Samstag, 2. Februar 2019

Plus-kodoj (plus codes)

Plus-kodoj estas sistemo por identigi iun ajn areon sur Tero. Ĝia oficiala nomo estas »Malferma Lokidentiga Kodo« (Open Location Code). Ĝi estas pli simpla formo ol la tradicia identigo per longitudoj kaj latitudoj. La uzo estas simila al tiu de poŝtkodoj. Ĝi aparte taŭgas por lokoj ne havantaj strato-adreson.
Ĉiu kodo priskribas areon (blokon) limigitan de du latitudaj paraleloj  kaj du longitudaj meridianoj. Ĉiun blokon oni povas disdividi en subblokojn, kaj tiujn sinsekve en pliajn subblokojn. Blokoj havas »nomon«, kiu konsistas el paroj de diĝitoj (do nombroj aŭ literoj).
Guglo (Google) subtenas la uzadon de plus-kodoj. Oni povas entajpi plus-kodon ĉe Google Maps, kaj ĝi montras la respondan areon sur mapo. Se vi serĉas vian loĝlokan plus-kodon, vi povas iri al https://plus.codes, aŭ alklakas la lokon sur Google Maps, kaj en la priskribo aperas la plus-kodo. Guglo preferas plisimpligitan formon, en kiu mankas la antaŭaj 4 diĝitoj, sed kiu enhavas la urbonomon (se haveblan).
Plus-signo post la oka diĝito faciligas la legadon kaj samtempe donis la bapto-nomon al la kodado. 
La plus-kodo de la UEA-oficejo estas 9F36WF77+GQ aŭ en la mallonga gugla formo WF77+GQ Rotterdam, Nederlando.