Mittwoch, 9. Juli 2025

La gulo

La gulo, mustelo-simila predanto proksimume granda kiel ĉashundo, troviĝas en Norda Eŭropo kaj Nordameriko. Ĝi ĉasas lemingojn, lagopojn, ŝafojn kaj moskulojn kaj kelkfoje eĉ mortigas boacojn kaj alkojn. Ĝi ofte ŝtelas viandan logaĵon el ĉasistaj kaptiloj. Ĝi eĉ eniras sameajn kabanojn kaj ŝtelas sekigitan viandon, fiŝojn, fromaĝon kaj aliajn nutraĵojn. Ĝia avideco estas grandega. Ursoj kaj lupoj kutime evitas la gulon. Ĝi povas lerte grimpi arbojn kaj rokojn. Ĝia brun-nigra felo kreskas ĝis okdek kvin cm longe.



(Por germanoj: Vi trovas nekonatajn vortojn en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )


Freitag, 13. Juni 2025

Apud la vojo

Mi loĝas ĉe la rando de malgranda urbo. Kiam la homoj en mia ĉirkauaĵo volas iri en la centron de la urbo, tiam ili diras: "Mi iros en la vilaĝon." Tio memorigas pri la tempo, kiam tio vere estis vilaĝo. La vojo al la "vilaĝo" pasas tra malgranda arbaro preter sekiĝanta rojo kaj arbustejo. 

Foje mi retmesaĝe babilis kun amiko pri artefarita inteligenteco, nuntempa lernado, smartfonoj kaj Google Lens, la bildorekona teknologio de Google. Estiĝis ideo, kiel oni povas kunigi aplikon de smartfonoj fare de lernantoj, Google Lens kaj instruado ekzemple pri botaniko. Oni metas taskon: "Irante hejmen, fotu la plantojn starantajn ĉe la vojo kaj rekonu ilin per Google Lens, se vi ne konas ilin." 

Oni povas ampleksigi la taskon: traduku la nomojn de la plantoj en iun fremdan lingvon, skribu blogeron pri la plantoj, faru komputeran prezentaĵon. 

Kiam mi iris tra tiu "Birkenweg" al la centro de la urbo, mi demandis min: Kial mi ne mem plenumas tiun taskon? Jes, jen miaj fotoj (2025-06-13).

urtiko


flava irido



falarido

floronta rubuso

ranunkolo

driopterido

betulo

egopodio

velkiĝinta rododendro

acero kampa

Birkenweg-vojo

Dienstag, 31. Dezember 2019

[Trello] Kontrolo de deĵortempo

[deutsch] Der unten stehende Beitrag beschreibt, wie ein Trello-Board für die tägliche Anwesenheitskontrolle verwendet werden kann. Nehmen wir an, es gibt in einer Abteilung zwei Gruppen mit je einem Gruppenleiter (teamestro, grünes Label) und einem Stellvertreter (victeamestro, blaues Label) sowie 5 Teammitgliedern (teamanoj). Eine Gesamtliste enthält zunächst alle Teams und deren Mitglieder und außerdem Listen für (a) unentschuldigte Abwesenheit, (b) Urlaub und geplante Abwesenheit, (c) Krankheit und (d) irreguläre Arbeitszeit. Diese Listen werden bei Arbeitsbeginn gefüllt. Auf diese Weise erhalten die Führungskräfte einen Überblick über die An- beziehungsweise Abwesenheit der Mitarbeiter.

Mögliche Erweiterung: Jedes Team erhält eine eigene Liste, und deren Karten entsprechende Label. (Abbildung am Ende des Beitrags.)

