Samstag, 21. Februar 2026

Porprofesia klerigado - Berufsausbildung

En Germanio junuloj kutime ne serĉas labor­lokon post vizitado de lernejo, sed antaŭe lernas metian (man­laboran) aŭ industrian profesion. Precipe la industria por­profesia kler­igado estas tre specifa por german­lingvaj landoj, tial mi volas skribi pri ĝi.

En germana lingvo ekzistas la nocioj »Berufs­aus­bildung, Lehre, Beruf­liche Grund­bildung« (por­profesia klerigado) kaj »Lehr­ling, Berufs­schüler« (profesi-lernanto, nov­germane »Auszu­bildender«). En mia lerneja tempo instruistoj kaj lernantoj havis mal­facilaĵojn en traduko de tiuj vortoj en aliajn lingvojn, ĉar ĉi tiuj formoj de edukado kaj klerigado simple ne ekzistas en plej­multo da landoj.

La (manlaboraj) metiistoj konas similan klerigadon jam ek de mezaĝo. Gepatroj pagis al metiaj majstroj, kiuj instruis al iliaj infanoj la sciojn kaj konojn de siaj meti­fakoj (meti·fako = Gewerk – mia provo de traduko). La majstroj trejnis la junulojn. Eĉ ekzistas germana pro­verbo: “Lass dir das Leh­rgeld zurück­zahlen.” (Ricevu repagon de viaj lernado­kostoj.). Tio indikis, ke junulo ricevis ne­taŭgan, ne­sufiĉan klerigadon de sia majstro.

Post la fino de klerigado kaj sukcesa trapasado de ekzameno, kiu pruvis la praktikajn lertojn kaj konojn, la junuloj, kiuj nun estis trejnitoj (eble la plej bona traduko por la germana “Geselle”), vojaĝis tra la landoj (de Eŭropo) kaj fake plispertiĝis dum pluraj jaroj. Tiaj “vojaĝantaj meti-trejnitoj” (fahrende Gesellen, journeymen) estis “auf der Walz” (preskaŭ netradukebla: je plispertiga migrado, vojo, vojaĝo). Post la migrado ili povis plenumi plian praktikan ekzamenon por akiri majstran rangon.

La industria por­profesia klerigado – laŭ mia scio – estiĝis dum la 1920aj jaroj en la germana aviadila industrio kaj poste dis­vastiĝis tra ĉiuj industriaj fakoj en Germanio, Aŭstrio kaj german­lingva Svisio. La kreskanta industrio bezonis multajn laboristojn kun specialaj scioj, kiuj povis labori en diversaj sekcioj de fabrikoj kaj anstataŭigi unun per alia. Tiaj laboristoj ne ekzistis – aŭ nur mal­mult­nombre. Tial la fabrikoj devis mem klerigi la bezonatajn fakulojn. La profesi-lernantoj ricevis salajron (Lehrlings­ent­geld) kiel stimulilon por la trejnado.

Tiu sistemo de por­profesia klerigado hodiaŭ estas sufiĉe komplika, tial mi skribos ĉefe pri mia klerigado en Germana Demok­ratia Res­pub­liko, la nuna orienta Ger­manio, ĉar ĝi havis simplan strukturon kaj estas facile kompren­ebla. La bazaj principoj validas ankoraŭ hodiaŭ.

Fininte devigan dek­jaran vizitadon de lernejo, la pli­multo el la lernantoj lern­akiris profesion dum du­jara lerno­tempo. Por iuj profesioj la lerno­tempo estis pli longa ĝis mak­simume tri jaroj. Tiu de mia profesio de il­faristo (tiu­tempa nomo: fak­laboristo pri (fabrik-)iloj) estis du jaroj kaj ses monatoj.

La plejmulto de junuloj instruiĝis en entre­prenaj por­profesiaj lernejoj (Betriebs­schulen). Krom tiuj ekzistis reto de komunumaj pro­fesiaj lernejoj, en kiuj la meti­lernantoj, lernantoj el privataj entre­prenoj, el la privata komerco kaj lernantoj de mal­grandaj popol­propraj fabrikoj kaj metiaj ko­operativoj edukiĝis, kiuj ne posedis proprajn entre­prenajn lernejojn.

La lernantoj ricevis praktikan edukadon kaj teoriajn lecionojn.

En la unua lerno­jaro la trejnatoj akiris la bazajn kapablojn de la profesio en metia sekcio de la lernejo, ekzemple fajlado, borado, tornado, frezado. Mi tre ŝatis la bedaŭrinde nur unu­semajnan kurson pri forĝado. Dum longaj jaroj mi konservis mem­forĝitan ĉizilon.

Post tiu baza praktika edukado la profesi-lernantoj eniris la realan fabrikan mondon kaj la profesian specialiĝon en la dua lerno­jaro. Ĝi kapabligis la estontan fak­laboriston plenumi la mult­flankajn postulojn de profesia faro konforme al la labor­divida pro­duktado laŭ branĉoj kaj fabrikoj.

Mia trejnanto (Aus­bilder, Lehr­fach­arbeiter) estis mez­aĝa, tre sperta il­faristo, kiu riparis kaj pri­zorgis ĵigojn (vidu mal­supre) en sekcio de kamion-pro­duktado. Tie mi aplikis miajn konojn kaj lernis novajn, sed same grava estis la konatiĝo kun la mondo de laboristoj, kiu estis sufiĉe nova por mi. Kiam oni venas al la labor­loko, kiam estas paŭzo­tempoj, ĉu kaj kie oni povas aĉeti kafon kaj bulkon kun kolbaso, kiujn vestaĵojn oni devas sur­meti (oni povis ekkoni laŭ kiteloj profesi-lernantojn, fak­labor­istojn kaj inĝe­nierojn), kiuj kaj kiaj estas la kolegoj, kiu hierarkio ekzistas, kiujn specialajn ilojn oni havas kaj kiel oni uzas tiujn, de kie oni prunte ricevas pliajn ilojn, kiu dis­donas labor­taskojn, kie kaj kiel oni registras kaj kalkulas plenumitajn labor­taskojn, kion oni faras, se oni vundis sin, kiam kaj kie oni purigas kaj duŝas sin post laboro? Tiuj estis la “molaj” spertoj trans la teknikaj. La mondo de laboristoj.


Bildo de Hans Benn sur Pixabay. Kamiono IFA W50.

La teoriaj lecionoj ĝenerale estis daŭrigo al la supera lernejo kun fokuso al profesi-specifaj fakoj.

Ilfaristo havis la jenajn lecionarojn en 1975:

  • fabrika ekonomio (Betriebsökonomie)
  • bazoj de elektroniko, fabrika kibernetiko, informatiko (Grundlagen der Elektronik, der BMSR-Technik, der Datenverarbeitung) (tri lecionaroj)
  • produktiloj (Fertigungsmittel)
  • ilmaŝinoj (Werkzeugmaschinen)
  • materialoj (Werkstoffkunde)
  • teknika desegnado (Technisches Zeichnen)
  • fabrikada teknologio (Fertigungstechnik)
  • Sano kaj sekureco ĉe la laborejo (Gesundheits- und Arbeitsschutz)
  • Bazaj profesiaj kapabloj (Berufliche Grundfertigkeiten)
  • Varmotraktado kaj formŝanĝado de ŝtalo (Wärmebehandeln und Umformen von Stahl)
  • Laboro per il-maŝinoj (Arbeit an Werkzeugmaschinen)
  • Farado de simplaj produktiloj (Fabrikado de simpla produktada ekipaĵo - Herstellen von einfachen Fertigungsmitteln)
  • Riparado, bon­tenado kaj pri­zorgado de pro­duktiloj (Instandhaltung, Wartung und Pflege von Fertigungsmitteln)
  • profesi-faka specialigo (Berufliche Spezialisierung)

(Alternativa traduko de “Fertigungsmittel” estas produktada ekipaĵo. – Laŭ Google Translator.)

Aliaj profesioj kompreneble postulis aliajn sciojn. Vendisto kun specialigo pri viando kaj kol­basaĵoj havis la jenajn le­cionarojn en 1976:

  • fabrika ekonomio (Betriebsökonomie)
  • bazoj de elektroniko, fabrika kibernetiko, informatiko (Grundlagen der Elektronik, der BMSR-Technik, der Datenverarbeitung) (tri lecionaroj)
  • civitanaj scioj (Staatsbürgerkunde)
  • sporto (Sport)
  • Teknologio (Technologie)
  • Reklamado (Werbung)
  • Ekonomia matematiko (Wirtschaftsmathematik)
  • Lingva komunikado (Sprachkommunikation)
  • Vendado de varoj (Grundlagen und Pflichtkomplex Warenverkauf)
  • Komerca tekniko (Handelstechnik)
  • Enkasigado kaj finkalkulado / fakturado (Kassierung und Abrechnung)
  • Aĉetado kaj stokado (Bestandshaltung)
  • Vendado de varoj (Warenverkauf)
  • Viando kaj viandaĵoj (Fleisch und Fleischwaren)
  • kalkulado de efikeco de kostocentroj (Kostenstellenleistungsrechnung)

Fine de profesi-lernado mi trapasis teorian kaj praktikan ekzamenojn kaj ricevis diplomon de fak­laboristo.

Faklaboristoj havas tre ampleksan scion, kiu kapabligas ilin labori en diversaj fabrikoj kaj sekcioj sen longa trejnado. Ili konas fabrikajn procezojn. Ĝis hodiaŭ mi scias, kio estas MnCrV4 (speco de ŝtalo), kion faras ĵigejo (ĝi preparas kaj direktas la muntadon de novaj ĵigoj - Vorrichterei), kial oni uzas diversajn fridigajn emulsiojn (Kühl­mittel) por tornado, frezado kaj borado, kaj kio estas “honen” - por tiu speco de prilaborado de metaloj eĉ ne ekzistas vorto en Esperanto, kvankam ĉiu eksplod­motoro (ne, la motoro ne eksplodas. Estas brul­ad­motoro.) en aŭto tra­pasas tiun pri­laboradon.


Notoj:

Difino de ĵigo = “Vorrichtung”: En maŝin- kaj veturil­fabrikado oni uzas ĵigojn por pozici­igi labor­pecojn, teni ilin en loko, fiksi ilin sekure kaj foje direkti ilojn. La unuopaj partoj tenataj en ĵigo estas prilaborataj: borado de truoj, kunigo de ladaj partoj per veldado, muntado, ktp. Ia parenco estas videbla al la angla lingvo: jig = Vorrichtung, jigsaw = Puzzle (puzlo, eksmodiĝinta vorto estas "ĵigo (!) por aranĝ­bildo). Ambaŭ terminoj ampleksas unuopajn sed kune aparten­antajn partojn, kiuj estas kun­metitaj por formi tutaĵon.

En la vortaro de Krause, E.-D.: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007 oni trovas la vorton "lernoknabo" por la germanaj nocioj "Stift, Lehrling".