Samstag, 15. Februar 2014

Mia legilo por epub-libroj: Pocketbook Mini

Kiu mem faras elektronikajn librojn, neeviteble devas kontroli, kiel diversaj legiloj kaj lego-programoj vidigas la librojn. Male al presitaj libroj aŭ PDF-dosieroj, la lastaj ja estas ekzakta prezentaĵo de presotaĵo, elektronikaj libroj laŭ strikta senso distingiĝas per tio, ke la legilo aŭ legoprogramo adaptas la vidigon al la ekrano de la aparato (komputilo, pletkomputilo, smartfono, legilo). Tial oni kutime ne kalkulas PDF-dosierojn inter e-libroj. El la adapto de la vidigo sekvas, ke ĉiu aparato prezentas la tekston kaj la bildojn laŭ alia maniero. Tial mi havas referencajn legilojn (kindlo 4, kindlo PW 2013), al kiuj mi nun aldonis la kvin-colan legilon Pocketbook Mini. La firmao Pocketbook devenas el Ukrainio, hodiaŭ ĝi estas tutmonde aganta kaj apartenas al la kvin plej grandaj vendantoj de legiloj. La Mini estas nova sur la merkato kaj tiel malgranda, ke mi povas vere meti ĝin en mian ĉemizopoŝon.


La nigra-blanka ekrano havas 800 je 600 rastrumerojn. Oni regas la aparateton per klavoj. Ekzistas krucbutono (kvarvoja butono, kiun oni premas dekstre, maldekstre, supre kaj malsupre, kaj kiu havas en la mezo butonon por »bone, jes«) kaj du kromajn butonojn por foliumi aŭ moviĝi tra menuoj. La vojo tra la menuo kelkfoje estas tro longa. Ĉe Mini mi premas longe la centran krucbutonon, elektas la kvaran menueron »Dosiero« kaj poste la duan menueron »viŝi«. Nun, kiam mi scias tion, tio estas sufiĉe facila. Sed estis malfacile trovi la koncernan menueron.

Kvankam en la aparato agas procezilo kun taktofrekvenco de unu gigaherco, ĝi komence tre malrapide respondis klavopremojn. Kelkfoje ĝi ne reagas post klavopremo por foliumi antaŭen, sed post dua premo ĝi foliumas antaŭen du paĝojn. Intertempe mi ricevis la duan aktualigon por la bazosistemo (firmware), kaj speciale tiu dua aktualigo rimarkeble plibonigis la aparaton.

Pocketbook Mini uzas la programon Adobe Viewer por vidigi la librojn. Tiu programo funkcias pli bone ol la plej multaj legoprogramoj, kiujn oni povas elŝuti por androidaj smartfonoj. Alŝuti libroj mi povas laŭ diversaj vojoj: de komputilo per USB-konekto aŭ per elŝuto el vendejo, kaj mi povas sendi dosieron per retpoŝto al speciala retpoŝta adreso, de kie la dosiero estas plusendata al mia legilo.


Ĝi ne estas elstara, sed resume ĝi estas bona aparato rilate al prezo kaj grando, taŭga kiel unuaŝtupa modelo .



Kunmetaĵoj:

ag·ant·a | aktual·ig·o | al·don·i | al·ŝut·i | aparat·et·o | baz·o·sistem·o | ĉemiz·o·poŝ·o | de·ven·i | disting·iĝ·i | el·star·a | el·ŝut·i |foli·um·i | giga·herc·o | inter·temp·e | kelk·foj·e | klav·o·prem·o | komput·il·o | kruc·buton·o | kvar·voj·a | leg·il·o | leg·o·program·o | mal·dekstr·e | mal·facil·e | mal·grand·a | mal·rapid·e | mal·supr·e | menu·er·o | mov·iĝ·i | ne·evit·ebl·e | plet·komput·il·o | pli·bon·ig·i | plu·send·ata | pres·it·a | pres·ot·aĵ·o | prezent·aĵ·o | procez·il·o | rastr·um·er·o | re·ag·i | ret·poŝt·o | rimark·ebl·e | takt·o·frekvenc·o | tut·mond·e | unu·a·ŝtup·a | vend·ant·o | vend·ej·o | vid·ig·i