Sonntag, 19. Oktober 2025

puter.com: laborloko en interreto

La aplikaĵo "puter.com" (disŝirita "com.puter") estas retumil-baza, interreta laborloko. Unuflanke ĝi estas atentinda paŝo al sendependigo de interreta laboro disde fiksa laborejo, aliflanke ĝi montras la limojn kaj mizerojn de "libera", "malferma" kaj "senpaga" softvaro (FOSS).

Kio do estas "puter.com"? 

"puter.com" asertas pri si mem, ke ĝi estas kompleta komputero en retumilo, funkcianta per libera softvaro, senpaga, plena je funkcioj, rapida kaj etendebla. Fakte ĝi ne estas komputero, ĉar ĝi ne mastrumas la aparataron nek la operacian sistemon, sed ĝi estas labortablo kun programoj kaj retaplikaĵoj. Ĝiaj kapabloj dependas de la baze uzata komputero kaj ties retumilo. Ĝi storas dosierojn en sia propra nuba storo, oni povas elŝuti kaj alŝuti dosierojn. 

Havante retspacon, vi povas establi tute sendependan propran laborlokon. Tiucele vi elŝutas la dosieraron el Github kaj instalas ĝin je via retejo.



Kiom kostas "puter.com"? 

La uzado estas sen kostoj. Vi ricevas unu gigabajton da storo, sed vi povas aĉeti pli da storo (monata kotizo: 100 GB = 10 $, 500 GB = 25 $, 2 TB = 50 $). 

Kiel oni uzas "puter.com"?

Kiam vi unuafoje lanĉas "puter.com"-on, ĝi aŭtomate asignas al vi nomon kaj konton. Oni povas krei propran kontonomon kaj ligi ĝin al tiu aŭtomata konto. Sur la supro de la laborloko estas langeto, kiu enhavas kelkajn administrajn kaj mastrumajn opciojn. 

Tuj post la lanĉo estas je via dispono:

  • Startmenuo (demetejo de aplikaĵoj)
  • Foliumilo de dosieroj
  • Aplikaĵaro (magazeno de aplikaĵoj): ekstraj elŝuteblaj aplikaĵoj
  • Programiloj de aplikaĵoj por "puter.com"
  • Notlibro
  • Redaktilo por programado
  • aplikaĵo por registrado de fotoj kaj videoj (tamen nur por la enkorpigita kamerao, mian duan kameraon ĝi ne ekkonis)
  • sonregistrilo

Estas aliaj aplikaĵoj, kiuj indas elŝuti kaj uzi:

  • Viewer: Vidigo kaj prilaboro de fotoj
  • Player: vidigilo de videoj
  • Grist: tabelkalkulilo
  • PDF: PDF-legilo
  • Photopea: enreta prilaborilo de fotoj
  • Calc: kalkulilo
  • PuterZoom (sinanonco: Zoom / Discord style video call): Jitsi-klono por videobabiladoj?


Miaj spertoj:

Por la laborloko vi povas ŝanĝi la lingvon (ankaŭ al la germana, ne al Eo), sed la aplikaĵoj administras mem sian fasadon. Do Notepad (notlibro) ekzistas nur en angla lingvo, same kiel preskaŭ ĉiuj aliaj aplikaĵoj. Mi trovis dekduon da kalkuliloj, diversajn horloĝojn (inter ili eĉ tre belajn) kaj pli ol ducent (!) ludojn. 

PuterZoom tute ne havas iujn agordojn. Mi ne sukcesis starigi konekton al dua komputero. Nun mi ne scias, ĉu ĝi vere taŭgas por videobabiladoj, aŭ ĉu ĝi estas (nefunkcianta) telefono.

WordPad prezentis sin per ĉina skribo. La menuo vidigas la programtekstojn (header.title ktp.), evidente mankas la menutekstoj apartenantaj al la aplikaĵo.

La kanban-tabulo estas relative simpla vidigo pri progreso de projekto kun tri listoj: farendaj, aktualaj, finitaj taskoj. Mi ne povas difini aŭ aldoni proprajn listojn. Tre grave: Mi povas analizi la projekton per AI. Eĉ por tute malplena tabulo sen iuj taskoj la analizo daŭras longe … kaj estas longa. Kiel kutime: La aplikaĵo estas en angla lingvo. Mankas agordoj, dokumentoj, helptekstoj. 

Browser-light: Mi povis voki "esperanto.de" kaj aliajn retpaĝarojn. Pluraj aliaj retpaĝaroj ne estas vokeblaj: "Uh oh! We couldn't fully download everything we needed :( We will try again shortly. In the mean time, check for problems with your Internet connection!"), aliaj estas fuŝitaj, aŭ la Microsoft-serĉilo "Bing" intermiksiĝas, kvankam mi uzas la guglan retumilon. Nu jes, mi uzis retumilon ene de retumilo. 

