Hodiaŭ matene mi promenis laŭ la bordo ĉe la suda pinto (»Südspitze«) de Wittdün. La temperaturo estis eble ĉe minus tri gradoj, la akvo estis glaciiĝinta,
la suno afable brilis el preskaŭ sennuba ĉielo. Mi pasis la pramhavenon kaj ekvidis la glaci-turetojn. Tio estas rava motivo por mia blogo, mi pensis. Bedaŭrinde mi ne havis mian fotilon kun mi. Do mi reiris, prenis la
fotilon kaj novajn pilojn kaj denove iris al »Suda pinto«.
Tiuj turetoj estiĝas el la ludo inter glaciiĝo kaj tajdo. Ili kreskas de tago al tago kaj atingas altecon de pli ol duona metro.
Mi daŭrigas mian vojon. Trunketa moleo kun rompiĝintaj glaci-platoj:
Mi adiaŭas per rigardo al la Norda Maro kovrita de glacio.
Kunmetaĵoj:
alt·ec·o; bedaŭr·ind·e;
daŭr·ig·i; de·nov·e;
du·on·a; ek·vid·i; est·iĝ·i; fot·il·o; glaci·iĝ·i; pram·haven·o; re·ir·i; romp·iĝ·i; sen·nub·a; trunk·et·o; tur·et·o;
Keine Kommentare:
Kommentar veröffentlichen
Hinweis: Nur ein Mitglied dieses Blogs kann Kommentare posten.