En la jaroj 2012a ĝis 2014a mi skribis plurfoje pri legado per elektronikaj legiloj. Multaj el miaj libroj aperis en kaj papera kaj kaj elektronika formoj. Beletraĵojn mi legas per mia kindlo aŭ Fire-pletkomputero. El Guglo oni povas elŝuti miajn tradukojn kaj originalaĵojn senkoste kiel epub-dosierojn.
Hodiaŭ - pli ol dek jarojn post tio - mi iomete ŝanĝis mian opinion pri elektronika publikigado.
Ligilo: La mistera mapo de Borneo (PDF; 1,6 MByte)
(ligilo al "dropbox.com" tra "tiny.cc")
Tekstoprilaboriloj volonte fuŝas epub-eksportojn. Kutime ili (ne ĉiuj!) enmetas multajn detalojn en la stilo-priskribon (kaskadan stilfolion), kiuj estas necesaj por kvazaŭ-originala vidigo de teksto, sed tute superfluaj por epub-legiloj. Je legiloj la uzanto determinas la tiparon kaj ĝiajn ecojn. Tial mi uzas (el markdaŭnaj tekstoj generitajn) HTML- kaj XHTML-dosierojn kiel bazon por epub-kreado. La kreado mem okazas per la programo SIGIL. Do - tio estas sufiĉe pena laboro.
Kiu atente sekvas mian agadon, tiu konstatas, ke lastatempe mi disponigis miajn (ĉefe nebeletrajn) verkojn kelkfoje en formo de PDF-dosieroj. Mi kutime aranĝas la tekstojn por 10-colaj pletkomputeroj kun marĝenoj de 1 cm, kun tiparo “Georgia” alta 12-pikselojn kaj kun linio-alteco de 1,4. aŭ 1,5. Tio garantias agrablan legadon.
PDF-dosieroj ebligas rapidan publikigadon. Fakte ĉiu prilaborilo de bildoj kaj ĉiu tekstoprilaborilo permesas storadon en PDF-dosierformo, do mi ne bezonas apartan konvertilon. Pro la fiksa aranĝo bildoj restas ĝuste tie, kie mi enmetis ilin. Se necese, mi povas facile prilabori tian dosieron per enreta ilo.
Krom tio: Ĉiu (moderna) operacia sistemo kaj ĉiu retumilo povas de-origine montri PDF-dosierojn. Neniu ekstra ilo estas necesa. Do estas ambaŭflanka avantaĝo kaj por la kreanto kaj por la leganto de dokumentoj. Pliaj avantaĝoj estas la fulmrapida foliumado en la dokumento kaj la simpla serĉado de vorto(j).
Mi kredas, ke hodiaŭ ĉiuj personoj, kiuj legas fakajn librojn aŭ dokumentojn, havas pletkomputeron kun minimume 8-cola ekrano. Tia sufiĉas por legi miajn dokumentojn.
(Por germanoj: Vi trovas tradukojn el Esperanto en germanan lingvon en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )
