Samstag, 12. Dezember 2015

La naiva kamparano

Kamparano vendis porkon en la urbo kaj ricevis sep talerojn por ĝi. Sur la hejmenvojo li iris preter lageto kaj sidiĝis sur unu el la ŝtonoj, kiuj kuŝis ĉe la akvejo, por denove nombri sian monon. Do li eknombris laŭte kaj jes, estis sep taleroj.

Dum li nombris, la ranoj en la lageto plurfoje vokis: »Ok, ok!«

La kamparano rilatis la vokon de la ranoj al si kaj tial opiniis, ke devas esti ok taleroj. Li denove komencis la nombradon. Sed kiom ajn ofte li nombris, estis ĉiam nur sep taleroj. Tamen la ranoj insiste vokis: »Ok, ok!«

Tio fine ĉagrenis la kamparanon, kaj li ĵetis la sep talerojn en la lageton kaj diris: »Nu, se vi scias la sumon pli bone ol mi, vi mem nombru!«

Post tio li atendis kelkan tempon, ke la ranoj redonu al li la monon. Sed ĝi restis en la lageto, kaj li devis reiri hejmen sen siaj taleroj. (Germana popola legendo - 160+ vortoj)

Kunmetaĵoj:
  • akv·ej·o (loko, kie estas akvo)
  • de·nov·e (fari ion je plia fojo, de nova komenco)
  • ek·nombr·i (komenci nombri ion)
  • hejm·e·n·voj·o (iri sur la vojo al la hejmo)
  • kamp·ar·an·o (persono, kiu laboras sur siaj kampoj = sur sia kamparo)
  • lag·et·o (malgranda lago)
  • nombr·ad·o (la ago nombri)
  • plur·foj·e (fari ion je pluraj fojoj)
  • re·don·i (doni ion, kion oni antaŭe ricevis de tiu)
  • re·ir·i (iri al la loko, de kie oni venis)
  • sid·iĝ·i (komence sidi, ek·sidi)