Multaj personoj - tiuj estas politikistoj, ĵurnalistoj, “ekspertoj”, kiuj eble neniam havis armilon en la manoj - nuntempe parolas pri milito.
Mi opinias, ke sufiĉas tri frazoj por havigi al si bazajn sciojn pri milito kaj paco:
- “Milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj.” (Carl von Clausewitz, prusa Generalmajor = generala rango de (proksimume) diviziestro, 1780-1831). Do, se vi volas kompreni la eksplodon de milito, vi devas esplori, kio estis ĝia politika kaŭzo. Esploru sufiĉe foren en la pasintecon, ĉar kaŭzo de milito povis estiĝi antaŭ jardekoj kaj malrapide kreski kaj flori ĝis la estiga okazo (germane: Anlass) de eksplodo. Mia preferata kaŭzo: maljusta, deviga packontrakto, kiu finas militon, kiu siasekve estiĝis pro maljusta, deviga packontrakto.
- “Neniu operaca plano postdaŭras la unuan kontakton kun malamiko.” (Helmuth von Moltke, Generalfeldmarschall = plej alta generala rango, ĉefgeneralo, 1800 - 1891). Jen la dua kerna frazo pri milito: Vi ne povas plani militon, sed nur la unuan atakon. Ĉi tiu ŝanĝas la tutan situacion.
- La aserto “Oni venkas malamikon en batalo per armiloj, en milito per loĝistiko.” elstarigas la rolon de loĝistiko en milito kaj montras, ke longdaŭra sukceso dependas ne nur de batalforto, sed ankaŭ de kapablo organizi militon kaj provizi la armeanojn per transportiloj, komunikiloj, armiloj, municio, nutraĵoj kaj tiel plu.
Tiuj tri kernaj frazoj validas ekde la ekzisto kaj en la kadro de naciaj ŝtatoj.
Atentu: Mi nek estas juristo nek studis ian fakon rilatan al interpopola juro. La tuta ĉi tie priskribota sistemo ne estas jure difinita aŭ iel fiksita. La germana kaj la angla vikipedioj helpis min iomete trapenetri la ĝangalon de opinioj, ideoj kaj imagoj.
En 1648 la Vestfalia Paco ĉesigis tridekjaran serion da militoj. La packontraktoj signifis turniĝon en la eŭropaj interŝtataj rilatoj, ĉar fino de milito kaj ĝiaj plej diversaj sekvoj ne plu dependis (ekskluzive) de venkoj kaj malvenkoj, sed de la rezulto de traktadoj. Estiĝis la Vestfalia Sistemo de Suverenaj Ŝtatoj:
- suvereneco (Ĉiu ŝtato havas ekskluzivan suverenecon - regorajton - super sia teritorio. Ne ekzistas supera instanco.)
- teritorieco (Ĉiu ŝtato havas klarajn, difinitajn limojn.)
- jura egaleco (Ĉiu ŝtato havas la saman rajton [pretendon] je suvereneco sendepende de sia grando.)
- ne-interveno (En la tiama tempo tio ĉefe signifis, ke ekstera ŝtato ne rajtas enmiksiĝi en la religiajn praktikadojn kaj internajn strukturojn de alia ŝtato. Ĉiuj tri grandaj kristanaj konfesioj estis samrajtaj. Hodiaŭ ĝi ampleksas tute ĝenerale la ne-intervenon en internajn aferojn. )
- Aldone: Minoritatoj, do lingvaj, kulturaj, religiaj kaj aliaj malplimultoj, kutime ĝuas protekton fare de ŝtatestro kaj ŝtataj institucioj. La principo "kies regiono, ties religio" (la ŝtatestro decidas pri la religio de siaj subuloj) ne plu validas.
- Moderna aldono: Nuntempe oni postulas, ke ŝtato estu agnoskita de aliaj ŝtatoj. Ekzemplo: Tajvano estas agnoskita de dek-unu ŝtatoj kaj la Sankta Seĝo (= la Papo). Ĉi tiu lasta estas neŝtata, suverena subjekto. Palestino (havanta nek difinitajn limojn nek suverenecon) estas agnoskita de 157 ŝtatoj je 2025-09-29. Neŭtral-Moresnet (1816 ĝis 1919, inter Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kaj Prusio, poste Belgio kaj la Germana Regno) havis difinitajn limoj, sed nenian suverenecon.
Notu bone: Sekve de ĉi tiu sistemo militoj ne ŝanĝas suverenecon, teritoriecon kaj juran egalecon de iu ŝtato – laŭ mia kompreno.
Ekde tiam reĝoj kaj princoj ne plu regis super teritorioj, kiujn ili pligrandigis aŭ perdis depende de milita bonŝanco. La homoj, la popolo komencis determini la landon. Tiu nova sistemo establis la nacion kiel grupon de homoj unuiĝantaj de lingvo, deveno kaj kulturo.
La Vestfalia suvereneco estas ĝis hodiaŭ fundamento de moderna internacia sistemo de suverenaj ŝtatoj: Ŝtato do havas suverenecon kaj difinitajn limojn.
Tiu sistemo tamen ne malhelpis aŭ malebligis militojn, sed havis alian konsekvencon: Almenaŭ grandaj militoj finiĝas per longaj traktadoj kaj kontraktoj. Ĉiu, kiu faras militon, ne povas esti certa pri la rezulto.
Aliflanke: La »poreterne« fiksitaj limoj ŝoviĝas kaj ŝanĝiĝas, tutaj novaj ŝtatoj estiĝas. Jen certe nekompleta listoj de ŝanĝiĝoj de limoj kaj estiĝoj de ŝtatoj plejparte parkere el mia kapo (jarnombroj el vikipedio):
- 1814 - 1815: La Viena kongreso nove ordigis la ŝtatojn en tuta Eŭropo post la liberigaj militoj kontraŭ Napoleono.
- 1918 - eble 1922: Je la fino de la Unua mondmilito estiĝis ekzemple: Jugoslavio (sub diversaj nomoj), Ĉeĥoslovakio (sub diversaj nomoj, nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio), Ukrainio (sub diversaj nomoj kaj regadoj), Irako + Libanono + Palestinio + Sirio + Turkio + aliaj teritorioj (multaj estiĝis protektoratoj de Britio kaj Francio). Rigardu la liston: Oni vidas hodiaŭajn militejojn.
- 1920 / 1923: estiĝo de Turkio el la restaĵoj de Otomana Imperio
- 1948: Koreujo dispartiĝas al (norda) Korea Popoldemokratia Respubliko kaj (suda) Korea Respubliko
- 1949: Respubliko Ĉinio / Tajvano (Formozo) disiĝas de Ĉina Popola Respubliko
- 1972: sendependiĝo de Bangladeŝo disde Pakistano
- 1975: Maroko alproprietigas al si plejparton de la ĵus sendependiĝinta teritorio "Okcidenta Saharo". La statuso de la resta teritorio estas neklara.
- 1975 / 1983: separatiĝo de Turka Respubliko Norda Kipro disde Kipro
- 1976: reunuiĝo de Vjetnamio
- 1993: sendependiĝo de Eritreo disde Etiopio
- 2008: sendependiĝo de Kosovo disde Serbio
- 2011: sendependiĝo de Suda Sudano disde Sudano. Post civitana milito Suda Sudano fakte ne plu ekzistas, ĝi estas fiaskinta ŝtato.
(Por germanoj: Vi trovas tradukojn el Esperanto en germanan lingvon en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )