Montag, 14. Mai 2012

La fajrobrigado de Wittdün


Estis la nokto al ĵaŭdo, la deka je Majo. Duondormante mi aŭdis la bruetadon de ŝarĝaŭtomobiloj. »Ho jes«, mi pensis, »oni forveturigas la rubon. Do estas inter la sesa kaj la sesa kaj tridek. Mi ne devas ellitiĝi.«
Tiam mi rimarkis, ke mia edzino havis alian ideon, ĉar ŝi leviĝis, iris en kuirejon, Reveninte al mi, ŝi diris: »Ekstere staras aŭtomobiloj de la fajrobrigado. En dua apuda domo estiĝis fajro.« Ne, ne estis je la sesa.
Estis nur je la kvara, la bruetado devenis de la fajrobrigadaj aŭtoj, kaj la hela lumo estis la blua palpebrumado de iliaj signallampoj.


La »moderna tempo«, se oni rajtas diri tion, atingis nian vilaĝon. En tiu nokto brulis du domoj, do hotelo kaj fiŝvendejo. Du fajroj estiĝantaj en intertempo de ĉirkaŭ du aŭ tri horoj kutime ne estas hazardo, intenca bruligo estas konjektebla. Bonŝance la fajrobrigado rapide alvenis, estingis la fajron kaj portis endanĝeriĝintajn personojn el la domoj.

Tiu okazaĵo estas inda kaŭzo raporti pri la fajrobrigado de Wittdün, kiu festas sian centjaran jubileon en ĉi tiu jaro 2012.

Amrum estis ĝis la komenco de la 20a jarcento insulo de maristoj. Ankaŭ sur la firma grundo la ŝipestroj havis la komandon kaj gvidis la insulan vivon. Tiel la fondiĝo de la fajrobrigado de Amrum en 1887 okazis laŭ instigo de ŝipestro.

En 1889 kapitano Volkert Quedens fondis la dependaĵo (kolonio) Wittdün (»Blanka Duno«) sur la ĝis tiam neloĝata suda pinto de la insulo. Estiĝis marbanejo kun noblaj, pluretaĝaj hoteloj, pensionoj kaj vendejoj. Ili estis konstruitaj el ligno, kaj tio devigis la homojn konsideri protektadon kontraŭ fajro. La reĝa distriktestro ordonis, ke la fajrobrigada organizo ekde la 1a de Aprilo 1897 sendependiĝas de la fajrobrigada organizo de Westerland-Föhr-Amrum.

Post longa kverelado en 1912 la kolonio Wittdün estiĝis sendependa de la komunumo Amrum, kaj tial refondiĝis la fajrobrigado de Wittdün, kiu festas sian centjariĝon en 2012, kvankam ĝi estas pli aĝa je dekkvin jaroj. Konstruiĝis brulpumpilejo. En 1932 fondiĝis la fajrobrigada orkestreto. Dum la milito inter 1939 kj 1945 ekzistis nur kriz-stata fajrobrigado konsistanta el maljunaj viroj, junuloj kaj virinoj.

En 1981 oni konstruis domon por la novaj fajrobrigadaj aŭtomobiloj per libervolaj mon- kaj labordonacoj. Ĝis hodiaŭ la fajrobrigado estas centro de la urba vivo kaj kunvivado.



Kunmetaĵoj:

al·ven·i | bon·ŝanc·o | bru·et·ad·o | brul·ig·o | brul·pump·ej·o | cent·jar·a | cent·jar·iĝ·o | de·ven·i | dev·ig·i | distrikt·estr·o | du·on·dorm·ant·e | edz·in·o | el·lit·iĝ·i | en·danĝer·iĝ·int·e | est·iĝ·i | est·iĝ·int·e | fajr·o·brigad·o | fiŝ·vend·ej·o | fond·iĝ·o | for·vetur·ig·i | inter·temp·o | jar·cent·o | jun·ul·o | komun·um·o | konjekt·ebl·a | konsist·ant·e | konstru·iĝ·i | konstru·it·e | kun·viv·ad·o | kuir·ej·o | kverel·ad·o | labor·donac·o | lev·iĝ·i | liber·vol·a | mal·jun·a | mar·ban·ej·o | mar·ist·o | mon·donac·o | ne·loĝ·at·e | okaz·aĵ·o | orkestr·et·o | palpebr·um·ad·o | plur·etaĝ·a | protekt·ad·o | re·fond·iĝ·i | re·ven·int·e | sen·de·pend·a | sen·de·pend·iĝ·i | signal·lamp·o | ŝarĝ·aŭtomobil·o | ŝip·estr·o | vend·ej·o | vir·in·o