[Esperanto] Mi montras en ĉi tiu artikolo, kiel oni povas uzi trello-tabulon por simpla kontrolo de ĉeestado de dungitoj. En taĉmento estas du teamoj (grupoj). Ĉiu teamo havas teamestron, victeamestron kaj kvin teamanojn. La trello-tabulon enhavas liston de ĉiuj taĉmentanoj kaj kromajn listojn por (a) (nepermesita) forestado, (b) feriado kaj permesita forestado, (c) malsanuleco kaj (d) neregula deĵortempo. Tiel la gvidantaro havas superrigardon pri ĉeestantaj kaj forestantaj kunlaborantoj.

Ebla aldonaĵo: Ĉiu teamo ricevas propran liston, kaj ties kartoj koncernajn etikedojn. (Bildo fine la artikolo.)

Do ni komencas per listo de ĉiuj dungitoj. Ĉiu dungito estas unu karto. Teamestroj ricevas verdan, victeamestroj bluan etikedon sur la karto.




En la dua paŝo mi kreas la jam menciitajn kromajn listojn.

Je ĉiu mateno mi ŝovas la karton de foresta teamano en la koncernan liston. Ĉi tie sinjoro B estas malsana, kaj sinjorino G laboras je neregula tempo.




La kutimaj laborhoroj estas de la oka ĝis la dek-sepa horo, sed sinjorino G matene devas iri al kuracisto. Ŝi telefonis al mi, ke ŝi venos je la deka horo kaj laboros ĝis la dek-oka. Per mus-klako mi prenas la karton de sinjorino G kaj trenas ĝin al la listo de neregula deĵortempo. Krom tio mi malfermas la karton kaj notas ŝian ŝanĝitan labortempon.




Jen la finfarita trello-tabulon. Ĝi informas la teamestrojn, victeamestrojn kaj la teamon pri dungitaro (HR, Human Resources), ke sinjorino M mankas sen permeso (ne aperis al laboro), la sinjoroj D kaj L feriadas, victeamestro B (blua etikedo!) estas malsana, kaj sinjorino G laboras neregule de la deka ĝis la dek-oka.





Aldona bildo: Listoj kun unuopaj teamoj.



(Vidu ankaŭ: https://esperanto-sh.blogspot.com/2019/01/tagoplanado-per-trello-tabulo.html)

Samstag, 7. Dezember 2019

Nia amiko Rainer Haupt el Hamburg verkis ĉi tiun artikolon.

En la lasta somero mi ĝuis kelkajn ripozajn tagojn en la urbo Wyk sur la nordfrisa insulo Föhr. Foje mi partoprenis ekskurson en la Parkon apud la Muelejo, kiu estas ŝatata ejo de la vizitantoj pro silento kaj trankvileco. Partoprenu miajn observaĵojn!

Multaj benkoj en la ripozejo invitas nin rigardi diversajn kolorajn florojn depende de la sezono. Inter alie oni vidas insektojn kiel burdojn kaj libelojn. La atento turniĝas al maloftaj fruktarboj kiel cidonio kaj al malnovaj fruktospecoj de pomoj kaj ankaŭ al herbejo, en kiu kreskas diversaj medicinaj herboj.

Naturmetoda kuracistino gvidas nin tra la spirala aranĝo de la herboj. Elprovo kaj gustumado de kelkaj herbaj folioj estas bonvena. La atento en la parko nun turniĝis al cikonia nesto. La observantoj scivolis, kiam unu el la cikonioj rondflugos tra la proksima ĉirkaŭaĵo de la parko. Tio ĉiam estas granda spektaklo.

La parkkonstruaĵo  montras energiajn centrojn kaj spiritajn fortojn en la naturo pere de sep simboloj. Ni povas rekoni en ili la sep ĉakro-centrojn laŭ la malnovaj scioj de la hinda instruo pri ĉakroj en la korpo de la homo. Ni sekvas la vojon de la simboloj.

De flanka enirejo en oriento pasas vojo al dekstra direkto ĝis angulo en la norda parto de la parko, kie troviĝas malgranda akvofonto inter malgranda ŝtonaro kaj ruĝfolia arbusto. Tiuj aludas la ruĝan ĉakron en la korpo de la homo kaj signifas komencon, do kaj naskon kaj printempon en la naturo. Tio estas la unua simbolo. Blankaj floroj floras en la ĉirkaŭaĵo.

