Samstag, 7. Dezember 2013

Uragano Xaver super Norda Eŭropo (5a / 6a Decembro 2013)

Je la 5a kaj 6a Decembro 2013 (ĵaŭdo kaj vendredo) la uragano Xaver (en Danlando: Bodil; en Svedio: Sven) furiozis super norda Eŭropo kaj do ankaŭ super Ŝlesvig-Holstinio. Post la uragano Christian, kiu je la 28a Oktobro 2013 pasis super Eŭropo, tiu estis la dua kaj eĉ pli forta ŝtormo dum mallonga tempo. Ĝi venis el Skotlando, kie ĝi kaŭzis gravajn damaĝojn.

La ventoforto superis dek du bofortajn gradojn, la rapideco de ventopuŝoj atingis ĉirkaŭ 140 km/h. En partoj de Germanio la publikaj peraŭtobusa kaj pertrajna trafikoj tute nuliĝis, ĝenerale okazis multaj ĝenoj de trafiko. Lernejoj estis fermitaj, la gelernantoj restis hejme.

Sur la insulo Amrum okazis noktaj kurentoĉesoj, tegmentoj damaĝiĝis, kaj okazis diversaj damaĝoj sur konstruaĵoj. Kelkaj bicikloj renversiĝis kaj difektiĝis. Pramoj ne trafikis, kaj kompreneble la poŝto ne funkciis. Nek leteroj nek pakaĵoj estis elportataj.

Pro la longa daŭro de la uragano de pli ol dudek kvar horoj kaj la samtempa saltondego la danĝera situacio estiĝis ne nur pro la ventego, sed ankaŭ pro la alta maro. La haveno de Wittdün parte subakviĝis. Pro ventopuŝoj kaj la glitiga efiko de salakvaj sprucaĵoj homoj povas facile renversiĝi kaj forgliti en la maron. Kelkaj frenezuloj kiel mi tamen aspiris heroecon kaj faris fotojn kaj video-filmojn en la haveno.

Sume la damaĝoj estis ne tro grandaj. La supervendejoj estis malfermitaj ankaŭ vendrede, ĉar ekzistas devigo provizi la loĝantojn. La longjara konstruado de digoj kaj la firmigo de bordoj bonege efikis. Komunumoj kaj fajrobrigadoj estis preparitaj kaj ekipitaj. Multaj homoj - ankaŭ mi - antaŭzorge aĉetis trinkaĵojn, nutraĵojn, ŝargis elektrajn aparatojn (ĉefe smartfonojn kaj kindlojn) kaj veturigis la aŭtomobilon sur sekuran lokon.

Interesa detalo: WhatsApp estis la plej grava informilo inter familianoj, geamikoj kaj gekolegoj en Wittdün. Ĝis profunde en la nokto oni interŝanĝis bildojn kaj mesaĝojn.

Je la sekva tago: Sabate regas paco kaj malalta maro.

Kunmetaĵoj:

antaŭ·zorg·e | bon·eg·e | damaĝ·iĝ·i | dev·ig·o | difekt·iĝ·i | ekip·it·a | el·port·at·a | est·iĝ·i | fajr·o·brigad·o | famili·an·o | ferm·it·a | firm·ig·o | for·glit·i | frenez·ul·o | ge·amik·o·j | ge·koleg·o·j | ge·lern·ant·o·j | German·i·o | glit·ig·a | hero·ec·o | inform·il·o | inter·ŝanĝ·i | kompren·ebl·e | komun·um·o | konstru·ad·o | konstru·aĵ·o | kurent·o·ĉes·o | lern·ej·o | loĝ·ant·o | long·jar·a | mal·ferm·it·a | mal·long·a | nul·iĝ·i | nutr·aĵ·o | per·aŭtobus·a | per·trajn·a | prepar·it·a | rapid·ec·o | renvers·iĝ·i | sal·akv·a | salt·ond·eg·o | sam·temp·a | skot·land·o | spruc·aĵ·o | sub·akv·iĝ·i | super·vend·ej·o | trink·aĵ·o | vent·eg·o | vent·o·fort·o | vent·o·puŝ·o | vetur·ig·i

Prononcu:

Xaver = Ksaver

La uragano Xaver batas la insulon Amrum. Haveno de la pramoj en Wittdün.