Donnerstag, 5. Juli 2012

Tragedio sur Amrum


Estis la nokto de dimanĉo (2012-07-01) al lundo: Mia edzino kaj mi ĵus enlitiĝis, kiam ni aŭdis laŭtan voĉon sur la strato. Aŭtomobilo de la fajrobrigado veturis tra la strato kaj anoncis, ke estas serĉata la dekjara knabo Sebastian. Je la sekva tago ni sciiĝis, ke dum la tuta nokto la fajrobrigado, la Ruĝa Kruco, helikoptero kaj multaj aliaj helpantoj serĉis la knabon. Iom post iom novaj detaloj estiĝis konataj. La gepatroj estis turistoj el la ĉirkaŭaĵo de Vieno (Aŭstrio), kiuj feriis sur nia insulo. Post la 17a horo la knabo foriris por ludi sur la »Pirata ŝipo«, unu el la ŝatataj infanludejoj. De tiam li malaperis.

La Pirata Ŝipo

Por mi Anrum ĉiam estis insulo perfekta por infanoj. Sur la dek kvadrataj kilometroj (plus sablaĵo) neniu povas senspure malaperi. Por forlasi la insulon oni devas uzi pramon, kaj oni estas kontrolata surirante la pramon. Dum la turisma sezono oni devas antaŭaĉeti bileton por la aŭtomobilo je kvar semajnoj - do ne eblas fari nepreparitan krimon kaj post tio forfuĝi. La Norda Maro estas malproksima: Antaŭ la insulo preterpasas sablaĵo, kiu estas pli ol unu kilometron larĝa. Kutime infanoj ne iras volonte kilometron tra sablo por atingi la maron. Tie, kie dum altmaro alfluas akvo, ĝi tamen estas nur kelkdekojn da centimetroj alta. Sur la alia flanko de la insulo gepatroj estu pli atentaj: Tie troviĝas ŝippasejo proksima al la strando. Kompreneble, ni estas insulo en maro. Dum la tajdoj povas estiĝi suĉoforto, kiu fortiras eĉ bonegajn naĝantojn.



Lunde la malapero de la knabo jam estis diskonatiĝinta tra la tuta lando. Televido kaj gazetoj raportis, polico venis kaj subtenis la serĉadon. Oni petis la homojn sur la insulo, disponigi al la polico fotojn. Sur unu el la fotoj oni vidis la knabon, kiu fosis kavaĵon ĉe la pirata ŝipo. Tie oni trovis merkrede lin mortintan. Konjekteble la muroj de la kavaĵo profunda unu metron kaj duonan falis kaj superŝutis la infanon.
Forveturonta polico

Tre malbonan rolon ludis la televido kaj kelkaj gazetoj, speciale la (duon-)ŝtata ZDF. Ili neprigis krimon anstataŭ serioze raporti. La tragedio por la familio kaj por la homoj sur la insulo jam estas prema.

Memore pri Sebastian el Aŭstrio

Kunmetaĵoj:

al·flu·i | alt·mar·o | amas·komunik·il·o | antaŭ·aĉet·i | bon·eg·a | ĉirkaŭ·aĵ·o | dek·jar·a | dis·kon·at·iĝ·i | du·on·a | edz·in·o | en·lit·iĝ·i | est·iĝ·i | for·fuĝ·i | for·ir·i | for·las·i | for·tir·i | help·ant·o | fajr·o·brigad·o | ge·patr·o·j | infan·lud·ej·o | kav·aĵ·o | kelk·dek·o | kon·at·e | konjekt·ebl·e | kontrol·at·e | mal·aper·i | mal·bon·a | mal·proksim·a | mort·int·e | naĝ·ant·o | ne·prepar·it·e | nepr·ig·i | preter·pas·i | sabl·aĵ·o | sci·iĝ·i | sen·spur·e | serĉ·ad·o | serĉ·at·e | sub·ten·i | suĉ·o·fort·o | super·ŝut·i | sur·ir·ant·e | ŝat·at·e | ŝip·pas·ej·o | trov·iĝ·i