Samstag, 25. Juni 2016

Ferepoka domo sur Amrum

La vadomaro ("Wattenmeer") estas la bordoproksima, malprofunda parto de la Norda Maro, kiu estas sub forta influo de la tajdoj. Ĉiutage vastaj partoj de ĝi sekiĝas dum tempo de malalta maro kaj subakviĝas dum alta maro.

Duna pejzaĝo sur Amrum

Antaŭ du mil jaroj la vadomaro supozeble estis marĉa kaj senarba regiono, sur kiu oni paŝtis brutojn, kaj la hodiaŭa insulo Amrum estis monteto kun miksita arbaro. Ĉi tie loĝis homoj. Oni trovis kvin ferepokajn domojn kaj rekonstruis unun el tiuj. Mi jam skribis pri la birdokaptejo, kaj estas nur kelkminuta vojo de tie tra la dunoj ĝis la rekonstruita domo.

Ferepoka domo inter la dunoj

Grava kaj nom-dona propreco de la ferepoko estis la gajnado de kruda fero el erco kaj la forĝado de hakiloj, tranĉiloj kaj tondiloj. Same kiel jam en la bronza epoko la homoj ŝpinis lanon kaj kolorigis ĝin per plantofarboj aŭ terpigmentoj. Multaj ceramikaj trovaĵoj pruvas la altan nivelo de potfarado.

La kamparana grandfamilio estis plejparte aŭtarka. Ĝi sin nutris per bestoĉasado, fiŝkaptado, brutbredado kaj agrokultivado. La tuta vivo estis dediĉata al la havigo de nutraĵoj kaj aĵoj por la taga vivtenado. Ankaŭ sufiĉa stokado estis necesa. La homoj konservis nutraĵojn per fumaĵado, peklado kaj malvarm-tenado. Oni metie produktis diversajn varojn kaj interŝanĝis objektojn, kiujn oni ne povis mem fari.

En ĉi tiu valo inter dunoj oni trovis tri domojn kun loĝeja kaj stala partoj. Tiujn partojn disigis ŝtonpavimo farita orte al la longa direkto. La pavimo kondukas de la antaŭa al la funda pordoj.

Malantaŭo de la domo

En la stala parto estis ŝtonpavimo laŭ la longa direkto, per kiu oni kaptis la ekskrementojn de la bovoj.

Stalo en la domo

En la centro de la loĝeja parto troviĝis fajrero.

Fajrejo

La domomuroj konsistis el turftranĉaĵoj aŭ el lignoplektaĵo plenŝmirita per lomo. Paraj lignaj fostoj portis firstotegmenton.

Detalo de muro

(La ferepoko estas nomita laŭ la ĉefa materialo de il-farado de tiu tempo. Laŭ la sistemo de la "tri epokoj" ĝi estas la lasta granda periodo de la homa prahistorio post la ŝtona kaj la bronza epokoj. Ĝin sekvas la klasika antikvo de la greka-roma mondo. La ferepoko komenciĝis proksimume je 1200a jaro antaŭ Kristo, kiam la hindo-eŭropaj hititoj inventis la prilaboradon de fero. La Hitita Imperio troviĝis en regiono, kiu respondas proksimume al la hodiaŭa Anatolio. Por meza Eŭropo oni datas la komencon de la ferepoko je 800 a. K.)

(Teksto laŭ diversaj informtabuloj ĉirkaŭ la priskribita domo)

Kunmetaĵoj:

  • agr·o·kultiv·ad·o
  • best·o·ĉas·ad·o, bird·o·kapt·ej·o, bord·o·proksim·a, brut·bred·ad·o
  • ĉiu·tag·e
  • dediĉ·at·a, dis·ig·i, dom·o·mur·o
  • fajr·ej·o, fajr·er·o, far·ad·o, far·it·a, fer·epok·o, first·o·tegment·o, fiŝ·kapt·ad·o, forĝ·ad·o, fum·aĵ·ad·o
  • gajn·ad·o, grand·famili·o
  • hak·il·o, hav·ig·o
  • inform·tabul·o, inter·ŝanĝ·i
  • kamp·ar·an·o, kelk·minut·a, kolor·ig·i, komenc·iĝ·i
  • lign·o·plekt·aĵ·o, loĝ·ej·o
  • mal·alt·a, mal·antaŭ·o, mal·profund·a, mal·varm·a, miks·it·a, mont·et·o
  • nom·it·a, nutr·aĵ·o
  • pekl·ad·o, plant·o·farb·o, plej·part·e, plen·ŝmir·it·a, pot·far·ad·o, pra·histori·o, pri·labor·ad·o, pri·skrib·it·a, proksim·um·e, propr·ec·o
  • re·konstru·i, re·konstru·it·a
  • sek·iĝ·i, sen·arb·a, stok·ad·o, sub·akv·iĝ·i, supoz·ebl·e
  • ŝton·pavim·o
  • ten·ad·o, ter·pigment·o, tond·il·o, tranĉ·il·o, trov·aĵ·o, trov·iĝ·i, turf·tranĉ·aĵ·o
  • vad·o·mar·o, viv·ten·ad·o