Donnerstag, 30. März 2017

Antaŭ cent kvin jaroj mortis Karl May

Hodiaŭ antaŭ cent kvin jaroj, je la 30a de marto 1912, mortis Karl May en la saksa urbo Radebeul ĉe Dresden post sia 70a naskiĝtago. Li estas ĝis hodiaŭ fama kaj ofte legata aŭtoro de aventuraj kaj vojaĝaj romanoj. Liaj rakontoj apartenas al la klasikaĵoj de la germana literaturo.

Karl May naskiĝis je la 25a de Februaro 1842 en malriĉa teksista familo vivanta en la saksa urbeto Ernstthal. Ĝi ekde 1989 estas parto de Hohenstein-Ernstthal. Tiun loknomon ni trovas en lia plumnomo »Karl Hohenthal«, sub kiu li verkis inter alie la rakonton »Die Both Shatters« (La Shatter-viroj). Li estiĝis instruisto, sed estis maldungata unuafoje pro amindumado kun la edzino de sia gastejestro, duafoje pro ŝtelo de horloĝo de kunluanto.

En 1862 juĝisto kondamnis lin al mallibereja puno de ses semajnoj. Post pluraj aliaj restadoj en malliberejoj li eklaboris en 1874 kiel redakisto kaj poste kiel profesia verkisto.

Liaj rakontoj pri elpensitaj vojaĝoj kaj aventuroj en norda kaj suda Amerikoj, la Otomana Imperio kaj Azio aperis en diversaj gazetoj kaj revuoj kaj fine libroforme. Ili estis »tre germanaj« (Helmut Schmiedt) kaj famigis lin en Germanio kaj kelkaj europaj landoj. Ekster Europo li restis sufiĉe nekonata. Multaj el liaj figuroj, el kiuj Old Shatterhand kaj Winnetou estas la plej konataj, havas strangan eksteraĵon kaj kaprican konduton.

En Bad Segeberg en la germana partoŝtato Ŝlesvig-Holstinio ĉiujare okazas Karl-May-Ludoj, kie oni prezentas liajn rakontojn spektakloforme sub libera ĉielo.

En Esperanto aperis »Liberigo« (Eine Befreiung, trad. Cornelia Rau, kune en germana kaj en Esperanto en 1999 ĉe Karl-May-Verlag, ISBN 9783780230058).

Antaŭ kvin jaroj aperis libreto kun tri rakontoj de Karl May. »La unua alko« enhavas krom la titolan rakonton la verketojn »La venĝo de la mormonano« kaj »La Shatter-viroj« (52 paĝoj, ISBN 978-3-8448-1645-7, eldonejo Books On Demand en Norderstedt).