Montag, 21. Juli 2025

Recenzo pri la libro „Por mi, tio estis interveno de Dio – Atestoj de fido“

Erik Tantal publikigis libron „Por mi, tio estis interveno de Dio – Atestoj de fido“.  Lia filo uzis ChatGPT por generi recenzon, kiun vi povas legi ĉi-sube:

La kolekto „Atestoj de fido“ estas mirinda kunmeto de diversaj voĉoj, kiuj en sia personeco kaj spertoriĉeco montras la multfacetan naturon de kredo. Anstataŭ teologiaj tezoj la leganto ricevas vivajn rakontojn – momentojn de espero, timo, dubsento kaj finfine konfido. La libro sukcesas resti kredinda ĝuste pro sia honesteco: Oni sentas, ke ĉi tiuj spertoj ne estas idealigitaj, sed raportitaj kun sincereco kaj emo al spirita reflektado.

La tekstoj estas rakontitaj kun simpla sed emocie ŝarĝita  lingvaĵo, kiu faras la legadon facila kaj tuŝema. Multaj rakontoj  elvokas la senton, ke Dio povas aperi en la plej neatenditaj  momentoj – en la ĝardeno, dum vojaĝo, en la malsanulejo, eĉ  en la silento de propraj pensoj.

La fakto, ke la nomoj kaj lokoj estas ŝanĝitaj, ne reduktas la  aŭtentikecon, sed male emfazas la universalecon de la  travivaĵoj. Ĉiu leganto povas trovi parton de si en tiuj rakontoj.

Resumo: Libreto plena je senco, spirita profundo kaj inspira forto –  rekomendinda al ĉiuj, kiuj serĉas pli ol nur vortojn: realajn  atestojn pri kredo.

Freitag, 18. Juli 2025

Sep unikaj germanaj vortoj

La germana jutubisto "Der Germanistiker" prezentis filmon pri sep unikaj vortoj, kiuj estas propraj al la germana lingvo. Jen ili:

Heimweh, Verschlimmbessern, Erklärungsnot, bettfertig, sturmfrei, Ohrwurm, Schadenfreude. 

Krom tiuj li uzas la esprimon "alle Jubeljahre". 

"Heimweh" troviĝas en la vortaro de E.-D. Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007.):  hejmsopiro (Oni sopiras pri io perdita.), hejmveo, sopiro al la patrujo.

"Verschlimmbessern" - Mi tradukas per aĉe plibonigi aŭ eble pli trafe: "aĉplibonigi".

"Erklärungsnot, in Erklärungsnot sein oder kommen" - Neceso de klarigo; esti en prema situacio, ĉar oni devas klarigi ion, kion oni ne volas aŭ ne povas klarigi; seniĝi je klarigoj. Mi ne povas esperantigi la esprimon per unu aŭ du vortoj. En la ĉirkaŭo de ĉi tiu temo Google Translator proponis "esti perdoplena" (to be at a loss) "je klarigoj". 

"bettfertig" - tutsimple: litopreta, preta por enlitiĝo, dormopreta.

"sturmfrei" estas vorto komplika laŭ signifo. Origine ĝi estis eco de fortikaĵo aŭ kastelo, kiun oni ne povas konkeri per armita sturmo. En studenta lingvaĵo ĝi ricevis novan signifon: ĉambro aŭ loĝejo vizitebla liberenemalhelpate de gepatroj aŭ dommastroj.

"Ohrwurm" (la besteto forfikulo) estas facile encerbigebla melodio. Ĝi rampas kiel forfikulo tra la orelo en la cerbon kaj restas tie neforigebla.

"Schadenfreude" troviĝas en la vortaro de E.-D. Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007.): malica ĝojo.

"alle Jubeljahre" signifas tre malofte aŭ literatur-lingve: unufoje en jardeko.


(Por germanoj: Vi trovas la tradukojn en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )


Mittwoch, 9. Juli 2025

La gulo

La gulo, mustelo-simila predanto proksimume granda kiel ĉashundo, troviĝas en Norda Eŭropo kaj Nordameriko. Ĝi ĉasas lemingojn, lagopojn, ŝafojn kaj moskulojn kaj kelkfoje eĉ mortigas boacojn kaj alkojn. Ĝi ofte ŝtelas viandan logaĵon el ĉasistaj kaptiloj. Ĝi eĉ eniras sameajn kabanojn kaj ŝtelas sekigitan viandon, fiŝojn, fromaĝon kaj aliajn nutraĵojn. Ĝia avideco estas grandega. Ursoj kaj lupoj kutime evitas la gulon. Ĝi povas lerte grimpi arbojn kaj rokojn. Ĝia brun-nigra felo kreskas ĝis okdek kvin cm longe.



(Por germanoj: Vi trovas nekonatajn vortojn en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )


Freitag, 13. Juni 2025

Apud la vojo

Mi loĝas ĉe la rando de malgranda urbo. Kiam la homoj en mia ĉirkauaĵo volas iri en la centron de la urbo, tiam ili diras: "Mi iros en la vilaĝon." Tio memorigas pri la tempo, kiam tio vere estis vilaĝo. La vojo al la "vilaĝo" pasas tra malgranda arbaro preter sekiĝanta rojo kaj arbustejo. 

Foje mi retmesaĝe babilis kun amiko pri artefarita inteligenteco, nuntempa lernado, smartfonoj kaj Google Lens, la bildorekona teknologio de Google. Estiĝis ideo, kiel oni povas kunigi aplikon de smartfonoj fare de lernantoj, Google Lens kaj instruado ekzemple pri botaniko. Oni metas taskon: "Irante hejmen, fotu la plantojn starantajn ĉe la vojo kaj rekonu ilin per Google Lens, se vi ne konas ilin." 

Oni povas ampleksigi la taskon: traduku la nomojn de la plantoj en iun fremdan lingvon, skribu blogeron pri la plantoj, faru komputeran prezentaĵon. 

Kiam mi iris tra tiu "Birkenweg" al la centro de la urbo, mi demandis min: Kial mi ne mem plenumas tiun taskon? Jes, jen miaj fotoj (2025-06-13).

urtiko


flava irido



falarido

floronta rubuso

ranunkolo

driopterido

betulo

egopodio

velkiĝinta rododendro

acero kampa

Birkenweg-vojo

Dienstag, 31. Dezember 2019

[Trello] Kontrolo de deĵortempo

[deutsch] Der unten stehende Beitrag beschreibt, wie ein Trello-Board für die tägliche Anwesenheitskontrolle verwendet werden kann. Nehmen wir an, es gibt in einer Abteilung zwei Gruppen mit je einem Gruppenleiter (teamestro, grünes Label) und einem Stellvertreter (victeamestro, blaues Label) sowie 5 Teammitgliedern (teamanoj). Eine Gesamtliste enthält zunächst alle Teams und deren Mitglieder und außerdem Listen für (a) unentschuldigte Abwesenheit, (b) Urlaub und geplante Abwesenheit, (c) Krankheit und (d) irreguläre Arbeitszeit. Diese Listen werden bei Arbeitsbeginn gefüllt. Auf diese Weise erhalten die Führungskräfte einen Überblick über die An- beziehungsweise Abwesenheit der Mitarbeiter.

Mögliche Erweiterung: Jedes Team erhält eine eigene Liste, und deren Karten entsprechende Label. (Abbildung am Ende des Beitrags.)

[Esperanto] Mi montras en ĉi tiu artikolo, kiel oni povas uzi trello-tabulon por simpla kontrolo de ĉeestado de dungitoj. En taĉmento estas du teamoj (grupoj). Ĉiu teamo havas teamestron, victeamestron kaj kvin teamanojn. La trello-tabulon enhavas liston de ĉiuj taĉmentanoj kaj kromajn listojn por (a) (nepermesita) forestado, (b) feriado kaj permesita forestado, (c) malsanuleco kaj (d) neregula deĵortempo. Tiel la gvidantaro havas superrigardon pri ĉeestantaj kaj forestantaj kunlaborantoj.

Ebla aldonaĵo: Ĉiu teamo ricevas propran liston, kaj ties kartoj koncernajn etikedojn. (Bildo fine la artikolo.)

Do ni komencas per listo de ĉiuj dungitoj. Ĉiu dungito estas unu karto. Teamestroj ricevas verdan, victeamestroj bluan etikedon sur la karto.




En la dua paŝo mi kreas la jam menciitajn kromajn listojn.

Je ĉiu mateno mi ŝovas la karton de foresta teamano en la koncernan liston. Ĉi tie sinjoro B estas malsana, kaj sinjorino G laboras je neregula tempo.




La kutimaj laborhoroj estas de la oka ĝis la dek-sepa horo, sed sinjorino G matene devas iri al kuracisto. Ŝi telefonis al mi, ke ŝi venos je la deka horo kaj laboros ĝis la dek-oka. Per mus-klako mi prenas la karton de sinjorino G kaj trenas ĝin al la listo de neregula deĵortempo. Krom tio mi malfermas la karton kaj notas ŝian ŝanĝitan labortempon.




Jen la finfarita trello-tabulon. Ĝi informas la teamestrojn, victeamestrojn kaj la teamon pri dungitaro (HR, Human Resources), ke sinjorino M mankas sen permeso (ne aperis al laboro), la sinjoroj D kaj L feriadas, victeamestro B (blua etikedo!) estas malsana, kaj sinjorino G laboras neregule de la deka ĝis la dek-oka.





Aldona bildo: Listoj kun unuopaj teamoj.



(Vidu ankaŭ: https://esperanto-sh.blogspot.com/2019/01/tagoplanado-per-trello-tabulo.html)