La bona mesaĝo estas: Vi povas mem elekti la aplikaĵojn, kiujn vi volas aŭ devas uzi.

La malbona mesaĝo estas: Vi devas mem elekti pli malpli ĉiujn aplikaĵojn, kiujn vi volas aŭ devas uzi. Kutime oni ne scias, kion la aplikaĵoj faras, ĉu ili taŭgas por la celo.

Laŭ intenco puter.com evidente similas al Microsoft 365 und precipe ChromeOS, kiuj same enkorpigas kaj unuigas nub-storon kaj enretajn aplikaĵojn kaj pli kaj pli progresemajn retajn aplikaĵojn (PWA). 

Resumo: "puter.com" estas bona ideo por laboro, se vi volas storadi ĉiujn dokumentojn kaj datumojn en interreto kaj senŝoke (germane: stoßfrei) ŝanĝi komputeran laborejon al alia loko sen porti aparaton kun vi. Mi skribis komence, ke ĝi montras la limojn kaj mizeron de libera kaj senpaga softvaro: Jes, la aplikaĵoj estas bunta salato karakterizita per manko de gvidiloj kaj helpodokumentoj, parte neklaraj tasko kaj funkciado. Ĉiu povas fari programon por "puter.com", kaj ĉiu signifas: Mankas kontrolo pri bezono (eble jam ekzistas tri aplikaĵoj por la sama tasko), pri kvalito (ĉu la programo vere funkcias, ĉu ĝi estas facile uzebla kaj regebla), pri helptekstoj kaj aliaj dokumentoj ktp. Ne estas reguloj pri la grafika fasado, ĉiu planas kaj desajnas sian aplikaĵon laŭplaĉe. 

Freitag, 3. Oktober 2025

Paco, milito kaj naciaj ŝtatoj

Multaj personoj - tiuj estas politikistoj, ĵurnalistoj, “ekspertoj”, kiuj eble neniam havis armilon en la manoj - nuntempe parolas pri milito.

Mi opinias, ke sufiĉas tri frazoj por havigi al si bazajn sciojn pri milito kaj paco:

  • Milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj.” (Carl von Clausewitz, prusa Generalmajor = generala rango de (proksimume) diviziestro, 1780-1831). Do, se vi volas kompreni la eksplodon de milito, vi devas esplori, kio estis ĝia politika kaŭzo. Esploru sufiĉe foren en la pasintecon, ĉar kaŭzo de milito povis estiĝi antaŭ jardekoj kaj malrapide kreski kaj flori ĝis la estiga okazo (germane: Anlass) de eksplodo. Mia preferata kaŭzo: maljusta, deviga packontrakto, kiu finas militon, kiu siasekve estiĝis pro maljusta, deviga packontrakto.
  • Neniu operaca plano postdaŭras la unuan kontakton kun malamiko.” (Helmuth von Moltke, Generalfeldmarschall = plej alta generala rango, ĉefgeneralo, 1800 - 1891). Jen la dua kerna frazo pri milito: Vi ne povas plani militon, sed nur la unuan atakon. Ĉi tiu ŝanĝas la tutan situacion.
  • La aserto “Oni venkas malamikon en batalo per armiloj, en milito per loĝistiko.” elstarigas la rolon de loĝistiko en milito kaj montras, ke longdaŭra sukceso dependas ne nur de batalforto, sed ankaŭ de kapablo organizi militon kaj provizi la armeanojn per transportiloj, komunikiloj, armiloj, municio, nutraĵoj kaj tiel plu.

Tiuj tri kernaj frazoj validas ekde la ekzisto kaj en la kadro de naciaj ŝtatoj.

Atentu: Mi nek estas juristo nek studis ian fakon rilatan al interpopola juro. La tuta ĉi tie priskribota sistemo ne estas jure difinita aŭ iel fiksita. La germana kaj la angla vikipedioj helpis min iomete trapenetri la ĝangalon de opinioj, ideoj kaj imagoj.

En 1648 la Vestfalia Paco ĉesigis tridekjaran serion da militoj. La packontraktoj signifis turniĝon en la eŭropaj interŝtataj rilatoj, ĉar fino de milito kaj ĝiaj plej diversaj sekvoj ne plu dependis (ekskluzive) de venkoj kaj malvenkoj, sed de la rezulto de traktadoj. Estiĝis la Vestfalia Sistemo de Suverenaj Ŝtatoj:

  • suvereneco (Ĉiu ŝtato havas ekskluzivan suverenecon - regorajton - super sia teritorio. Ne ekzistas supera instanco.)
  • teritorieco (Ĉiu ŝtato havas klarajn, difinitajn limojn.)
  • jura egaleco (Ĉiu ŝtato havas la saman rajton [pretendon] je suvereneco sendepende de sia grando.)
  • ne-interveno (En la tiama tempo tio ĉefe signifis, ke ekstera ŝtato ne rajtas enmiksiĝi en la religiajn praktikadojn kaj internajn strukturojn de alia ŝtato. Ĉiuj tri grandaj kristanaj konfesioj estis samrajtaj. Hodiaŭ ĝi ampleksas tute ĝenerale la ne-intervenon en internajn aferojn. )
  • Aldone: Minoritatoj, do lingvaj, kulturaj, religiaj kaj aliaj malplimultoj, kutime ĝuas protekton fare de ŝtatestro kaj ŝtataj institucioj. La principo "kies regiono, ties religio" (la ŝtatestro decidas pri la religio de siaj subuloj) ne plu validas.
  • Moderna aldono: Nuntempe oni postulas, ke ŝtato estu agnoskita de aliaj ŝtatoj. Ekzemplo: Tajvano estas agnoskita de dek-unu ŝtatoj kaj la Sankta Seĝo (= la Papo). Ĉi tiu lasta estas neŝtata, suverena subjekto. Palestino (havanta nek difinitajn limojn nek suverenecon) estas agnoskita de 157 ŝtatoj je 2025-09-29. Neŭtral-Moresnet (1816 ĝis 1919, inter Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kaj Prusio, poste Belgio kaj la Germana Regno) havis difinitajn limoj, sed nenian suverenecon.

Notu bone: Sekve de ĉi tiu sistemo militoj ne ŝanĝas suverenecon, teritoriecon kaj juran egalecon de iu ŝtato – laŭ mia kompreno. 

Ekde tiam reĝoj kaj princoj ne plu regis super teritorioj, kiujn ili pligrandigis aŭ perdis depende de milita bonŝanco, geedziĝo aŭ heredado. La homoj, la popolo komencis determini la landon. Tiu nova sistemo establis la nacion kiel grupon de homoj unuiĝantaj de lingvo, deveno kaj kulturo kaj la nacian ŝtaton.

La Vestfalia suvereneco estas ĝis hodiaŭ fundamento de moderna internacia sistemo de suverenaj ŝtatoj: Ŝtato do havas suverenecon kaj difinitajn limojn.

Tiu sistemo tamen ne malhelpis aŭ malebligis militojn, sed havis alian konsekvencon: Almenaŭ grandaj militoj finiĝas per longaj traktadoj kaj kontraktoj. Ĉiu, kiu faras militon, ne povas esti certa pri la rezulto.

Aliflanke: La »poreterne« fiksitaj limoj ŝoviĝas kaj ŝanĝiĝas, tutaj novaj ŝtatoj estiĝas. Jen certe nekompleta listoj de ŝanĝiĝoj de limoj kaj estiĝoj de ŝtatoj plejparte parkere el mia kapo (jarnombroj el vikipedio):

  • 1814 - 1815: La Viena kongreso nove ordigis la ŝtatojn en tuta Eŭropo post la liberigaj militoj kontraŭ Napoleono.
  • 1918 - eble 1922: Je la fino de la Unua mondmilito estiĝis ekzemple: Jugoslavio (sub diversaj nomoj), Ĉeĥoslovakio (sub diversaj nomoj, nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio), Ukrainio (sub diversaj nomoj kaj regadoj), Irako + Libanono + Palestinio + Sirio + Turkio + aliaj teritorioj (multaj estiĝis protektoratoj de Britio kaj Francio). Rigardu la liston: Oni vidas hodiaŭajn militejojn.
  • 1920 / 1923: estiĝo de Turkio el la restaĵoj de Otomana Imperio
  • 1948: Koreujo dispartiĝas al (norda) Korea Popoldemokratia Respubliko kaj (suda) Korea Respubliko
  • 1949: Respubliko Ĉinio / Tajvano (Formozo) disiĝas de Ĉina Popola Respubliko
  • 1972: sendependiĝo de Bangladeŝo disde Pakistano
  • 1975: Maroko alproprietigas al si plejparton de la ĵus sendependiĝinta teritorio "Okcidenta Saharo". La statuso de la resta teritorio estas neklara.
  • 1975 / 1983: separatiĝo de Turka Respubliko Norda Kipro disde Kipro
  • 1976: reunuiĝo de Vjetnamio
  • 1993: sendependiĝo de Eritreo disde Etiopio
  • 2008: sendependiĝo de Kosovo disde Serbio
  • 2011: sendependiĝo de Suda Sudano disde Sudano. Post civitana milito Suda Sudano fakte ne plu ekzistas, ĝi estas fiaskinta ŝtato.

(Por germanoj: Vi trovas tradukojn el Esperanto en germanan lingvon en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )