Samstag, 13. September 2014

Ubuntuo sur mia retkomputilo

En mia profesia vivo mi laboris per pli da mastrumaj sistemoj, ol aliaj homoj konas laŭ la nomo. Kompreneble mi observas la »linuksan mondon«, iam kaj tiam elŝutante vivan kompaktdiskon el la interreto kaj elprovante la distribuaĵon.

Post la revivigo de mia retkomputilo Eee PC 901 mi demandis min: Kiel utilaj estas linuksaj distribuaĵoj sur mia komputileto? Unu respondon mi jam havis: La distribuaĵo EasyPeasy ne funkcias. Mi ne scias, ĉu ekzistas dependeco inter diversaj aparataj variaĵo, sed sur mia komputilo (kaj mi scias el interreto, ankaŭ sur aliaj) sub EasyPeasy malŝaltiĝas la adaptilo de sendrata retalirejo, kiam mi ekuzas ĝin. Do bonvolu kompreni: Ĝuste tiam, kiam mi bezonas la adaptilon, ĝi ne plu funkcias. Estas mistero, kial la kolegoj, kiuj verkas artikolojn por vikipedio kaj gazetoj, ne rimarkas tion. Aŭ eble tio ne estas mistero: Oni elŝutas distribuaĵon el interreto, instalas ĝin, rigardas la fonbildon (»Malaĉe, ĝi aspektas tre bela.«), kaj fino. Neniu vere testas tiujn novajn kaj renovigitajn distribuaĵojn.

Ĉi-foje temis pri ubuntuo. Tio estas linuksa distribuaĵo de la firmao Canonical el Sudafrika Respubliko kaj estas finance vivtenata de sudafrika miliardulo. Do elŝuti kaj kopii sur USB-bastoneton. Tio estas vero: La ŝargado de iu mastruma sistemo de sur USB-bastoneto funkcias bonege je mia Eee PC 901.

Ekfunkciigo: Ubuntuo 14 havas nur anglan klavar-pelilon. Tio estas sentebla paŝo reen kompare al antaŭaj versioj de la distribuaĵo. Pliajn klavar-pelilojn kaj lingvo-pakaĵojn oni povas elŝuti el interreto, sed tiucele mi devas anonci la komputilon al la komputila reto per sendrata alirejo. Tajpi la ŝlosilon por la sendrata alirejo: Ho Dio! Mi havas specialajn signojn en mia alireja ŝlosilo, kaj tiuj troviĝas sur angla klavaro sur alia loko ol sur germana. Tio estas tipa: Iru en interreton por elŝuti aliaj klavar-pelilon, sed por ricevi tiun, mi devas jam esti en interreto, kaj tio ne eblas, ĉar mankas la klavar-pelilo!

Kompreneble mi trovas miajn specialajn signojn, sed kion faru Otto Normalulo?

Bone, konekti min al interreto, elŝuti la klavar-pelilon, elŝuti la lingvo-pakaĵojn, ŝanĝi la tempozonon de KUT (UTC) al Eŭropo/Berlin. Ne, tio ne estas facile farebla de senspertulo. Eĉ Puppy Linux (la hundido-linukso) proponas pli facilan vojon. Por la estonteco mi deziras, ke mi diros al ubuntuo, ke ĝi kuras sur komputilo en Germanio, kaj tiam ĝi devas havi (aŭ elŝuti) la klavar-pelilon kaj kaj lingvo-pakaĵon. Vindozo faras tion. Konsilo: En la elektolisto oni ne nur aktivigu »German« (la germanan lingvon), sed trarigardu ĉiujn eblecojn. Ĉe mi apriore estis antaŭelektitaj ankaŭ la hispana kaj la portugala pakaĵoj. Malmetu la hoketojn, tiam tiuj pakaĵoj estos malinstalitaj.

Nun estas tempo, ke mi vizitu ubuntu-landon. La fasado (grafika »ŝelo«) nomiĝas Unity (unueco), kaj mi devas konfesi, ke ĝi plaĉas al mi. Komparante la artikolojn pri Unity en la germana kaj la angla vikipedioj, mi konstatas, ke en la germana oni nur kritikas kaj plendas, sed en la angla artikolo mi trovas klarigojn.

Sur la supra rando de la ekrano troviĝas menubreto kun simboloj pri aliro al komputila reto, bludenta (Bluetooth-) adaptilo, klavaro, elsaluto/malŝalto kaj aliaj, sur la maldekstra la lanĉobreto, el kiu oni povas lanĉi kaj komuti programojn. Nek la menu- nek la lanĉobreto estas alilokebla, tio ne ĝenas min persone. La plej granda parto de la labortablo estas malplena. Mi supozas, ke oni ĉi tie lasis spacon por umil-(widget, gadget)-simboloj antaŭvide al smartfonoj kaj pletkomputiloj. Post mallonga kutimiĝo ĝi montriĝas celtaŭga, kaj mi povas bone labori per Unity.

Ekzistas programar-centro, per kiu mi povas respektive elŝuti, instali kaj malinstali programojn. Ekstre bezonataj pakaĵoj (jes ja, linukso) estas aŭtomate determinitaj kaj elŝutitaj. Post tio nove instalitaj programoj troviĝas en la lanĉobreto. Bedaŭrinde ne ĉiuj. Scrivener, tio estas programo por aŭtoroj, devas esti lanĉita per la terminalo. Sed mi povas ĉiun kurantan programon restigi en la lanĉobreto. Bela afero. Mi instalis la helpprogramon Classic Menu, kiu fiksiĝas en la menubreto kaj montras vere ĉiujn lanĉeblajn programojn.

Tri aferoj sub linukso ĉiam, vere ĉiam, estas en kritika stato: la sendrata ret-aliro, presado kaj interdependeco de program-pakaĵoj. La sendrata retaliro funkcias sub ubuntuo, kaj de interdependecon de pakaĵoj ubuntuo solvas aŭtomate almenaŭ je la programoj el sia propra oferto. Mia laser-presilo Samsung ML2525W troviĝas en la hejma reto. Ubuntuo serĉas presilojn en la reto kaj elŝutas al si necesajn pelilojn. La unua provo fiaskis, la dua sukcesis. Ubuntuo uzas Bonjour, evoluaĵon de Apple, kaj per ĝi oni povas interligi komputilojn kaj presilojn en reto.

Resuma impreso: Ekzistas sensa impreso de ĉarmo kaj bonfarto (Look and feel, Anmutung) kiel percepto, kiu priskribas sentojn, kiujn oni havas trans la pure teknika uzo de objektoj, agrabla alvido, facile kaptebla regado, la sento de bonfarto kaj ĝojo kaj la volo plulabori per la sistemo.

Ĉi ĉion havas ubuntuo. Kompreneble, ankaŭ vindozo havas tion, speciale la vindozaj versioj 8 kaj 8.1 estas treege regebla ankaŭ de nespertulo (egale, kion »mi scias ĉion pli bone«-verkantaj blogantoj kaj ĵurnalistoj skribas). Unuafoje dum miaj testoj pri linukso mi havis la senton, ke oni povas labori per ĝi volonte. Tiun senton kreis la germanlingva fasado, sed ankaŭ ĉar la ubuntu-propra programaro ne estas spertita kiel fremdaĵo en la mastruma sistemo. Ĉi tie ĉio estas »ronda«, kuras sen puŝoj kontraŭ anguloj kaj eĝoj. Tio ne estas kolektaĵo de manfaritaĵoj, sed plenevoluitaĵo.

Ubuntuo enhavas kompletan oficejan program-pakaĵon LibreOffice kaj laŭsente milionon da aziaj tiparoj. Kaj unun kaj aliajn mi malinstalis. Cetere tio ne estas facila. Sub ubuntuo vi povas tre simple instali tiparojn per la helpo de la tipar-vidigilo Font Viewer, sed ne ekzistas regula vojo por malinstali ilin. Do mi devas (linukso!) serĉi en interreto la koncernajn ordonojn, lanĉi la terminalon, kiu akceptas la tajpadon de komandolinioj laŭ la maniero de MS-DOS antaŭ 25 jaroj, kaj entajpi la trovitajn komandojn en la terminalo. Pro tiaj situacioj mi ŝatas vindozon. Efektive mi sukcesis forigi la aziajn tiparojn, tamen postrestis certa nombro da tiparoj: Droid, URW, Liberation, DejaVu, Nimbus kaj aliaj svarmoj da libere haveblaj tiparoj. Per tiaj aĵoj oni povas tute sensence balonigi linuksajn sistemojn. Kostas neniom, do enmeti. La uzantoj de linukso manĝas ĉion. Mi plu forigas Thunderbird-on, la programon por retmesaĝoj, ĉar mi administras miajn mesaĝojn en interreto, kaj Empathy-on, ĉar mi ne bezonas tujmesaĝilon. Canonical prefere aldonu pliajn klavar-pelilojn anstataŭ la tiparoj kaj LibreOffice.

La programara magazeno de ubuntuo ne estas eksterordinara, tiu konciza frazo sufiĉu pri ĉi tiu temo. Mi povas aldone uzi pakaĵojn de la linuksa distribuaĵo Debian. Musklaki, la programara centro transprenas la taskon, solvas la dependecon de pakaĵoj kaj instalas la koncernan programon. Mia Eee PC estas destinita kiel respektive etendita tajpilo aŭ aŭtora komputilo, tial mi instalis la tekstoprogramon el la oficeja pakaĵo Freeoffice de la firmao Softmaker, la aŭtoran inform- kaj tajp-centron Scrivener, plurajn markdaŭnajn (Markdown-)redaktilojn kaj Sunflower kiel ekstran dosier-mastrumilon.

Marĝena rimarko: Sub ubuntuo mi laboras kiel seanca uzanto kun limigitaj rajtoj, sed fakte ĉiun modifon de la sistemo mi do faras per la sudo-komando, kiu donas al mi portempe la rajtojn de ĉionpova super-uzanto.

Fine mi testis kelkajn forkaĵojn. Se io estas sukcesa, tuj aperas kopiantoj kaj parazituloj.

Presado kaj ofte ankaŭ la sendrata ret-aliro formas la eŭnuko-sindromon de linukso: Oni scias, kiel ĝi funkcias, oni vidas ĝin ĉiutage, sed oni ne povas fari ĝin mem.

Ekzemplo Lubuntu, ubuntuo sen LibreOffice kaj kun alia fasado: GNOME anstataŭ Unity. Estas nemalbone, ĝis mi instalas mian presilon. Ĝi trovas mian Samsung-presilon, la peliloj estas ŝargitaj. Presado tamen ne funkcias. Mesaĝo de la presilo: Malĝusta pelilo. Mi povas elekti iun ajn pelilon, sed neniu funkcias. Lubuntu venas sen Bonjour, sekve mi devas uzi la linuksajn eblecojn - aŭ maleblecojn.

Ekzemplo Trisquel. Instalado funkcias. Sendrata retaliro ne. Ktp. ktp.

Resumo: Ubuntuo 14 estas gravas paŝo antaŭen. Ĝi estas la unua linukso, kun kiu mi ŝatus labori.

Noto: KUT = Kunordigita universala tempo

Kunmetaĵoj:


  • adapt·il·o | al·ir·o | ali·lok·ebl·a | antaŭ·elekt·it·a | antaŭ·vid·e
  • balon·ig·i | baston·et·o | bedaŭr·ind·e | bezon·at·a | blog·ant·o | blu·dent·a | bon·eg·e | bon·fart·o | bon·vol·i
  • cel·taŭg·a
  • ĉio·n·pov·a | ĉiu·tag·e
  • de·pend·ec·o | destin·it·a | determin·it·a | distribu·aĵ·o
  • ebl·ec·o | ek·funkci·ig·o | ek·uz·i | ekster·ordinar·a | el·salut·o | el·ŝut·i | el·ŝut·ant·e | elekt·o·list·o | en·hav·i| est·ont·ec·o | etend·it·a | evolu·aĵ·o
  • far·ebl·a | fon·bild·o | for·ig·i | fork·aĵ·o | fremd·aĵ·o
  • German·i·o | german·lingv·a
  • hav·ebl·a | help·program·o | hok·et·o | hund·id·o
  • inter·de·pend·ec·o | inter·ret·o ĵurnal*·ist·o
  • kapt·ebl·a | komand·o·lini·o | kompar·ant·e | komput·il·et·o
  • instal·ad·o | instal·it·a | inter·ret·o
  • klav·ar·o | kolekt·aĵ·o | kompren·ebl·e | komput·il·o | kopi·ant·o | kun·ord·ig·it·a | kutim·iĝ·o
  • labor·tabl·o | laŭ·sent·e | lim·ig·it·a
  • mal·aĉ·e| mal·dekstr·a | mal·ebl·ec·o | mal·ĝust·a | mal·instal·i | mal·instal·it·a | mal·long·a | mal·met·i | mal·plen·a | mal·ŝalt·o | mal·ŝalt·iĝ·i | man·far·it·aĵ·o | mastr·um·a | mastr·um·il·o | menu·bret·o | montr·iĝ·i
  • ne·mal·bon·e | ne·spert·ul·o | normal·ul·o
  • ofic·ej·o
  • pak·aĵ·o | parazit·ul·o | pel·il·o | plen·evolu·it·aĵ·o | plet·komput·il·o | por·temp·e | post·rest·i | pres·ad·o | pres·il·o | program·ar·o
  • redakt·il·o | reg·ad·o | reg·ebl·a | re·nov·ig·it·a | reg·ad·o | rest·ig·i | ret·al·ir·ej·o | ret·komput·il·o | re·viv·ig·o
  • sen·drat·a | sen·spert·ul·o | sent·ebl·a
  • ŝarg·ad·o | ŝlos·il·o
  • tajp·ad·o | tajp·il·o | tekst·program·o | temp·o·zon·o | tip·ar·o | tiu·cel·e | tra·rigard·i | trans·pren·i | tre·eg·e | trov·iĝ·i | trov·it·a | tuj·mesaĝ·il·o
  • um·il·simbol·o | unu·a·foj·e | uz·ant·o
  • vari·aĵ·o | verk·ant·a | vid·ig·il·o | viv·ten·at·a