vintro sur Amrum

Sur la nordfrisaj insuloj la vetero estas malpli ekstrema ol sur la ĉeftero. La marakvo en somero malaltigas, en vintro altigas la temperaturon kompare al la temperaturoj sur la »kontinento«. Neĝo kaj glacio tial estas malpli oftaj.

Nuntempe, kiam dum la tuta tago la termometroj ne superas la nulan nivelon, la ĉebordaj regionoj glaciiĝas. La akvo alfluanta kaj forfluanta dum la tajdoj disrompas la maldikajn glaci-platojn, la glacio drivas maren, iam revenas kaj kelkfoje kunfandiĝas kun la nove kreskantaj platetoj.  
La albordiĝejoj de la pramoj en Wittdün estas kovritaj de glacio.

La malrapide vaganta glacio apartenas la belaĵoj de Amrum. La somero ĉe la Norda Maro estas bela - la vintro eksterordinara. Kutime en la malĉefa sezono alvenas nur malmultaj turistoj. Stratoj, vendejoj kaj ĉemaraj vojoj estas preskaŭ senhomaj, la naturo haltigas spiradon. Du aŭ tri fojojn en la semajno mi promenas tra la dunoj. Kutime tie mi estas sola, nur unuopaj leporoj serĉas manĝaĵon. Mi ĝuas la trankvilon de la insulo. Tagoj kiel la nunaj estas agrablaj, pro la alta aerpremo nur malmultaj nubetoj iam kaj tiam naĝas sur la blua ĉielo. Dum la plejparto de la tago la suno brilas.
Iam la aerpremo malaltiĝos, la nuboj grize kaj malhele ŝvelos, la vento puŝe impetos tra la stratoj, kaj mi zorge rigardos el la fenestroj, ĉu jam pluvas. Sed tio estas alia rakonto.

Kunmetaĵoj:
aer·prem·o; al·bord·iĝ·ej·o al·flu·i; alt·ig·i; al·ven·i; bel·aĵ·o; ĉe·bord·a; ĉef·ter·o; ĉe·mar·a; dis·romp·i; ekster·ordinar·a; for·flu·i; glaci·iĝ·i; halt·ig·i; kelk·foj·e; kun·fand·iĝ·i; mal·alt·ig·i; mal·alt·iĝ·i; mal·ĉef·a; mal·dik·a; mal·hel·a; mal·mult·a; mal·pli; mal·rapid·a; mar·akv·o; nord·fris·a; nub·et·o; nun·temp·e; plat·et·o; plej·part·o; re·ven·i; sen·hom·a; spir·ad·o ·; unu·op·a; vend·ej·o;