Mia apartamento estas en domo konstruita en la 1960aj jaroj. Eĉ de unu ĉambro al najbara la vifia (WiFi-a)-signalo de mia hejma interreta konekto signife malfortiĝas je distanco de ĉirkaŭ 3 metroj, kaj tio estas eĉ pli okulfrapa en la 5-GHz-frekvencbendo ol en la 2,4-GHz-bendo. Estas konate, ke betono kaj brikoj ĝenas vifiajn signalojn. Tamen mi devas konfesi, ke malgraŭ la malforta signalo ĉiuj agadoj inkluzive de televidado kaj videokunvenoj eblas, kvankam foje malrapide.
Mi volis scii, ĉu Powerline-konekto a) stabiligus la retkonekton kaj farus ĝin rimarkeble pli rapida, kaj b) permesus konekton ĝis la kelo. Konciza respondo: Jes. Mi estas ravita, havante nun fortan vifian signalon de la Powerline-interligo kaj stabilan interkonekton. Powerline estas teknologio, kiu specifas transsendadon de datumoj tra ordinara malaltavolta (hejma, 220-volta) elektrolineo. La konekto finiĝas ĉe la elektrokomputilo pro teknikaj limigoj. (Vidu pri elektrokomputilo: https://esperanto-sh.blogspot.com/2025/12/cu-komputilo-cu-komputero.html)
Mi aĉetis "TL-WPA4220 Kit" el la serio “AV600 Powerline WiFi Kit” de TP-Link.
Ĝi uzas la HomePlug-AV-specifaron por transdoni la signalon de la raŭtero per la ekzistanta elektra lineo anstataŭ vifia aŭ Ethernet-kabla konekto. La ilaro inkluzivas adaptilon TL-PA4010 (la pli malgrandan aparaton), kiu konektiĝas al la raŭtero per unu el la du inkluzivaj 2-metraj Ethernet-kabloj, kaj etendilon TL-WPA4220. La etendilo estas konektita al mura ŝtopilo en fora ĉambro kaj establas sian propran vifian konekton. La raŭtero, en mia kazo estas Fritz!Box, plu asignas la IP-adreson. Vifia retnomo (SSID) kaj pasvorto troviĝas sur malgranda etikedo sur la etendilo kaj sur ĝia tipoplato. La etendilo havas ankaŭ du Ethernet-pordojn por perkabla konekto.
La konektiĝo de la adaptilo al la raŭtero kaj de mia komputero al la etendilo okazas aŭtomate kaj sufiĉe rapide.
Tiu bildo montras la reton el la vido de mia raŭtero.
Ekzistas androida aplikaĵo (tpPLC) por administri la sistemon, kaj vi ankaŭ povas direkti la etendilon per la TTT-interfaco (http://tplinkplc.net). Oni devas krei pasvorton dum la unua ensaluto.
Mi ne testis konekton de dua etendilo al la vifia reto de la raŭtero per WPS nek ĝian uzadon.
Router – raŭtero: Mi ne povas amikiĝis kun la traduko de “router” per “enkursigilo”. Tiu vorto supozeble estas kripla transpreno el la rusa “маршрутизатор” (marŝrutisator), en kiu troviĝas la germana vorto “Marschroute” (=itinero, marŝenda vojo, direkto). En la rusa vikipedio mi trovis “раутер” (rauter). Esperanto ne estu sekreta lingvo, kiun komprenas nur kelkaj konfidatoj. “Raŭtero” estas facile komprenebla kaj enmemorigebla en komparo al “enkursigilo”. Enkursigilo por mi estas papero, per kiu oni registras sin por la sekvonta Esperanto-kurso.
Lineo – estas laŭ vortaro.net konduktiloj uzataj por porti elektran energion aŭ telekomunikajn signalojn laŭ fiksita vojo (germane ekzemple "Telefonleitung"). Tio estas ĝusta, sed aldone mi komprenas sub "lineo" la tuton de konduktiloj kaj transsendadoj. "The line went dead." aŭ "Die Leitung war tot." ne signifas, ke la konduktiloj estas difektaj, sed ke per la funkcianta konduktilo ne plu okazas telefona interparolo. (Laŭ mia kompreno.)
Vifio (WiFi, Wi-Fi, WLAN) estas nova kaj ne vaste uzata termino por sendrata komputera loka reto. Mi subtenas ĝin pro internacieco kaj lingva ekonomio.



Keine Kommentare:
Neue Kommentare sind nicht zulässig.