Samstag, 17. Oktober 2026

Feoj

Feoj, tio estas tute ĝenerale fabelaj estaĵoj, renkontas nin en ĉiuj popolaj rakontoj. Niaj antaŭuloj rakontis en siaj fabeloj ekzemple pri koboldoj, gnomoj, niksoj kaj elfoj:

Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de

Kiam estis bruado en la subtegmentejo de la domo, koboldoj estis la kaŭzo. La subteraj ŝaktoj kaj enmontaj ercejoj estis gardataj de gnomoj. La niksoj kaj niksinoj, jes, ambaŭ ekzistis, petolis en la akvo, allogante homojn en la profundon per siaj magiaj kantoj. Estis elfoj en la aero. Tiuj estis etaj estaĵoj, foje videblaj kaj foje nevideblaj, kiuj ĝuis ludi kaj danci en la lunlumo. Per sia kantado ili provis logi al si belajn infanojn, kiuj tiam estis transformataj en elfojn mem. Estis du specoj de elfoj, tagaj aŭ helaj elfoj kaj noktaj aŭ nigraj elfoj. La unuaj vivis en belaj floroj kaj estis afablaj al la infanoj. La infanoj, kun kiuj ili dancis, estis feliĉaj. La noktaj elfoj, aliflanke, emis damaĝi la infanojn. Kiam infano estis tuŝata de nokta elfo, ĝi perdis sanon aŭ eĉ vivon. Ĉiu speco de elfo havis reĝon. La reĝo de la nigraj elfoj estis la Elfreĝo (Erlkönig). Li portis oran kronon sur la kapo kaj distingiĝis de la aliaj elfoj per longa vosto.

Verkita laŭ: Kahnmeyer, L; Schulze, H.: Stoffe für den deutschen Aufsatz in ausführlicher Darstellung. Bielefeld und Leipzig: Verhagen und Klasing, 1895. pĝ. 231.

Koncize laŭ vortaro.net:

  • elfo - aerfeo
  • gnomoj - malgranda feo de la tero
  • koboldo - feo kun ofte petola humoro, ekzemple hejma feo
  • nikso - akva feo

2026-10-16.

Keine Kommentare: