Samstag, 17. September 2016

Ekskurso al Mønsted (DK)

Feriado en Limfjord, regiono en la norda parto de Jutlando (Danlando). 

Ekskurso kondukis min kaj mian edzinon en la kalkfosaĵojn de Mønsted. Tio estis nia dua tiucela vizito, ĉi-foje ni kunhavis gumbotojn kaj fortan poŝlampon.

Antaŭ pli ol mil jaroj la danoj akceptis kristanecon. Parto de la nova religio estis kirkoj, la kristanaj preĝejoj. La kirkojn oni konstruis el ŝtono.

La materialo, per kiu oni kungluis la ŝtonojn, estis mortero, tiam tute nova konstru-materialo en Danlando. Por fari morteron oni bezonis kalkon, kiun oni bruligis (estiĝas neestingita aŭ bruligita kalko) kaj poste estingis per akvo (estiĝas estingita kalko). Per aldono de sablo estiĝas (kalk-)mortero, kaj kombinaĵo de kalko, sablo kaj cemento estas kalkcementa mortero.

La urbo Mønsted troviĝas dek ok kilometrojn de Viborg, kiu estis en mezepoko kvazaŭa ĉefurbo de Jutlando. Sub Mønsted oni trovis monton de kalko. Ĝis tiam ĝi estis senutila ŝtono, sed nun estiĝis fonto de enspezoj por la kamparanoj. La laboro en la kalkejo kaj la bruligado de kalko estis ilia dua profesio. La teknikojn por bruligado de kalko alportis al Danlando la monakoj venantaj kun la kristaneco.

Malsupren!

Konstruema episkopo kaj riĉa urbanaro en Viborg estis la kaŭzo, ke Mønsted ĉiam havis klientojn. Viborg havas nuntempe dek du kirkojn, ĉefkirkon, monakejojn kaj multajn domojn.

Akvo en la galerioj

En la dek-sesa jarcento, en tempo de malprospera konjunkturo de Viborg, oni liveris al tute alia merkato. Nun la neestingita kalko iris al tuta Jutlando. Dum ducent jaroj oni konstruis en Jutlando pli ol du mil kirkojn.

Akvofluo

La laboro en la kalkejoj okazis tutjare. En vintro oni laboris en kalkminejoj, en somero subĉiele (surface). En 1872 la kamparanoj vendis siajn privilegiojn al industria entrepreno. La kalkon oni nun uzis ne nur por produktado de mortero. La metalprodukta kaj la kemia industrioj aĉetis kalkon, kaj la agrikulturistoj aplikis ĝin al siaj agroj. La plej malbon-kvalita kalko estiĝis valora varo.

Detalo de fosaĵo

La grandskala produktado per kampotrajnoj kaj vartransportaj baskul-vagonetoj postulis pli grandajn galeriojn, sed la kalkon la laboristoj tamen dehakis per pikpioĉoj.

En 1953 ĉesis la laborado mineja, post du pliaj jaroj ankaŭ la surfaca. Ĝis 1978 la fornoj brulis kalkon el Djursland, tiam la produktado de kalko en Mønsted ĉesis.

La violinisto Anker Buch posedis la kalkfosaĵojn ekde 1981. Li aranĝis en la fabriko kaj en la galerioj koncertojn. Tiu tradicio daŭras.

En 1997 la dana ŝtato aĉetis la kalkfosaĵojn, la konstruaĵojn de la kalkfabriko kaj la ĉirkaŭan areon kaj protektis la tuton kiel monumenton.

Estas sesdek kilometroj da galerioj en la fosaĵoj. Iuj estas tute malaltaj, tiel ke viro ne povas stari en ĝi. Aliaj estas grandaj kiel domegoj. Du kilometroj estas lumigitaj.

En la kalkminoj travintras pli ol dek mil vespertoj. En printempo kaj somero ili manĝas insektojn en tuta Jutlando, sed jam en aŭgusto la vespertoj revenas al Mønsted. Ili pariĝas kaj flugas al vintrodormado. En vintro ili sin kaŝas en fendoj aŭ kalkkavaĵetoj.

En la kalkfosaĵoj oni stokas ducent kvindek tunojn da fromaĝo. Konata melkejo produktas kaj veturigas ĝin ĉi tien. Dum kvar semajnoj la fromaĝo maturiĝas en la fosaĵoj, ĉiusemajne oni turnas ĝin. La aerhumido de 98 % kaj la konstanta temperaturo de 8 gradoj (kiuj cetere portempe malfunkciigis mian fotilon!) estas bonegaj kondiĉoj por la stokado. La fromaĝo estas vendata ĉefe en Germanio kiel Höhlenkäse (kavernofromaĝo), sed oni povas preni hejmen specimenon da ĝi kiel suveniron.

Al la fromaĝejo: fermita pordo

(Laŭ informoj de flugfolio de Mønsted Kalkgruber)