Nia amiko Rainer Haupt el Hamburg verkis ĉi tiun artikolon:
La nordfrislanda insulo Föhr en la Norda maro nomiĝas ankaŭ Frisa Karibio pro la milda insulklimato kaj daŭra sunbrilado tra la tuta jaro. Ne nur homoj ŝatas la insulon pro feriado, loĝado kaj agrikulturo, sed ankaŭ diversaj birdoj.
Duono de la tuta insulo konsistas el fekunda marsko, do multaj herbejoj. La alia duono estas hesto kun seka, malfekunda grundo kaj erikejoj. La insulo allogas migrajn birdojn al ripozado dum la flugo al diversaj regionoj. Grizaj kaj sovaĝaj anseroj ripozas kaj fortigas sin pere de herbtigoj de la herbejoj, kiam ili flugas respektive printempe en nordajn kaj aŭtune en sudajn regionojn.
Cikonioj vizitas la insulon printempe en mezo de marto kaj restas ĝis fino de aŭgusto. Ili kovas ĉi tie kaj trovas sufiĉe da manĝaĵoj en la herbejoj, inter alia ranojn, musojn kaj diversajn bestetojn el la vadomaro.
En la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento kelkaj kamparanoj kultivis la marskon, uzante intensan agrikulturon. Sekve la vivofundamento de la birdoj malkreskis. Iniciato de insulanoj ekkonis la problemon kaj fondis societon Elmeere en la jaro 1993 por savo de la naturo. Ili kolektis monon por aĉetado de agrikulture uzitaj kampoj kaj renaturigis ilin. Dudek jarojn poste la projekto estis fruktodona, kaj la cikonioj revenis sur la insulon. Nuntempe ĉi tie vivas tridek birdoj.
La iniciatinto de Elmeere, sinjoro Dieter Risse, posedas ĝardenon apud sia domo kaj flegas ĉi tie maljunajn kaj malsanajn bestojn, inter aliaj kuniklojn, anasojn, anserojn kaj cikoniojn. Fakte ili nun daŭrigas sian vivon en pensiono. Aliaj cikonioj ekkonis la agrablecon kaj same fariĝis pensionanoj, do ili ne plu estas migraj birdoj. Vespere ili tranoktas en la ĝardeno, matene kelkaj el ili flugas al herbejo aŭ al la vadomaro por manĝi specialaĵojn.
Iutage je la sesa horo okazis unika spektaklo. Mi observis grupon de dek cikonioj alfluganta al la ĝardeno, kaj unu post la alia alteriĝis en ĝi. Ŝajnas, ke ili faris komunan ekskurson.
La domo de s-ro Risse estas pensiono ankaŭ por turistoj. Nokte mi aŭskultis la blekadon de la cikonioj. Unu el ili klakis per la beko, kaj tuj la tuta grupo respondis, kvazaŭ ili interkomunikadus, ĝis la nombrado rezultigas, ke la tuta grupo troviĝas en la ĝardeno. Matene la spektaklo denove okazis kaj indikis al mi, ke estas tempo por matenmanĝo. Kia bela perklakada vekilo, ĉu ne?
Miriga evento okazis je iu posttagmezo en la vadomaro. Flugante cikonio venis laŭ la marbordo de la urbeto Wyk (la ĉefa urbo de la insulo Föhr), rondflugis ĉirkaŭ definita ejo en la aero kaj alteriĝis sur la promenejo Sandwall. Mi nomis ĝin Adebar, ĉar ĝi amuziĝis kune kun la homoj, sin movis dance kaj pozis por fotado.
Alia bonega observejo estas cikonia nesto fiksita sur longa ligna stango en la Parko de la muelilo. En ĝi troviĝas fontano, ĉirkaŭ ĝi benkoj inter florvicoj, kaj malantaŭ heĝo ni trovas lageton kaj ĝardeneton de diversaj medicinaj herboj, ekzemple diversaj mento-specioj.
Finfine la amataj insulcikonioj ja estas neforgeseblaj.
La rajtojn de ĉiuj bildoj havas s-ro Haupt. Mi dankas lin pri la disponigo de la fotoj.