Dienstag, 20. Dezember 2016

Atenco en Berlin

Laŭ la ĝisnunaj informoj (mateno de 2016-12-20) en Berlin, ĉefurbo de Germanio, okazis multviktima atenco.

La atenconto ŝtelis polan trenkamionon kun selkuplita remorko, mortigis ties ŝoforon kaj intence veturigis la veturilon ŝarĝo de ŝtaltuboj en la kristnaskan bazaron ĉe »Gedächtniskirche« (Kaiser-Wilhelm-Memor-Preĝejo) ĉirkaŭ la dudeka horo de lundo, 2016-12-19. Mortis 12 homoj, eble kvindek vundiĝis. La atencinto fuĝis for de la atencejo, sed estis kaptata post nelonge.

Laŭ nekonfirmitaj informoj li eniris en Germanion fine de decembro 2015 kiel fuĝinto el Pakistanio aŭ Afganio, aŭ laŭ aliaj fontoj en februaro 2016. La polico jam konis lin pro pluraj malgravaj krimoj. Li uzis diversajn falsnomojn. Tamen ne estas klare, ĉu la arestito vere estas la atencinto.

Klarige: La amasa alveno de fuĝintoj (inter 800 000 ĝis 1,5 milionoj depende de la politika pozicio) je 2015 en Germanio estis fakte nesolvebla tasko por la limpolico. Multaj homoj venis sen aŭ kun falsaj dokumentoj, aliaj tute ne registriĝis, sed supozeble malaperis en la grandaj urboj. La registrado okazis ĉefe laŭ la informoj, kiujn la fuĝintoj donis. Laŭ mia scio oni ne prenis fingropremaĵojn aŭ sangon por identigi iun (tiucele oni bezonas juĝistan ordonon en Germanio, kaj tiu donas la ordonon nur en kazo de serioza suspekto pri krimo).

La Kaiser-Wilhelm-Memor-Preĝejo (popolnome »Gedächtniskirche«; Kaiser Wilhelm = imperiestro Wilhelm Ia) estas fama preĝejo en la centro de Berlin. Ĝi troviĝas sur la placo Breitscheidplatz inter la stratoj Kurfürstendamm, Tauentzienstraße kaj Budapester Straße en la urboparto Berlin-Charlottenburg.

La reagoj ĉe tvitero kelkfoje sonis al mi strangaj:


  • »Ĝi estiĝas teroro, ĉar ni nomas ĝin teroro.« (Kio alia ĝi estas, ĉu kultura pliriĉiĝo?)
  • »Mi atendas la morgaŭajn novaĵojn.« (Eble ĉio estis nur falsinformo? Ĉu vero estas nur tio, kion la gazetaro kaj la partio nomis tiel?)
  • "Kio instruis al ni la jaro 2016, tio validas ankaŭ ĉi-nokte: Ĵurnalismo estu nur tiel rapida, kiel ĝi povas esti bona. (Tute sensenca parolveziko, kiun mi ne komprenas. Tion skribis profesia ĵurnalisto.)


La esperantistoj kaj la teroro


Mi enŝovas tiun rimarkon ĉi tie, kvankam ne estas certe, ke la ĵusa atenco en Berlin havis terorisman kaŭzon. Preparante alian artikolon, mi rimarkis, ke la esperantistoj havas strangan rilaton al terorismo. Tio pruvis al mi la artikolo pri la Pariza spektaklejo Bataclan. La artikolo enhavas nenian mencion pri la terora atenco de 2015-decembro-13. Ekzistas ligilo al la artikolo Atencoj de novembro 2015 en Parizo, sed ankaŭ(!) ĉi tiu ne raportas pri la atenco kontraŭ Bataclan. La koncerna alineo havas nur titolon, sed nenian enhavon. Tro multaj esperantistoj tro malmulte interesiĝas pri la ekstera mondo. Kial la mondo interesiĝu pri la esperantistoj?

Postskribo (2916-12-21)

  • La suspektito el Pakistanio estas malarestita. La atencinto plu estas nekonata.
  • La teror-organizo »Islama Ŝtato« pretendas la atencon por si.