La muelejo troviĝas malproksime ekster la parko vid-al-vide de la akvofonto, kaj la rigardo al ĝi iras laŭ imagita vidakso al la muelejo kaj al sud-okcidento.  Sub la ventomuelejo en la suda parto de la parko staras ŝtona florvazo plena de akvo. Ĝi estas la sepa simbolo. La ĉakro estas violkolora. La rigardo en la florvazon ebligas du diversajn rezultojn. Unue vi ekkonas vin mem sur la akvosurfaco, kaj due sur la grundo vi rigardas en vian animon kaj tiras el ĝi internan pacon. La ĉina filozofo kaj taoisto Ĝuangzio (Zhuangzi, Dschuang Dsi; 365 ĝis 290 antaŭ kristo) diris: »La homo vidas sian spegulbildon ne en fluanta, sed en kvieta akvo.«

Je la fino la animo iras ĉielen, tio signifas morton kaj vintron en la naturo. Rerigardo de la sepa ĉakro al la unua estas »kreado«, la renversita vido estas la »vivovojo«, do »La Dia«.

La aliaj simboloj troviĝas laŭvice inter tiuj du simboloj sur la vidakso.

La dua simbolo estas la »sunŝtono«, el kiu akvo fluas per disiĝo en du direktojn, montrante dualismon aŭ sekson. La ĉina filozofo Konfuceo (551 ĝis 479 a. K.)  priskribas en la libro »Citaĵaro« (Analektoj, lún yǔ) la dualismon de Jino (la malforto) kaj Jango (la forto). La filozofo kaj taoisto Laŭzio (Laocio, Lao-tse; vivis verŝajne de 601 ĝis 531 a. K.) skribis en la libro »Daŭdeĝingo« (Daodejing, La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto) pri la »instruo pri la malpleno« aŭ »nenio«, kiu riveliĝas en kvieto.

En la ĉirkaŭejo floras flavaj kaj oranĝkoloraj floroj. Same la dua ĉakro havas oranĝkoloran signon.

La tria simbolo el la sinsekvo estas la ŝtona fruktokorbo prezentanta la zeniton de la vivo. La floroj en la somera sezono floras ruĝe. La flava signo de la tria ĉakro prezentas ambicion kaj estas kvazaŭa »sunplektaĵo«[*]. Ĝi donas internan senton en la ventro.

La kvara simbolo estas la puto, el kiu fluas akvo en ĉiujn ĉiel-direktojn kaj donas vivĝojon. Ĝi estas la centro de la parko. Poste la korpa forto malaperas de tempo al tempo, dum la anima forto pliiĝas. La kvara ĉakro estas verda.

La kvina simbolo estas la lageto kaj la herbejo. La spirala aranĝo de herbejoj aludas la vojon de la vivo. Venteto blovas foliojn el la parko en la lageton, do estas aŭtuno. La animo prezentas belecon kaj liberecon kaj metas sin en la antaŭon. La koloro de la kvina ĉakro estas blua.

La sesa simbolo estas vojo en la nerealan mondon. La animo eniĝas en mondon de fabeloj kaj iras tra fera arkaĵo apud la lageto. La mallarĝa vojo kondukas laŭ la lageto al la ŝtona florvazo, la sepa simbolo. La ĉakro estas turkisa kaj signifas saĝon kaj ekkonon.
Survoje troviĝas fera benko kaj granda aro da ŝtonoj. En la dekstra angulo de la parko floras blanka arbusto – estas vintro.

Sciindaĵo pri la hinda instruo pri ĉakroj kaj koloroj

La koloroj de la ĉakroj respondas al la koloroj de la ĉielarko kaj aperas en la sama sinsekvo:


7


violkolora


ŝtona florvazo


6


turkisa


nereala mondo


5


blua


lageto


4


verda


puto


3


flava


fruktokorbo


2


oranĝkolora


sunŝtono


1


ruĝa


akvofonto


----
[*] sunplektaĵo – solarplekso, reto de nervoj en la abdomeno (Taŭga traduko ne ekzistas.)

R. H.


Sonntag, 3. November 2019

La marbanejo Wyk festas jubileon

Nia amiko Rainer Haupt el Hamburg verkis ĉi tiun artikolon pri la marbanejo en Wyk sur la insulo Föhr (Norda Frislando).



Ekde ducent jaroj estas bansezono en la ĉefa urbo Wyk de la la nordfrisa insulo Föhr. De la jaro 1819 ĝis hodiaŭ la marbanejo allogas ĉiujare multe da homoj, kiuj venas pro la milda klimato kaj la daŭra sunbrilo en la regiono de la nordfrisaj insuloj. Tial la insulo estas nomata ankaŭ Frisa Karibio.

Mi esploris la demandon, kial ĝuste en Wyk multaj homoj sentas pliboniĝon de la bonfarto. Suno estas ĉie, sed eble kutime neatentataj fenomenoj kaŭzas tiun senton. Jen estas diversaj argumentoj kaj perceptoj, sed neniu respondas la demandon, kial oni havas ĉi tiun senton speciale en Wyk.

Mi observis, ke la irado de la suno dum la tago donas klarigon por tio. Matene en la oriento la suno leviĝas super Wattenmeer tie, kien montras la maldekstra mano, kaj speguliĝas en la maro dum la tuta tago ĝis la tagfino, kiam ĝi enakviĝas en okcidento laŭ la direkto de la dekstra mano .

La vizitantoj videble ŝatas la specialan situon, la trankvilon kaj kvieton de la loko. Ili ripozas en iu kafejo sur la promenejo Sandwall aŭ ĉe la tuj apuda strando, ĝuas ĉiaman rigardon al sudo, al Wattenmeer kaj al la silueto de la dek sep termontetoj de la Hallig-insulo Langeneß.

Tiel la homoj spertas konscian vivon en harmonio kun la naturo, kion priskribas ankaŭ la malnovaj scioj de geomancio kaj ĉinaj fengŝuo-instruoj. Tial mi kaj multaj aliaj homoj bonfartas en la loko kaj portas la observojn en koro hejmen.



(La haveno de Wyk /Föhr)

Klarigoj:
  • geomancio: (origine =) aŭgura arto; (hodiaŭ ankaŭ =) instruo, kiu provas kompreni la identecon de vivospaco, loko aŭ pejzaĝo kaj tiel trovi la fundamentojn de harmoniaj kaj sanaj loĝado kaj vivado. 
  • Hallig-insuloj: En la Norda Maro estas malgrandaj insuloj, kiuj subakviĝas plurfoje en la jaro dum tajdaj altakvoj. Tamen homoj loĝas tie kun siaj bestoj. Ili surŝutis loĝteraĵojn, kaj konstruis siajn domojn sur tiuj malgrandaj, homfaritaj montetoj. Dum tajdaj altakvoj la homoj savis sin sur tiujn montetojn. Tia insulo nomiĝas en germana lingvo Hallig, kaj la loĝteraĵo aŭ termonteto estas germane Warft.
  • Langeneß: prononcu Langeness
  • termonteto: (alia traduko: loĝteraĵo) = Warft / Warf.
  • Wattenmeer (germane, proksimuma senco: travadejo; travadebla regiono de la maro, ankaŭ simple Watt): ĉeborda regiono de la nederlanda, germana kaj dana bordo, kiu troviĝas sub forta influo de la tajdoj. En tempo de alta tajdo la grundo estas sub la nivelo de la maro (do estas inundo), en tempo de malalta tajdo la maro retiriĝas kaj la grundo senakviĝas. En Esperanto ankaŭ Vad(o)maro.