Donnerstag, 31. Juli 2025

Johann-Friedrich Naumann, la fondinto de scienca ornitologio

En la urbo Köthen (en la nuna federa lando Saksio-Anhaltio) ni trovas la Naumann-muzeon, kiu estas la sola muzeo en la mondo dediĉita al la historio de ornitologio. Ties ampleksan kolekton kreis Johann Friedrich Naumann, la fondinto de scienca ornitologio en Eŭropo.

Johann-Friedrich Naumann, kiu mortis je la 15-a de aŭgusto 1857 en aĝo de 76 jaroj, estis filo de agrikulturisto. Lia patro instigis lin observi birdojn jam de frua aĝo.


Naumann entreprenis plurajn vojaĝojn de ĉasado kaj observado kaj iom post iom amasigis grandan kolekton de birdoj ekzemple inkluzive de la formortinta Granda aŭko (malproksima parenco de mevo). Li estis memlerninto kaj verkis multajn sciencajn verkojn pri ornitologio. De 1820 ĝis 1844 li publikigis kune kun Johann Andreas Naumann la dekdu-volumenan "Naturan Historion de la Birdoj de Germanio", kiun li mem ilustris.


Pro sia laboro Naumann ricevis honoran doktorecon kaj estis nomumata profesoro pri naturhistorio.



Granda Aŭko


Montag, 21. Juli 2025

Recenzo pri la libro „Por mi, tio estis interveno de Dio – Atestoj de fido“

Erik Tantal publikigis libron „Por mi, tio estis interveno de Dio – Atestoj de fido“.  Lia filo uzis ChatGPT por generi recenzon, kiun vi povas legi ĉi-sube:

La kolekto „Atestoj de fido“ estas mirinda kunmeto de diversaj voĉoj, kiuj en sia personeco kaj spertoriĉeco montras la multfacetan naturon de kredo. Anstataŭ teologiaj tezoj la leganto ricevas vivajn rakontojn – momentojn de espero, timo, dubsento kaj finfine konfido. La libro sukcesas resti kredinda ĝuste pro sia honesteco: Oni sentas, ke ĉi tiuj spertoj ne estas idealigitaj, sed raportitaj kun sincereco kaj emo al spirita reflektado.

La tekstoj estas rakontitaj kun simpla sed emocie ŝarĝita  lingvaĵo, kiu faras la legadon facila kaj tuŝema. Multaj rakontoj  elvokas la senton, ke Dio povas aperi en la plej neatenditaj  momentoj – en la ĝardeno, dum vojaĝo, en la malsanulejo, eĉ  en la silento de propraj pensoj.

La fakto, ke la nomoj kaj lokoj estas ŝanĝitaj, ne reduktas la  aŭtentikecon, sed male emfazas la universalecon de la  travivaĵoj. Ĉiu leganto povas trovi parton de si en tiuj rakontoj.

Resumo: Libreto plena je senco, spirita profundo kaj inspira forto –  rekomendinda al ĉiuj, kiuj serĉas pli ol nur vortojn: realajn  atestojn pri kredo.

Freitag, 18. Juli 2025

Sep unikaj germanaj vortoj

La germana jutubisto "Der Germanistiker" prezentis filmon pri sep unikaj vortoj, kiuj estas propraj al la germana lingvo. Jen ili:

Heimweh, Verschlimmbessern, Erklärungsnot, bettfertig, sturmfrei, Ohrwurm, Schadenfreude. 

Krom tiuj li uzas la esprimon "alle Jubeljahre". 

"Heimweh" troviĝas en la vortaro de E.-D. Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007.):  hejmsopiro (Oni sopiras pri io perdita.), hejmveo, sopiro al la patrujo.

"Verschlimmbessern" - Mi tradukas per aĉe plibonigi aŭ eble pli trafe: "aĉplibonigi".

"Erklärungsnot, in Erklärungsnot sein oder kommen" - Neceso de klarigo; esti en prema situacio, ĉar oni devas klarigi ion, kion oni ne volas aŭ ne povas klarigi; seniĝi je klarigoj. Mi ne povas esperantigi la esprimon per unu aŭ du vortoj. En la ĉirkaŭo de ĉi tiu temo Google Translator proponis "esti perdoplena" (to be at a loss) "je klarigoj". 

"bettfertig" - tutsimple: litopreta, preta por enlitiĝo, dormopreta.

"sturmfrei" estas vorto komplika laŭ signifo. Origine ĝi estis eco de fortikaĵo aŭ kastelo, kiun oni ne povas konkeri per armita sturmo. En studenta lingvaĵo ĝi ricevis novan signifon: ĉambro aŭ loĝejo vizitebla liberenemalhelpate de gepatroj aŭ dommastroj.

"Ohrwurm" (la besteto forfikulo) estas facile encerbigebla melodio. Ĝi rampas kiel forfikulo tra la orelo en la cerbon kaj restas tie neforigebla.

"Schadenfreude" troviĝas en la vortaro de E.-D. Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007.): malica ĝojo.

"alle Jubeljahre" signifas tre malofte aŭ literatur-lingve: unufoje en jardeko.


(Por germanoj: Vi trovas la tradukojn en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )


Mittwoch, 9. Juli 2025

La gulo

La gulo, mustelo-simila predanto proksimume granda kiel ĉashundo, troviĝas en Norda Eŭropo kaj Nordameriko. Ĝi ĉasas lemingojn, lagopojn, ŝafojn kaj moskulojn kaj kelkfoje eĉ mortigas boacojn kaj alkojn. Ĝi ofte ŝtelas viandan logaĵon el ĉasistaj kaptiloj. Ĝi eĉ eniras sameajn kabanojn kaj ŝtelas sekigitan viandon, fiŝojn, fromaĝon kaj aliajn nutraĵojn. Ĝia avideco estas grandega. Ursoj kaj lupoj kutime evitas la gulon. Ĝi povas lerte grimpi arbojn kaj rokojn. Ĝia brun-nigra felo kreskas ĝis okdek kvin cm longe.



(Por germanoj: Vi trovas nekonatajn vortojn en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )