Ĉiumatene mi suĉas miajn unuajn informojn pri la mondo el la pletkomptila aplikaĵeto de la novaĵa televidsendilo n-tv. Hodiaŭ (dimanĉo, 2012-12-09) ĝi raportas pri la aŭtoro Ralph Findeisen, kiu legis
el sia aktuala romano en la librovendejo de Carsten Wist en Potsdam.
Kia surprizo! Findeisen ne prenas libron el sia aktujo, sed kindlon (kindlo - Kindle - estas la lego-komputileto de Amazon)! La reston de la artikolo la skribinto plenigas per rezonado pri elektronikaj libroj,
legiloj, Amazon kaj sinsurmerkatigado de aŭtoroj. Tiel la n-tv-artikolo atestas pri la nekapablo de germanaj ĵurnalistoj, redaktistoj kaj publikigistoj kompreni simplan fenomenon kiel elektronikan publikigadon. Jen la verkinto
de la artikolo citas Findeisen-on: »Paperaj libroj restos.« Konsolo por tiuj, kiuj ĉiam vivas en la pasinteco.
Mi legas elektronikajn librojn ekde pli ol dek jaroj. Mi ne scias, kial homoj, kies profesio estas verkoj kaj verkado, ankoraŭ montras surprizon, kiam aŭtoro eltekigas pletkomputilon.
Paperaj kaj elektronikaj libroj pace kunvivas ĉe mi. Paperaj libroj estas tuŝeblaj, havas surfacon, odoron. Mi povas meti tri fingrojn inter la paĝojn kiel legosignon. Elektronikaj romanoj vivas centope
en mia pletkomputilo. Kiam mi startigas legoprogramon, tiam ĝi malfermas la libron ĝuste je la sama loko, kie mi ĉesis la legadon.
Nun mi venas al la esenca, jam delonge planita parto de mia afiŝo.
Sur mia pletkomputilo troviĝas pluraj legoprogramoj: la kindlo-programo de Amazon, por epub-libroj Aldiko, Moon+, Cool Reader kaj iReader, por PDF la aplikaĵetoj ezPDF kaj RepliGo. Ne, mi ne havas la mil
okulojn de Mr. Tot. Ĉiu el la programoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Kaj, same grava: Kiam mi volas legi plurajn librojn (ekzemple romanon kaj faklibron), tiam mi malfermas ĉiun librojn per alia aplikaĵeto. Do
la koncerna aplikaĵeto ĉiam malfermas la deziratan libron, kie mi volas plulegi aŭ serĉi informon.
Antaŭ nelonge mi skribis longan tekston. Kutime post la verkado venas la tempo de korektado kaj modifado. Por tiu celo pletkomputilo estas tre helpa. La originan tekston mi presas kiel PDF-dosieron kaj malfermas
ĝin sur mia pletkomputilo. Tiel mi havas superrigardon pri la teksto, povas facile foliumi antaŭen kaj malantaŭen. Per la komputilo mi serĉas erarojn kaj faras modifojn - kaj povas kontroli per la PDF-dosiero, ĉu la ideo,
kiun mi ĵus kaptis, eble jam estas en la libro. Samtempe du aŭ tri paperaj libroj kuŝas apud mi: vortaroj, lernolibroj, gramatikoj. Tio estas unu el miaj vojoj, kiel mi ŝparas paperon kaj plifaciligas mian laboron.
Kunmetaĵoj:
akt·uj·o | aplik·aĵ·et·o | cent·op·e | ĉiu·maten·e | ek·de | el·tek·ig·i | foli·um·i | ĵurnal·ist·o | komput·il·et·o | korekt·ad·o | kun·viv·i | leg·il·o | leg·o·program·o |
leg·o·sign·o | lern·o·libr·o | libr·o·vend·ej·o | mal·antaŭ | mal·avantaĝ·o | mal·ferm·i | modif·ad·o | ne·kapabl·o | ne·long·e | nov·aĵ·o | pas·int·ec·o | plen·ig·i | plet·komput·il·o | pli·facil·ig·i
| plu·leg·i | publik·ig·ad·o | publik·ig·ist·o | redakt·ist·o | rezon·ad·o | sam·temp·e | sin·sur·merkat·ig·ad·o | skrib·int·o | start·ig·i | super·rigard·o | tele·vid·send·il·o | tuŝ·ebl·a
| verk·ad·o | verk·int·o | vort·ar·o