En la lasta somero mi ĝuis kelkajn ripozajn tagojn en la urbo Wyk sur la nordfrisa insulo Föhr. Foje mi partoprenis ekskurson en la Parkon apud la Muelejo, kiu estas ŝatata ejo de la vizitantoj pro silento kaj trankvileco. Partoprenu miajn observaĵojn!
Multaj benkoj en la ripozejo invitas nin rigardi diversajn kolorajn florojn depende de la sezono. Inter alie oni vidas insektojn kiel burdojn kaj libelojn. La atento turniĝas al maloftaj fruktarboj kiel cidonio kaj al malnovaj fruktospecoj de pomoj kaj ankaŭ al herbejo, en kiu kreskas diversaj medicinaj herboj.
Naturmetoda kuracistino gvidas nin tra la spirala aranĝo de la herboj. Elprovo kaj gustumado de kelkaj herbaj folioj estas bonvena. La atento en la parko nun turniĝis al cikonia nesto. La observantoj scivolis, kiam unu el la cikonioj rondflugos tra la proksima ĉirkaŭaĵo de la parko. Tio ĉiam estas granda spektaklo.
La parkkonstruaĵo montras energiajn centrojn kaj spiritajn fortojn en la naturo pere de sep simboloj. Ni povas rekoni en ili la sep ĉakro-centrojn laŭ la malnovaj scioj de la hinda instruo pri ĉakroj en la korpo de la homo. Ni sekvas la vojon de la simboloj.
De flanka enirejo en oriento pasas vojo al dekstra direkto ĝis angulo en la norda parto de la parko, kie troviĝas malgranda akvofonto inter malgranda ŝtonaro kaj ruĝfolia arbusto. Tiuj aludas la ruĝan ĉakron en la korpo de la homo kaj signifas komencon, do kaj naskon kaj printempon en la naturo. Tio estas la unua simbolo. Blankaj floroj floras en la ĉirkaŭaĵo.
La muelejo troviĝas malproksime ekster la parko vid-al-vide de la akvofonto, kaj la rigardo al ĝi iras laŭ imagita vidakso al la muelejo kaj al sud-okcidento. Sub la ventomuelejo en la suda parto de la parko staras ŝtona florvazo plena de akvo. Ĝi estas la sepa simbolo. La ĉakro estas violkolora. La rigardo en la florvazon ebligas du diversajn rezultojn. Unue vi ekkonas vin mem sur la akvosurfaco, kaj due sur la grundo vi rigardas en vian animon kaj tiras el ĝi internan pacon. La ĉina filozofo kaj taoisto Ĝuangzio (Zhuangzi, Dschuang Dsi; 365 ĝis 290 antaŭ kristo) diris: »La homo vidas sian spegulbildon ne en fluanta, sed en kvieta akvo.«
Je la fino la animo iras ĉielen, tio signifas morton kaj vintron en la naturo. Rerigardo de la sepa ĉakro al la unua estas »kreado«, la renversita vido estas la »vivovojo«, do »La Dia«.
La aliaj simboloj troviĝas laŭvice inter tiuj du simboloj sur la vidakso.
La dua simbolo estas la »sunŝtono«, el kiu akvo fluas per disiĝo en du direktojn, montrante dualismon aŭ sekson. La ĉina filozofo Konfuceo (551 ĝis 479 a. K.) priskribas en la libro »Citaĵaro« (Analektoj, lún yǔ) la dualismon de Jino (la malforto) kaj Jango (la forto). La filozofo kaj taoisto Laŭzio (Laocio, Lao-tse; vivis verŝajne de 601 ĝis 531 a. K.) skribis en la libro »Daŭdeĝingo« (Daodejing, La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto) pri la »instruo pri la malpleno« aŭ »nenio«, kiu riveliĝas en kvieto.
En la ĉirkaŭejo floras flavaj kaj oranĝkoloraj floroj. Same la dua ĉakro havas oranĝkoloran signon.
La tria simbolo el la sinsekvo estas la ŝtona fruktokorbo prezentanta la zeniton de la vivo. La floroj en la somera sezono floras ruĝe. La flava signo de la tria ĉakro prezentas ambicion kaj estas kvazaŭa »sunplektaĵo«[*]. Ĝi donas internan senton en la ventro.
La kvara simbolo estas la puto, el kiu fluas akvo en ĉiujn ĉiel-direktojn kaj donas vivĝojon. Ĝi estas la centro de la parko. Poste la korpa forto malaperas de tempo al tempo, dum la anima forto pliiĝas. La kvara ĉakro estas verda.
La kvina simbolo estas la lageto kaj la herbejo. La spirala aranĝo de herbejoj aludas la vojon de la vivo. Venteto blovas foliojn el la parko en la lageton, do estas aŭtuno. La animo prezentas belecon kaj liberecon kaj metas sin en la antaŭon. La koloro de la kvina ĉakro estas blua.
La sesa simbolo estas vojo en la nerealan mondon. La animo eniĝas en mondon de fabeloj kaj iras tra fera arkaĵo apud la lageto. La mallarĝa vojo kondukas laŭ la lageto al la ŝtona florvazo, la sepa simbolo. La ĉakro estas turkisa kaj signifas saĝon kaj ekkonon.
Survoje troviĝas fera benko kaj granda aro da ŝtonoj. En la dekstra angulo de la parko floras blanka arbusto – estas vintro.
Sciindaĵo pri la hinda instruo pri ĉakroj kaj koloroj
La koloroj de la ĉakroj respondas al la koloroj de la ĉielarko kaj aperas en la sama sinsekvo:
7
|
violkolora
|
ŝtona florvazo
|
6
|
turkisa
|
nereala mondo
|
5
|
blua
|
lageto
|
4
|
verda
|
puto
|
3
|
flava
|
fruktokorbo
|
2
|
oranĝkolora
|
sunŝtono
|
1
|
ruĝa
|
akvofonto
|
----
[*] sunplektaĵo – solarplekso, reto de nervoj en la abdomeno (Taŭga traduko ne ekzistas.)
R. H.